tradukoj: ar be bg de en es fr hu it nl no pt ru sv

*plor/i

*plori

(ntr)
Montri sian doloron larmante kaj ĝemetante: li demandis ŝin ... pro kio ŝi ploras [1]; unu floras, alia ploras [2]; plori pri siaj pekoj; plori pri la morto de infano; tio estas larmoj ploritaj duonon da jarcento antaŭeZ; ofte kantas la buŝo, kiam ploras la koro [3]; (figure) la vento ploras (ĝemas, muĝas). VD:lamenti, plendi, vei

ploro

Ekstera manifestado de doloro per larmoj, ĝemoj: virina ploro sen valoro [4]; ne sufiĉas ploro al kreditoro [5]; ne atentu lian ploradonZ; plorakiri pardonon.

ploristino

Virino, kiu profesie partoprenas en funebroj, kunplorante kaj lamentante: la ploristinoj – Ho nobla vojaĝanto, kiu direktas siajn paŝojn al la lando de la eterneco, kiel rapide oni forŝiras vin de ni [6]! En ĝi stertoras veoj, lamentas ploristinoj... [7]

priplori

(tr)
Afliktiĝi pro perdo de iu aŭ io: Samuel mortis, kaj ĉiuj Izraelidoj lin priploris [8].

ĝemplori

(ntr)
=plorĝemi ŝi ĝemploris tiel, ke eĉ ŝtono ... devis moliĝi [9].

satplori

(ntr)
Plori sufiĉe, tiom kiom oni bezonas, ĝis certa faciliĝo kaj malafliktiĝo: Elke ĵetis sin al la brusto de la edzo, satploris kaj ne plu estis sola kun sia doloro [10]; la virino satplorinte daŭrigis: (...) [11]; restinte sola, Anfisa satploris kaj enlitiĝis post la unua horo nokte [12].

tradukoj

anglaj

~i: weep; sat~i: have a good cry, have one's cry out.

arabaj

~i: بَكَى -ِ بُكَاءً.

belorusaj

~i: плакаць, рыдаць; ~o: плач, рыданьне; pri~i: аплакваць; ĝem~i: рыдаць, плакаць наўзрыд.

bulgaraj

~i: плач.

francaj

~i: pleurer; ~o: pleurs; ~istino: pleureuse; pri~i: pleurer (tr.); ĝem~i: sangloter.

germanaj

~i: weinen; ~o: Weinen.

hispanaj

~i: llorar; ~o: lloro, llanto; ~istino: plañidera; ĝem~i: plañir.

hungaraj

~i: sír; ~o: sírás; pri~i: megsirat; ĝem~i: zokog.

italaj

ĝem~i: singhiozzare, singultare.

nederlandaj

~i: huilen, wenen, schreien; ~o: geween; pri~i: bewenen.

norvegaj

~i: gråte.

portugalaj

~i: chorar, prantear; ĝem~i: soluçar.

rusaj

~i: плакать, рыдать; ~o: плач, рыдание; ~istino: плакальщица; pri~i: оплакивать; ĝem~i: плакать навзрыд; sat~i: наплакаться (всласть).

svedaj

~i: gråta; ~o: gråt; pri~i: begråta.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 21
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
5. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 9a
7. Nikolao Hohlov: Eŭropo
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 28:3
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, paŝtistino kaj kamentubisto
10. Th. Storm, tr. H. Heinmüller: La blankĉevala rajdanto, eLibro
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 12a
12. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 7a

[^Revo] [plor.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.23 2010/03/01 17:30:19 ]