tradukoj: be de en fr hu nl pl pt ru

9grafik/o Z[1]

grafiko

1.
BELA Arto prezenti objektojn per desegnaj linioj.
2.TEZ
(arkaismo) LIN=grafismo la alfabeto de Esperanto plej bone konservas la grafikon kaj la fonetikon de l' internaciaj vortoj [2].

grafikaĵoTEZ

1.TEZ
TEK Scienca desegno, servanta por la tekniko kaj prezentanta fenomenojn aŭ iliajn abstraktajn rilatojn per geometriaj figuroj: skaloj, kurblinioj kaj ceteraj: grafikaĵo pri varioj de temperaturo, trafiko... VD:diagramo, skemo
2.TEZ
MAT[3] (de bildigo f) Aro, konsistanta el la paroj (x,f(x)) por ĉiu x en la fonto-aro de f. SIN:grafo;VD:grafika prezento.
Rim. 1: Laŭ la donita difino de bildigo ne ekzistas esenca diferenco inter funkcio kaj ĝia grafikaĵo. Oni tamen konservas ambaŭ esprimojn pro la malsamaj intuiciaj kampoj, al kiuj ili referencas: „funkcio“ parolas pri la maniero asocii du elementojn kaj „grafikaĵo“ referencas al eventuala kurbo, figuranta la funkcion.
Rim. 2: La senco de la arteoria koncepto „grafikaĵo“ estas pli profunda ol la ĉi-supra klarigo lerneja; grafikaĵo servas por prezenti funkcion aŭ rilaton kiel unu pretan, tutan objekton (tio gravas ekz-e en kontrastigo de „aktuale malfinia“ sinuso kontraste al „potenciale malfinia“, laŭbezone komputebla sinuso). Pli matematikece oni devus paroli pri grafikaĵo de rilato, kio estas pli ĝenerala koncepto; ekz-e ankaŭ la ekvacio x²+y²=1 estas prezentebla arteorie per karteziaj duopoj, kvankam ĝi ne difinas funkcion. [Sergio Pokrovskij]

grafikaZTEZ

Koncernanta la prezentadon de objektoj per desegnaj linioj: la grafikaj artoj estas skribo, desegno, gravuro...

tradukoj

anglaj

~o: graphics; ~aĵo: graph; ~a: graphic.

belorusaj

~o: графіка; ~aĵo: графік; ~a: графічны.

francaj

~o 1.: art graphique; ~aĵo 1.: graphique; ~aĵo 2.: graphe; ~a: graphique.

germanaj

~o 1.: Grafik, Graphik, Schreib-, Zeichen- und Malkunst; ~aĵo 1.: Grafik, grafische Darstellung, grafisches Erzeugnis; ~aĵo 2.: Graph; ~a: grafisch, graphisch, zeichnerisch.

hungaraj

~o 1.: grafika; ~o: grafikai rendszer, betűrendszer; ~aĵo 1.: grafikon; ~aĵo 2.: függvénygörbe; ~a: grafikai, grafikus.

nederlandaj

~o 1.: grafiek, grafische kunst; ~aĵo 1.: grafiek; ~aĵo 2.: graaf; ~a: grafisch.

polaj

~aĵo 2.: wykres.

portugalaj

~o 1.: arte gráfica; ~aĵo 2.: gráfico (de uma função); ~aĵo: gráfico; ~a: gráfico.

rusaj

~o: графика; ~aĵo 1.: график, чертёж, схема; ~aĵo 2.: график; ~a: графический.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. Kazimierz Bein: Vortaro de Esperanto
3. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §152

[^Revo] [grafik.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.26 2011/05/13 08:10:09 ]