Ekstera aspekto:
la formo de meblo, vazo, membro, placo;
en formoZ,
sub la formo de trianguloZ,
de piramido, de sonorilo;
doni al io la formon de sfero;
ricevi, akceptiZ, preni la formon de.
figuro,
liniaro,
fasono,
aranĝo.
2.
Maniero de la ekstera montriĝo:
la formo de regado
ŝanĝiĝis post la milito en multaj landoj;
la unuan fojon ŝi nun eldiris en formo de
laŭta plendo tion, kion ŝi portis en si de
longeZ;
la gramatikaj formoj.
speco.
3.
Maniero de la ekstera montriĝo konsiderata
kontraŭe al la enhavo, al la esenco:
la poeto donis al tiu banala temo originalan formon;
la formo de tiu parolado estas agrabla, sed la
enhavo estas bagatela;
la riproĉo estas prava, sed ĝia formo estas
tro akra.
redakto,
stilo,
formulo.
4.
Konformeco al la bonedukaj manieroj, al dececo, konveneco,
aŭ al la leĝaj formalaĵoj:
akurate observi la formojn;
mi protestas nur pro formo.
5.
[1]Bildigo de
vektora spacoE
super
korpo K (aŭ kartezia produto de
E kun si mem) al K.
Atributoj de formo:
lineara,
n-lineara,
simetria.
Rim.:
Ĉar K estas evidenta vektora spaco
super si mem, formo povas havi la samajn atributojn, kiel
havas la bildigoj inter vektoraj spacoj.
forma
Nur laŭ la formo 3 kaj
4.
-forma
(en kunmetaĵo)
En formo de, en formo ...a, havanta formon de ...o,
aŭ formon ...an:
fadenforma, arkoforma, pirforma, longforma,
belformaZ;
la ordo de
paseroformaj birdoj.
plenformaZ
= formala 4; meritanta sian nomon:
havi plenforman kapdoloronZ;
plenforma vojo tie trakondukas
[2];
pri tio mi havis kun la reĝo plenforman disputon
[3].
unuformaZ
Prezentanta ĉie la saman aspekton, nevaria, maldiversa:
ke Ĥinujo en la estonteco havos ian unuforman
lingvon, estas tamen tre kredeble
[4].
monotona,
unutona
formi
(tr)
1.
Krei, fari, estigi ion, donante al ĝi difinitan formon,
aranĝi laŭ difinita formo:
formi puton el argila teroB;
formi rondon per cirkelo;
formi societon;
la fluo formis profundan kavon;
pro la multeco de la pasaĝeroj oni devis formi duan
vagonaron;
ĉiu povas el unu vorto formi diversajn
aliajnZ;
formi al si juĝon pri ioZ.
2.
Konsistigi, estigi ion, alprenante al si ian difinitan
formon, sin prezenti sub ia difinita formo:
la vaporoj formas nubojnB;
la popolamaso formis longan vicon antaŭ la teatro;
ĉe tiu loko la strato formas angulon;
la bordoj de Nilo formis bulvardojnB;
la limon formis kanuloB;
la egipta popolo formis kvazaŭ unu personon
[5];
la virinoj formis pli ol du trionojn de la
ĉeestantoj;
ĉenaĵo da moneroj formis
belan kolringon;
la dekstraj partioj formas tri grupojn
en la Parlamento;
la infanoj formis rondon
ĉirkaŭ la patrino;
la bazon por tiu riĉeco formas la abundo de karbo;
formi kvadraton (sin ordigi
kvadrate).
prezenti.
3.
Havigi per edukado kaj instruado iajn kvalitojn kaj kutimojn,
prepari al
ia profesio aŭ metio:
tiu instituto formas bonajn inĝenierojn;
homo formita per libroj.
prepari,
eduki,
kulturi.
formiĝi
Estiĝi laŭ difinita formo; ricevi formon:
granda kavaĵo formiĝis sub la domo;
la societo formiĝis en la jaro 19...;
el tiuj oficistoj formiĝis iom post iom la hereda
aristokrataro
[6].
formado
Ago formi:
formado de societo;
vortformado (vortfarado).
formaĵaZ
Formala, laŭforma
formitaĵo
Produkto.
formilo, formujo
Kava modelilo, en kiun oni verŝas molan materion, kiu
malmoliĝante konservas la formon de la modelilo:
formilo por kuko, statuo, fromaĝo, glaso, papero.
matrico,
muldilo.
aliformiZ, aliformigiZ
Doni alian formon; transformi:
aliformi la frazon, sian veston;
ĉirkaŭis ŝin nokta mallumo, kiu
maltrankvilecon aliformigas en timegonZ.
ŝanĝi,
aliigi,
metamorfozi.
aliformiĝi
Ricevi alian formon:
ĉio iom post iom aliformiĝas en la mondo;
la malharmonio aliformiĝas en harmonionZ;
senĉesaj aliformiĝoj
prezentiĝadis antaŭ ŝiaj okuloj
[7].
deformi, fuŝformi, misformi, formodifekti
(tr)
Malaperigi la donitan formon, doni malbonan formon,
defaligi de la bona formo.
reformi
(tr)
Doni alian pli bonan formon:
reformi la socion, la lingvonZ, la regularon;
fari reformojn;
reformistoZ;
reformemuloZ.
Aparato por transformi la proprecojn de elektra kurento,
transformatoro:
Potencajn reflektoregojn, transformilojn je kvindek mil
kilovatoj, volframon kaj molibdenon, gutaperkajn tubetojn,
malgrandajn motorojn kaj elektrajn varmigilojn
[9].
transformismo
Doktrino, kiu klarigas la diferenciĝon de la
vegetaĵaj kaj bestaj specoj per transformiĝo de
primitiva tipo, kiu dum jarmiloj evoluadis adaptiĝante
al la medio.
(super topologiavektora spaco, kun skalaraj
valoroj)Bildigo de tiu
spaco al ĝia topologia dualo
:
diferencialo de bildigo
de vektora spaco E al ĝia baza korpo
K estas diferenciala formo;
la diferencialan formon
f(x,y).dx+g
(x,y).dy
oni nomas ekzakta, se ĝi estas diferencialo de iu
duvariabla reela funkcio.
Rim.:
La ĉi-supra difino limiĝas al unuagradaj
diferencialaj formoj kun skalaraj valoroj. Ekzistas pli
ĝenerala difino por p-gradaj
diferencialaj formoj kun vektoraj valoroj.
Grupo da vegetaloj aŭ animaloj, parencaj aŭ ne,
prezentanta similajn eksterajn trajtojn, estiĝintajn per
konverĝo kaŭzita de adaptiĝo al unu sama
vivmedio:
la diversspecaj herboj estas vegetala vivoformo;
la vespertoj kaj birdoj apartenas al unu animala
vivoformo.