tradukoj: br cs de el en es fr hu it nl pt ru sv

*honest/a [1]

*honestaTEZ

1.TEZ
Verema, konscienca, kiu ne trompas, ne misprezentas: se li estas homo honesta kaj ne volas konscie mensogi, li konfesos, ke li eraris [2]; kaj en tiu ĉi sama maniero esprimis sin pri la lingvo Esperanto ĉiuj tiuj senantaŭjuĝaj kaj honestaj homoj, kiuj, anstataŭ filozofadi pri ĝi blinde, prenis sur sin la malgrandan laboron efektive konatiĝi kun ĝi [3]; diru malkaŝe, kiel amiko al amiko kaj honeste, kiel blindulo al blindulo [4]; honesta raporto, artikolo (kiu ne mensogas, ne misprezentas la aferon); la sola honesta respondo estas, ke ambaŭ lingvoj por tio ne necesas [5]; honestaj bluaj okuloj [6].
2.TEZ
Konforma aŭ konformiĝanta al la moralo kaj honoro; honorinda; virta: unu fojon ŝtelis pomon kaj perdis por ĉiam honestan nomon [7]; kamarado, dum milito ne gravas honesta ludo [8]; honesta amiko, ago [9], intencoZ; tiu, kiu vivas honeste, agas juste [10]; la honestuloj vin laŭdos. VD:brava, fidinda, lojala
3.
Severe respektanta fremdan proprumaĵon; ne trompema; tiele akirita: honesta komercisto; per la multo de viaj malbonagoj kaj per via malhonesta komercado vi malhonoris vian sanktejon [11]; malhonesta pano (malhoneste akirita) estas bongusta por homo, sed lia buŝo poste estos plena de ŝtonetoj [12]; Marta ... tiu energia laborulino, kiu kun ŝvito sur la vizaĝo kaj kun doloro en la koro sur ĉiuj vojoj de la tero serĉadis honestan pecon da pano ... [13]

honesto, honestecoTEZ

La eco aŭ stato esti honesta: loĝu sur la tero kaj konservu honestecon [14]; ili estas fortikaj por eterne, faritaj per vero kaj honesto [15].

honestaĵo

1.
Faro honesta.
2.TEZ
Vero: ili malamas tiun, kiu admonas ilin en la pordego, kaj ili abomenas tiun, kiu parolas honestaĵon [16].

honestulo

Homo honesta: ne kredas fripono, ke honestuloj ekzistas.

malhonesto, malhonesteco

La eco aŭ stato esti malhonesta, trompa, perfida: vi loĝas meze de malhonesteco [17].

malhonestaĵo

1.
Malvero, trompo, misprezento: de la profetoj ĝis la pastroj ĉiuj faras malhonestaĵon, Kaj la vundojn de mia popolo ili kuracas per facilanimigo, dirante, ke ĉio estas en bona stato, kvankam ne estas bona stato [18];
2.
Malbono, ago kontraŭmorala: BIB oni fidas vantaĵon kaj parolas malveron, gravediĝas per malhonestaĵo kaj naskas krimon [19];

tradukoj

anglaj

~a ludo: fair play.

bretonaj

~a: onest; ~o, : onestiz; ~aĵo 2.: gwirionez; ~ulo: den onest; mal~o, : dizonestiz; mal~aĵo: dizonestiz.

ĉeĥaj

~a: čestný, poctivý.

francaj

~a: honnête, intègre; ~o, : honnêteté; ~ulo: homme de bien; mal~o, : malhonnêteté; mal~aĵo: malhonnêteté. mal~a: malhonnête, mal acquis.

germanaj

~a: ehrlich, fair; ~o, : Ehrlichkeit; ~aĵo 2.: Wahrheit; ~ulo: ehrliche Haut, vertrauenswürdige Person; mal~o, : Unehrlichkeit, Lügenhaftigkeit; mal~aĵo: Unwahrheit, Schwindelei, Lüge.

grekaj

~a: τίμιος, εντίμος.

hispanaj

~a: honesto, honrado; ~o, : honradez, honestidad. ne kredas fripono, ke ~uloj ekzistas: El león juzga por su condición.

hungaraj

~a: becsületes, tisztességes; ~o, : becsületesség, tisztesség; ~aĵo 1.: becsületes dolog, tisztességes dolog; ~aĵo 2.: igazság; ~ulo: becsületes ember, tisztességes ember; mal~o, : becstelenség; mal~aĵo: tisztességtelen dolog.

italaj

~a: onesto (agg.); ~o, : onestà; ~aĵo 2.: atto onesto; ~ulo: onesto (sost.); mal~o, : disonestà; mal~aĵo: disonestà (atto disonesto). ~a ludo: gioco pulito.

nederlandaj

~a: eerlijk.

portugalaj

~a: honesto; ~o, : honestidade; ~aĵo 2.: ato honesto, ação honesta; ~ulo: honesto (pessoa); mal~o, : desonestidade; mal~aĵo: ato desonesto, ação desonesta.

rusaj

~a 1.: честный, правдивый; ~a 2.: честный, порядочный, непорочный; ~a 3.: честный, праведный; ~o, : честность; ~aĵo 2.: правда; ~ulo: честный человек, порядочный человек; mal~o, : нечестность, бесчестие, коварство (библ.); mal~aĵo 1.: ложь; mal~aĵo 2.: бесчестный поступок. mal~aĵo: зло.

svedaj

~a: ärlig.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. Zamenhof: Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista, Bulonjo-sur-Maro, 1905-08-05
3. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco
4. V. Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, Esperanta Ligilo, 1933
5. G. Berveling: LatinoMonato
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
7. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
8. K. Čapek, trad. T. Kilian: La blanka malsano, Olomouc, 1938
9. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 15:2
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 28:18
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 20:17
13. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 37:3
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 111:8
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Amos 5:10
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 9:6
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 6:13–14
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 59:4

[^Revo] [honest.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.26 2011/12/31 00:10:08 ]