tradukoj: ca de en es fr hu la nl pl pt ru tp tr

*foli/o

*folio

1.
BOT Diversforma organo de vegetaĵo, ordinare verda kaj maldika, kiu kreskas sur la tigo kaj servas por asimili la karbonacidon de la aero, necesan por la nutrado de la vegetaĵo: foliplato (la plata parto de la folio); folitigo (tigo tenanta la foliplaton, petiolo); foliingo, folibazo (baza parto de folio ĉirkaŭanta la tigon); elipsa, ovoforma, inverse ovoforma (obovala), spatelforma, lancetforma, sagforma, ronda, lancoforma, renforma, linia, ŝildforma, korforma, pingloforma, pluma (pinata), triloba, manforma, piedforma folio; glatranda, harranda, segildenta, denta, ŝarknaĝila, noĉita, loba, festonranda folio; pinta, pintega, pikilpinta, obtuza folio; strinerva, fingronerva, plumnerva folio.
2.
Maldika, plata objekto: kupra, ora, stana folio; paperfolio; folioj de libro. VD:filmo, plato

folii

(ntr)
Naski foliojn.

foliaro

La tuto de la folioj de vegetaĵo.

foliero

BOT Ĉiu el la foliisimilaj partoj konsistigantaj kunmetitan folion.

foliiZ, foliumi

(tr)
1.
Transturni la paĝojn de libro por rapide trarigardi kaj dise tralegi ĝin.
2.
KOMP Esplori datumojn (dosierojn, dosierujojn, hipertekstojn) en laŭvola ordo, ne nepre en la rekta ordo.

foliigi

TEK Platigi metalon en folion: foliigita arĝento [1].

foliumilo

KOMP Legilo por foliumi, precipe TTT-legilo de retumilo

falfolia

BOT Havanta foliojn, kiuj velkas kaj falas komence de la malvarma sezono: falfoliaj kaj ĉiamverdaj arboj [2]; sovaĝa ajlo ... kreskas sur humida kaj malseka sojlo de la ombraj falfoliaj arbaroj kaj herbejoj de Eŭropo kaj Azio [3].

flugfolio

TIP Unufolia aŭ malmultfolia presaĵo, ne broŝurita, ordinare uzata por propagando aŭ reklamo.

*trifolio

BOT Genro el familio fabacoj (Trifolium), kun tripartaj folioj.


herbeja trifolio

kartezia folio

MAT[4]
Speco de triagrada ebena kurbo: la kartezia ekvacio de kartezia folio estas de la tipo x3+y3 = 3axy.


kartezia folio

tradukoj

anglaj

~o: leaf; ~i, ~umi: browse; ~umilo: browser; kartezia ~o: Cartesian folium.

francaj

~o: feuille; ~i: feuiller; ~aro: feuillage; ~i, ~umi 1.: feuilleter; ~igi : laminer; ~umilo: fureteur, navigateur; fal~a: à feuilles caduques; flug~o: prospectus; tri~o: trèfle; kartezia ~o: folium de Descartes. ~plato: limbe; ~tigo: pétiole; ~ingo, ~bazo: base foliaire.

germanaj

~o 1.: Blatt; ~o 2.: Blatt (papero), Folie (metalo, plasto); ~aro: Laub; ~i, ~umi 1.: blättern; flug~o: Flugblatt; tri~o: Klee; kartezia ~o: Descartessches Blatt. ~plato: Blattspreite; ~tigo: Blattstiel; ~ingo, ~bazo: Blattgrund.

hispanaj

~o 1.: Hoja (árbol,planta); ~o 2.: Hoja (papel, metal, plástico), plancha (metal), lámina (metal, plástico); ~o: hoja; ~aro: follaje; ~i, ~umi 1.: hojear; ~i, ~umi: Navegar (por internet); ~igi : laminar, Hacer planchas; ~umilo: explorador (programa), navegador (programa); flug~o: Panfleto; tri~o: Trebol; kartezia ~o: Hoja de Descartes (curva geométrica). ~plato: limbo (bot.); ~tigo: peciolo (bot); ~ingo, ~bazo: Base (de la hoja de árbol) (bot).

hungaraj

~o 1.: levél (fa~); ~o 2.: lap(könyv~), fólia; ~i: levelet hajt; ~aro: lomb(ozat); ~i, ~umi 1.: lapoz; ~i, ~umi 2.: böngészik; ~igi : laminál; ~umilo: böngésző(program); flug~o: röplap, prospektus; tri~o: lóhere; kartezia ~o: Descartes-féle levélgörbe. ~plato: lemez (levélen); ~tigo: nyél (levélen); ~ingo, ~bazo: alap (levélen).

katalunaj

~aro: fullatge.

latina/sciencaj

tri~o : Trifolium. herbeja tri~o: Trifolium pratense.

nederlandaj

~o 1.: blad; ~o 2.: blad, folie; ~i, ~umi: bladeren; ~umilo: browser, bladeraar; flug~o: strooibiljet, pamflet; tri~o: klaver. ~plato: bladschijf, limbus; ~tigo: bladsteel.

polaj

~o: liść, kartka; ~aro: ulistnienie; ~i, ~umi 1.: kartkować; ~umilo: czytnik, pajęczarka, przeglądarka, broser; flug~o: ulotka; tri~o: koniczyna; kartezia ~o: liść Kartezjusza.

portugalaj

~o 1.: folha; ~o 2.: folha, chapa, lâmina; fal~a: caducifólio, caduco (bot.), decíduo, deciduifólio.

rusaj

~o: лист; ~i: покрываться листьями; ~aro: листва; ~i, ~umi 1.: листать, перелистывать; ~i, ~umi 2.: просматривать; ~igi : прокатывать, вальцевать, плющить; ~umilo: браузер, просмотрщик, обозреватель; flug~o: листовка; tri~o: клевер, трилистник; kartezia ~o: декартов лист.

tokiponaj

~o: kasi.

turkaj

~o: yaprak.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 10:9
2. Ĉarlz Darvin, trad. Klivo Lendon: La Origino de Specioj, ĉapitro 8a
3. Dr. Pandalis: Sovaĝa Ajlo, [vidita je 2006-03-22]
4. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana

[^Revo] [foli.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.39 2010/03/13 17:30:25 ]