tradukoj: cs de en fr hu nl ru

*kolekt/i

*kolekti

(tr)
1.
Venigi plurajn personojn en unu saman lokon por ia komuna celo: kolekti siajn amikojn ĉirkaŭ siB; kolektu al mi miajn fidelulojnZ; ŝi embuskas kiel rabisto kaj kolektas ĉirkaŭ si malhonestulojnZ; la vizaĝoj kolektitaj ĉirkaŭ la kameno estis ĝojajB; la kokino kolektas siajn idojn sub siaj flugiloj; kolekti trupojn, armeon, lernantojn, kongreson, konsilantaron; tiu societo kolektas la inteligentularon; du pentraĵoj kolektis ĉirkaŭ si amason da admirantojZ. VD:arigi, mobilizi.
2.
Kunmeti apartajn objektojn por komuna destino; arigi disaĵojn: kiu groŝon ne respektas, riĉecon ne kolektas [1]; kolekti trezorojn, flugfoliojn, librojn, pentraĵojn, poŝtmarkojn, citaĵojn, sentencojn (kompili); la dense kolektitaj tegmentojZ; kiu povas kolekti la venton en siajn mankavojnZ? kolekti sciigojn, informojn, spertojn; (figure) fine mi povis kolekti miajn senordajn pensojnB; estis neeble kolekti (ordigi) siajn pensojnZ; kolekti sian kuraĝonZ, siajn fortojnZ.
3.
Levi de tero kaj kunigi por forporti kun si: kolekti pecetojn de rompita vazo; kolekti pajlonZ, lignon, mortintajn branĉojn por hejtadoZ; la formiko kolektas dum la rikolto sian manĝonZ; kolekti mortintojn sur batalkampo.
4.
Ŝiri de la trunko kaj kunigi por forporti kun si: kolekti florojnZ, vinberojnZ, pomojn, la grenon; kolektado de fruktojZ. SIN:rikolti, deŝiri.
5.
Depostuli de privatuloj la monon, kiun ili ŝuldas al la ŝtato, laŭ la budĝeto: kolekti impostojn.

kolekto

1.
Ago kolekti.
2.
a)
Aro da kolektitaj personoj aŭ objektoj: kolekto (amaso) da homojZ (armeo); kolekto de 20–30 personojZ; tiu frazo estas nur bele sonanta kolekto da vortojZ.
b)
Libro aŭ publikigaĵo, kiu konsistas el kolektitaj similaj tekstoj aŭ dokumentoj: kolekto da leĝoj (kodekso, kodo); kolekto da historiaj faktoj (kroniko); kolekto da eseoj (festlibro); kolekto da citaĵoj (kompilaĵo); kolekto da desegnaĵoj, da fotografaĵoj (albumo); kolekto da anekdotoj (anekdotaro); kolekto da poemoj (poemaro). SUB:tekstaroVD:-ar
c)
Aro da objektoj, dokumentoj aŭ naturaĵoj, kiujn oni kune konservas pro ilia arta, scienca, historia valoro, aŭ malofteco: antaŭ la milito li havis ampleksan kolekton de japanaĵoj [2]; kolekto da pentraĵoj (galerio, pinakoteko) ; kolekto da libroj (biblioteko2); kolekto da poŝtmarkoj (filatelo); botanika kolekto; kolekto da bestoj (menaĝerio); VD:muzeo, kabinetoPRT:peco, perlo
d)
TIP=serio Kolekto Esperanta aprobita de D-ro Zamenhof. PRT:volumoSUP:seriaĵoSIN:biblioteko3
e)
TIP Kolektitaj numeroj de periodaĵo: mi vidis la tutan kolekton de la Nica Literatura Revuo [3].

kolektistoZ

EKON
Oficisto, kiu kolektas la impostojn.

kolektiĝi

Sin kolekti aŭ esti kolektita; kunveni, kuniĝi, amasiĝi: amaso da zumantaj insektoj kolektiĝis ĉirkaŭ ni; kolektiĝis kongreso el fakulojZ; la larmoj kolektiĝis en ŝiaj okulojZ; sub la sankta signo de l' espero kolektiĝas pacaj batalantojZ; li mortis kaj alkolektiĝis al sia popoloZ; baloj kaj kolektiĝoj sekvis unu la alianZ; la kolektiĝojn de la akvo Dio nomis maroZ. VD:kunflui, grupiĝi.

enkolekti

(tr)
Kunigi en unu tuton por konservi are: enkolekti grenonZ, vinberonZ, ovojnZ; ni similas al akvo, kiu estas verŝata sur la teron, kaj kiun oni ne povas enkolektiZ; enkolektado de fruktojZ.

forkolekti

(tr)
Kunigi kaj forporti, tiel ke nenio plu restu sur la loko: kiam vi rikoltos en via vinberejo, ne forkolektu la restaĵon post vi: io restu por la fremdulo [4].

postkolekto

(arkaismo)
Kolekto 1 de tio, kio restas post la unua kolekto: ĉu la postkolekto de Efraim ne estas pli bona ol la tuta vinberkolekto de Abiezer? [5]. VD:postrikolto

ŝirkolekti

(tr)
=kolekti 4 ŝirkolekti florojnZ.

herbokolekto

Kolekto de vegetaĵoj, sekigitaj kaj ordigitaj laŭ scienca klasifiko.

jarkolekto

TIP
La tuto de la dum unu jaro aperintaj numeroj de periodaĵo. VD:jarvolumo

tradukoj

anglaj

~i: collect.

ĉeĥaj

~i: sbírat.

francaj

~i: assembler, cueillir, collecter, collectionner, ramasser, rassembler, réunir, regrouper; ~o b: recueil; ~o: collectage, collecte, collection, cueillette, groupe, recueil, réunion; ~isto: receveur; ~iĝi: s'assembler, se grouper, se rassembler, se réunir; en~i: rentrer; post~o: grappillage; ŝir~i: cueillir; herbo~o: herbier; jar~o: année.

germanaj

~i 1.: sammeln, versammeln, um sich scharen; ~i 2.: sammeln, zusammenbringen, auflesen; ~i 3.: aufsammeln, zusammenlesen; ~i 4.: pflücken [florojn], rupfen [herbojn], einsammeln [diversajn fruktojn], stechen [asparagon], rausmachen [terpomojn], einbringen [grenon], lesen [vinberojn]; ~i 5.: sammeln, einziehen, erheben, eintreiben; ~o 1.: Sammeln; ~o: Sammlung; herbo~o: Herbarium.

hungaraj

~i: gyűjt, begyűjt, beszed, összegyűjt, összeszed; ~o 1.: gyűjtés; ~o: gyűjtemény, gyülekezet; ~isto: adószedő; ~iĝi: összegyűlik, gyülekezik; en~i: begyűjt; for~i: (hiánytalanul) összeszed; post~o: böngészés, tallózás; ŝir~i: szed (termést); herbo~o: növénygyűjtemény, herbárium; jar~o: évfolyam. kiu groŝon ne respektas, riĉecon ne ~as: ki a fillért nem becsüli, a forintot nem érdemli.

nederlandaj

~i 1.: verzamelen, bijeenbrengen; ~i 2.: verzamelen, bijeenbrengen; ~i 3.: verzamelen, oprapen, sprokkelen; ~i 4.: oogsten, plukken; ~i 5.: innen; ~o: verzameling; ~isto: ontvanger; ~iĝi: bijeenkomen, zich verzamelen; en~i: inzamelen; for~i: alles meenemen; post~o: naoogst; ŝir~i: plukken; herbo~o: herbarium; jar~o: jaargang.

rusaj

~i: собирать, собрать; ~o b: сборник; ~o c: коллекция; ~o e: подшивка; ~o: собрание; ~isto: сборщик налогов; ~iĝi: собираться (вместе); en~i: собрать (что-л. вместе); for~i: собрать (и унести); ŝir~i: собирать (срывая, напр. цветы); herbo~o: гербарий; jar~o: годовая подшивка.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
2. Stanislav Kamarýt: Historio de Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio, 3. Dum la dua mondmilito
3. Shi Chengtai: La Resurekto
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 24:21
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 8:2

[^Revo] [kolekt.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.31 2009/08/12 16:30:39 ]