tradukoj: be br cs de el en es fr hu it la nl pl pt ru sk sv tp

*herb/o [1]

*herbo

1.
Nealta natura vegetalaro, kiel tiu kovranta la grundon en stepo, paŝtejogazono, konsistanta el unujaraj aŭ plurjaraj radikhavaj vegetaloj kun maldika trunko neligna: vojon batitan herbo ne kovras [2]; depost tiu tempo la remparo fortikiĝis kaj baldaŭ kovriĝis per abunda herbo [3]; per herbo oni vin nutros kiel bovojn [4]; kiel herbo, matene ĝi floras kaj ĝermas, vespere ĝi dehakiĝas kaj sekiĝas [5]; venis akridoj kaj skaraboj sennombraj kaj formanĝis la tutan herbon en ilia lando [6].
Rim.: Laŭ PIV2 tiusenca herbo konsistas el poacoj; kvankam iuj el ili (ekz-e festuko, elimo ktp) efektive estas tipaj herbospecoj, tamen reale temas pri multe pli vasta nocio. La koncepto ne estas bazita sur botanika klasifiko, ĝi estas ekologia kaj mastrumada: herbo1 estas vivoformo (ankaŭ trifolio kaj luzerno estas herboj, sen esti poacoj); kaj en la mastrumado herbo estas nocio, kontrasta al greno: seka herbo estas fojno, seka greno estas pajlo. Tritiko estas poaco, sed komunlingve ĝi ne estas herbo. Jen aŭtoritataj ekzemploj pri nepoaca herbo: ĉar kiel floro de herbo li forpasos [7]; la verda herbo kun la malgrandaj ruĝaj kaj blankaj floroj estis la subpieda tapiŝo [8]. [S. Pokrovskij]
2.
(malofte) =herbero homojn kaj brutojn kaj ĉiun herbon de la kampo batdifektis la hajlo kaj ĉiujn arbojn de la kampo ĝi rompis [9].
3.
BOT=Nedaŭra planto unujara (vivas nur unu jaron), somera (ĝermas printempe kaj fruktas somere aŭ aŭtune), vintra (ĝermas aŭtune kaj fruktas sekvajare printempe), dujara (ĝermas en unu jaro kaj floras kaj fruktas en sekva jaro), plurjara herbo.

herbero

Unuopa individua vegetalo el tiaj, kiuj konsistigas herbon1: Floro falis ankoraŭ! sekiĝis herbero kaj mortis, Velkis pro vintra la frosto ĝia verdanta folio! [10]; marta mateno, / mateno suna, / lastaj nebuloj, unuaj herberoj [11]; la reĝidinoj rigardis unu la alian, rigardis sur la teron kaj inter la herberoj ili ekvidis grandajn nuksojn [12].

herbaĉo

AGR Herbo, malutila por la kulturado: inter herbaĉoj kaj urtikoj ĝi kuŝis tie en angulo [13].

herbejo

AGR Loko, kie kreskas sovaĝa aŭ kulturata herbo: flororiĉa, sufiĉe granda herbejo [14].

birdoherbo

(komune)
BOT=meza stelario la sturno fajfis, kiel oni lin lernigis, kaj la avino pendigis birdoherbon super la kaĝo [15].

hundherbo

(komune)
BOT=agropiro

panherbo

(komune)
AGR=cerealo

verukherbo

(komune)
BOT=kelidonio

tradukoj

anglaj

~o: *grass; pan~o: cereal.

belorusaj

~o: трава; ~aĉo: пустазельле; ~ejo: луг; hund~o: пырнік; pan~o: збожжа, збажына, злак; veruk~o: падтыньнік.

bretonaj

~o: geotenn; ~aĉo: louzaouenn fall; ~ejo: foeneg, geoteg, prad; birdo~o: brignen-logod, glered; hund~o: treuzgeotenn; veruk~o: louzaouenn-ar-plac'h-koant.

ĉeĥaj

~o: tráva.

francaj

~o: *herbe; ~aĉo: mauvaise herbe; ~ejo: prairie, pré; birdo~o: mouron blanc; hund~o: chiendent; pan~o: céréale; veruk~o: chélidoine.

germanaj

~o 1.: Kraut, *Gras; ~o 3.: Kraut; ~aĉo: Unkraut; ~ejo: Wiese; birdo~o: Vogelmiere; hund~o: Quecke; pan~o: Getreide.

grekaj

pan~o: δημητριακός.

hispanaj

~o: hierba; ~aĉo: hierba mala; hund~o: grama; pan~o: cereal.

hungaraj

~o: ; ~aĉo: gaz, dudva; ~ejo: rét; birdo~o: tyúkhúr; hund~o: búzafű; pan~o: gabonanövény, gabonaféle, kenyérgabona; veruk~o: fecskefű.

italaj

~o: erba; ~ero: filo d'erba; ~aĉo: erbaccia, pianta infestante, malerba; ~ejo: prato; birdo~o: centocchio; pan~o: cereale; veruk~o: celidonia.

latina/sciencaj

birdo~o: Stellaria media; veruk~o: Chelidonium majus.

nederlandaj

~o: gras; ~ero: grasspriet; ~aĉo: onkruid; ~ejo: weide; birdo~o: muur, vogelkruid; hund~o: kweek; pan~o: koren; veruk~o: stinkende gouwe.

polaj

~o: *trawa; ~aĉo: zielsko, chwast; ~ejo: łąka; hund~o: perz; pan~o: zboże; veruk~o: glistnik, jaskółcze ziele.

portugalaj

~o: erva; ~aĉo: erva daninha; ~ejo: prado; birdo~o: erva-de-passarinho; hund~o: grama; pan~o: cereal; veruk~o: celidônia, ceruda, erva-das-verrugas, erva-andorinha.

rusaj

~o: *трава; ~ero: травинка; ~aĉo: сорняк; ~ejo: луг; hund~o: пырей; pan~o: злак; veruk~o: чистотел.

slovakaj

pan~o: obilie.

svedaj

~o: gräs.

tokiponaj

~o: kasi.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, El fenestro en Vartou
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 4:25
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 90:5
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 105:34
7. La Nova Testamento, De Jakobo 1:10
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 9:25
10. V. Langlet: Al la memoro de Jozef WasniewskiLudoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
11. C. Guglielminetti: Marto 1945, Nica Literatura Revuo, 4:2, p. 53
12. Tri reĝidinoj
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, abio
14. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, ĉe la plej ekstrema maro

[^Revo] [herb.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.39 2010/04/09 16:30:49 ]