tradukoj: be de en fr hu it nl pt ru

*fortik/a [1]

*fortika

1.
Havanta firman, rezistan konsiston; malfacile rompebla, difektebla, venkebla: fortika masonaĵo, fadeno, membro; fortika atleto; fortika sano, volo, argumento (malfacile refutebla); fortika firmo, amikecoZ, drapo; fortike ligi; vitro kaj feliĉo ne estas fortikaj [2]. VD:firma 1, fera, ŝtala, roko
2.
MIL Provizita je muregoj: fortika urbo, loko.

fortikigi

(tr)
Igi ion fortika, aŭ pli fortika: fortikigi palacon, vilaĝon; oni ... fortikigas per dika muro el tero [3]; fortikigi la amonZ; fortikiĝado de lingvo internaciaZ. VD:firmigi, kirasi

alfortikigi

(tr)
Tre solide alfiksi, nodi, najli aŭ iel teni ĉe io: viaj ŝnuregoj malfortiĝis; ili jam ne alfortikigas la maston [4].

*fortikaĵo

[5]
ARKIMIL Fortika konstruaĵo por defendi lokon, urbon kontraŭ atakantoj: ruinoj de malnova fortikaĵo [6].

ĉirkaŭfortikaĵo

[7]
ARKIMIL Fortikaĵo, kiun malamika armeo konstruas ĉirkaŭ urbon por ĝin sieĝi.

tradukoj

anglaj

~a: fortified; ~igi: fortify; ~aĵo: fort, fortification.

belorusaj

~a 1.: моцны, трывалы; ~a 2.: умацаваны; ~igi: умацоўваць, узмацняць; ~aĵo: фартэцыя, умацаваньне.

francaj

~a 1.: robuste, résistant; ~a 2.: fortifié, fort; ~igi: fortifier, rendre robuste, affermir; al~igi: arrimer, fixer solidement; ~aĵo: fortifications; ĉirkaŭ~aĵo: fortification des assiégeants, circonvallation, contrevallation.

germanaj

~a 1.: kräftig, fest; ~a 2.: befestigt; ~igi: festigen, befestigen; ~aĵo: Festung, Burg.

hungaraj

~a 1.: erős, szilárd; ~a 2.: erődített; ~igi: erőít, szilárd;ít; ~aĵo: erőítmény, vár.

italaj

~a 1.: forte, solido, robusto, resistente, vigoroso, saldo (forte, solido); ~a 2.: fortificato; ~igi: fortificare, rafforzare, irrobustire, rendere resistente, invigorire; al~igi: fissare (legare, saldare, puntare); ~aĵo: forte (mil.), fortificazione; ĉirkaŭ~aĵo: opere d'assedio.

nederlandaj

~a 1.: robuust, sterk; ~a 2.: versterkt; ~igi: versterken; ~aĵo: vesting.

portugalaj

~a 1.: forte, sólido, rijo, robusto, membrudo, vigoroso, possante; ~a 2.: fortificado.

rusaj

~a 1.: крепкий, прочный; ~a 2.: укреплённый (воен..); ~igi: укрепить; ~aĵo: крепость, укрепление.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 5, el la vivo kaj sciencoj, la loĝejoj de la termitoj
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 33:23
5. Plena Ilustrita Vortaro
6. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, el odeso ĝis Konstantinopolo
7. Plena Ilustrita Vortaro

administraj notoj

pri ĉirkaŭ~aĵo:
    PIV1 konas ankaŭ "cirkonvalacio", kiun ĝi konsideras sinonimo de
    ĉirkaŭ~aĵo. Tamen ŝajnas, ke en la franca "circonvallation" kaj
    "contrevallation" estas du malsamaj partoj de la ĉirkaŭ~aĵo (unu
    rigardas al la sieĝita urbo, la alia al la malantaŭo).
    [MB]
  

[^Revo] [fortik.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.19 2010/06/03 16:30:45 ]