tradukoj:
be br ca cs de en es fr hu it nl pt ru
*honor/i
*honori
(tr)
- (iu)
Trakti iun kun ĉiuj signoj de granda respekto; montri sian
respekton aŭ altestimon al iu per eksteraj signoj:
ni honoras la memoron de nia majstro;
festo por honori la memoron al iuZ;
honori iun per ordeno, titolo, donaco;
oni devas honori la gepatrojn;
ni ĉiuj honoras tiajn agojn;
li honoris min per sia amikeco
[1];
honori kadavron de malamiko;
honori enterigon per sia ĉeestoB;
ŝi ne honoris ilin per sia atento.
honoro
- 1.
-
Altestimo, granda respekto, kiun oni meritas per la
neriproĉindeco
de sia karaktero, per la nobleco de siaj agoj, aŭ per la
ŝatateco de siaj verkoj:
ne ekzistas honoro sen laboro
[2];
la saĝo donos al vi honoron;
akiri, serĉi, trovi, ĝui, ricevi, atingi
honoronZ;
perdi honoron;
estas honoro por homo ĉesigi malpacon
[3];
pli bona estas virto sen oro, ol oro sen honoro
[4];
li scias la principojn de honoroZ;
ĉu mi havas la honoron paroli al s-ro N.?;
per mia honoro!
[5].
digno,
gloro.
- 2.
-
Signo de tiu estimo kaj respekto:
faru honoron al la Eternulo el via havo
[6];
la soldatoj donis al mi honoron per la pafilojZ;
honoro ne donas, kion stomako bezonas
[7];
manko de oro ne estas malhonoro
[8];
ceremonio por honoro al V. Hugo;
ekstere honoro, interne doloro
[9];
li estis la honoro de sia patrujo
(li honorigis sian patrujon).
honora
- 1.
-
Honoriga:
honora titolo, oficoB, gvardio;
honora edzakompananto;
honora medalo;
honora profesio, ago, konduto, karaktero.
- 2.
-
Havanta titolon nur por honoro, sed plenumanta neniel la oficon:
honora profesoro, prezidanto.
titola
honore
-
Laŭ honora maniero:
leviĝi honore al la mortintoj;
doni balon honore al iu;
honore trakonduki la vizitanton tra la salonoj;
estos pli honore forgesi tiun moron ol ĝin sekviZ.
honorigi
-
Esti la kaŭzo, kial iu estas honorata; esti honoro por:
lia ĉeesto honorigis nin;
liaj verkoj honorigas lin;
tia konduto vin honorigas.
honoriga
-
Honoriganta:
la ŝarĝo estas peza sed honoriga.
honorinda
-
Meritanta honoron:
honorinda familio;
mia honorinda kolego;
la honorindeco de lia filo estas difektita de tiu
akuzaĵo.
honordigno
-
Morala digno, kiun naskas deziro de fremda estimo kaj respekto:
la honordigno de juĝisto estas zorge kaj senpartie esplori la
aferojn;
mi venĝis mian honor(dign)on, kaj tiun da mia patro;
esti stimulata per la honordigno.
malhonori, senhonorigi
-
Esti kaŭzo, kial iu perdas estimon kaj honoron:
tia buĉado malhonoras la civilizitan mondonZ;
malvirteco, ne malriĉeco malhonoras homon;
tiu kondamno senhonorigis lian familion.
malglori
malhonora
-
Malhonoranta:
malhonora ago;
ŝi ricevis malhonoran nomon
[10].
senhonora
-
Perdinta ĉian honordignon, malestimata:
senhonora fripono, virino.
malbonfama
tradukoj
anglaj
~i:
honor.
belorusaj
~i:
шанаваць, паважаць, ушаноўваць;
~o:
гонар, павага, пашана;
~a:
ганаровы, шаноўны, паважны;
~e:
ганарова;
~iga:
ганаровы;
mal~i, sen~igi:
ганьбаваць, ганьбіць, зганьбаваць, зганьбіць, аганьбаваць;
mal~a:
ганебны;
sen~a:
бессаромны.
bretonaj
~i:
enoriñ;
~o:
enor;
~a:
enorus, -enor, a enor;
~e:
gant enor;
~igi:
enoriñ;
~iga:
enorus;
~inda:
enorus;
mal~i, sen~igi:
dizenoriñ;
mal~a:
dizenorus.
~a edzakompananto:
paotr-enor, paotr a enor;
~e al:
en enor da;
~indeco:
enorusted.
ĉeĥaj
~o:
čest.
francaj
~i:
honorer;
~o:
honneur;
~a 1.:
d'honneur, honorable, qui honore, respectable;
~a 2.:
d'honneur, honorifique, honoraire;
~igi:
honorer;
~iga:
d'honneur, honorable, qui honore, respectable;
~inda:
honorable;
mal~i, sen~igi:
déshonorer;
mal~a:
déshonorant;
sen~a:
indigne, sans honneur.
mal~o:
déshonneur;
~a edzakompananto:
garçon d'honneur;
~e al:
en l'honneur de;
~indeco:
honorabilité.
germanaj
~i:
ehren;
~o:
Ehre, Ansehen;
~inda:
ehrenwert;
mal~i, sen~igi:
entehren;
mal~a:
unehrenhaft;
sen~a:
ehrlos.
per mia ~o!:
bei meiner Ehre.
hispanaj
~i:
honrar;
~o:
honor.
hungaraj
~i:
megtisztel, tisztelettel adózik, kitüntet;
~o:
becsület, megbecsülés, elismerés;
~a 1.:
megtisztelő, kitüntető;
~a 2.:
tiszteletbeli;
~e:
tiszteletére;
~igi:
tiszteletet hoz, megbecsülést szerez;
~iga:
megtisztelő;
~inda:
tiszteletreméltó, becsülendő;
~digno:
becsületérzés, méltóságtudat;
mal~i, sen~igi:
szégyent hoz rá, meggyaláz;
mal~a:
gyalázatos;
sen~a:
szégyentelen, becstelen.
per mia ~o!:
becsületemre.
italaj
~i:
onorare (tributare onore);
~o:
onore;
~a 1.:
d'onore, onorifico, ad honorem;
~a 2.:
onorario (agg.);
~e:
onorevolmente;
~igi:
onorare (dare onore);
~iga:
onorifico;
~inda:
onorabile, onorevole;
~digno:
onore (dignità);
mal~i, sen~igi:
disonorare;
mal~a:
indegno, disonorevole;
sen~a:
indecoroso, disonorato.
katalunaj
~i:
honrar;
~o:
honor, honra;
~a 1.:
honrós, honorable;
~a 2.:
honorífic;
~e:
honorablement;
~igi:
fer honor;
~iga:
honorable (que fa honor);
~inda:
honorable, digne d'honor;
~digno:
honor, dignitat moral;
mal~i, sen~igi:
deshonrar;
mal~a:
deshonrós;
sen~a:
infame, deshonrat.
~a edzakompananto:
padrí (de boda);
~indeco:
honorabilitat.
nederlandaj
~i:
eren;
~o:
eer, aanzien;
~a:
ere-;
~e:
ter ere;
~igi:
eren, eer aandoen;
~iga:
vererend;
~inda:
eerbiedwaardig;
mal~i, sen~igi:
onteren, te schande maken;
mal~a:
eerloos;
sen~a:
eerloos.
portugalaj
~i:
honrar;
~o:
honra, decoro;
~a 1.:
honroso;
~a 2.:
honorário;
~e:
com honra;
~igi:
honorificar;
~iga:
honroso;
~inda:
honorável;
mal~i, sen~igi:
desonrar;
mal~a:
infamante;
sen~a:
desonrado.
rusaj
~i:
чтить, почитать;
~o:
честь, почёт;
~a:
почтенный, почтительный, почётный;
~e:
почётно;
~igi:
оказать честь, делать честь
(кому-л.);
~iga:
почётный;
~inda:
достопочтенный;
~digno:
честь;
mal~i, sen~igi:
позорить, опозорить, обесчестить;
mal~a:
позорный;
sen~a:
бесстыдный.
[^Revo]
[honor.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.21 2012/01/02 10:10:14 ]