tradukoj:
be ca de en es fr hu it lat nl pl pt ru
*ĝem/i
*ĝemi
(ntr)
- 1.

-
Esprimi malfeliĉan senton per plendaj, neparolaj voĉsonoj:
suprenrigardinte al la ĉielo, li ĝemis
[1];
la vundito mallaŭte ĝemis.
- 2.

- (figure)
Aŭdigi plendan delikatan bruon, similan al ĝemo:
la rivereto ĝemas sur la ŝtonoj;
la turtoj ĝemas en la arboj;
ĝemblovo de la vento.
murmuri 1
ĝemo
-
Neparola voĉsono esprimanta malfeliĉon, doloron:
li forlasos min – ripetis Sara kun ĝemo
[2];
aŭdiĝis en la nokto korŝirantaj
ĝemoj;
(figure)
ĝemo de la melankolia pluvo tra la folioj.
ĝemistino
ploristino
Amaranta ... aŭskultis la ploradon de
Úrsula, la
paŝojn kaj flustrojn de la homamaso invadinta la domon, la
ŝrikojn de la ĝemistinoj
[3].
ekĝemi
(ntr)
- 1.
-
Mallonge ĝemi:
tamen ŝi ne ekploris, ne ekkriis, eĉ ne ekĝemis
[4].
- 2.

suspiri
li apogis la kapon al la kadro de la fenestro kaj profunde
ekĝemis
[5].
dolorĝemi
-
Ĝemi pro korpa
doloro:
la malsana patro dolorĝemas en la lito
[6].
plorĝemi
(ntr)
-
Plori aŭdigante spasman
bruon de gorĝo, pro grava doloro fizika aŭ morala:
konsternitaj estas la plugistoj, plorĝemas la
vinberkultivistoj, pro la tritiko kaj hordeo, pro la pereo de la
rikolto
[7].
plorĝemi ĉe la tombo de la filo.
sopirĝemi
suspiri
Ha! sopirĝemis sinjorino Szwejc, ― oni ne
devas havi tro multe da konfido al si mem
[8].
tradukoj
anglaj
~i:
groan, moan;
~o:
groan, moan;
ek~i 2.:
sigh;
dolor~i:
groan with pain;
plor~i:
sob.
belorusaj
~i:
стагнаць, вохкаць, цяжка
ўздыхаць;
plor~i:
рыдаць, плакаць
наўзрыд.
francaj
~i:
bruire, gémir;
~o:
gémissement;
~istino:
pleureuse;
ek~i 2.:
soupirer, pousser un soupir;
dolor~i:
gémir de douleur;
plor~i:
sangloter.
germanaj
~i 1.:
stöhnen, ächzen;
~i 2.:
seufzen.
hispanaj
~i:
gemir;
~o:
gemido;
~istino:
plañidera.
hungaraj
~i:
nyög;
~o:
nyögés;
ek~i 2.:
felnyög;
plor~i:
zokog.
italaj
~i:
gemere;
~o:
gemito;
~istino:
prefica, lamentatrice;
ek~i 1.:
gemere;
ek~i 2.:
sospirare;
dolor~i:
gemere (di dolore);
plor~i:
singhiozzare, singultare;
sopir~i :
sospirare.
katalunaj
~i 1.:
gemegar, sanglotar;
~i 2.:
xiuxiuejar, murmurar;
~o:
sanglot, lament, clam;
~istino:
ploranera, ploracossos;
ek~i 1.:
emetre un gemec;
ek~i 2.:
sospirar;
dolor~i:
queixar-se, gemegar de dolor;
plor~i:
sanglotar;
sopir~i :
sospirar.
malnovlatinaj
~istino:
praefica.
nederlandaj
~i:
zuchten, steunen;
~o:
zucht;
~istino:
klaagvrouw, rouwklaagster;
ek~i:
verzuchten;
dolor~i:
kermen;
plor~i:
snikken.
polaj
~i:
jęczeć, wzdychać, stękać;
~o:
jęk, westchnięcie;
ek~i 2.:
jęknąć, westchnąć, stęknąć;
dolor~i:
jęczeć z bólu;
plor~i:
szlochać, łkać;
sopir~i :
wzdychać.
portugalaj
~i 1.:
gemer;
~o:
gemido;
ek~i 2.:
suspirar;
dolor~i:
gemer de dor;
plor~i:
soluçar (choro).
rusaj
~i:
стонать, вздыхать;
~o:
стон, жалобный
вздох;
~istino:
плакальщица
;
ek~i 1.:
застонать;
ek~i 2.:
вздохнуть;
dolor~i:
стонать;
plor~i:
рыдать, плакать
навзрыд;
sopir~i :
вздыхать
(грустно,
мечтательно), вздыхать
(по чему-л.), томиться
(по чему-л.).
fontoj
1.
La Nova Testamento, S. Marko 7:342.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 9a3.
G. García Márquez, trad. F. de
Diego: Cent
Jaroj da Soleco, Fonto, 19924.
Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta5.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, galoŝoj de feliĉo, 3,
aventuro de la gardisto6.
Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta7.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Joel 1:118.
Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
[^Revo]
[gxem.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.25 2011/12/02 23:10:23 ]