tradukoj: be de en fr hu nl pt ru tr

*glor/i

*glori

(tr)
(iu) Honori iun donante al li grandan famecon, konigante ĉien lian indecon, publikigante sian admiron; laŭdegi: glori la heroojn; glori scienculon per statuo; glori la belajn agojn, genian poeton, Dion; estu glorata la nomo de Dio! VD:honori, laŭdi.

sin glori

Malmodeste laŭdi sin mem: kiu nenion valoras, plej multe sin gloras [1] sin glori pro sia riĉeco. VD:fanfaroni, fieri, vanta.

gloro

1.
Famobrilo; admiro de la plejmulto por ies merito, talento, genio: sen laboro nenia gloroZ; la gloro estas la suno de la mortintoj; oni ne pagas per gloro al sia tajloro [2] konfesi, laŭdi, prikanti ies gloron; bona gloro pli valoras ol oro [3]
2.
Gloriga persono aŭ afero; fierindaĵo: li estas gloro de la nacioZ. VD:espero 3, ĝojo 2.

glora

1.
Posedanta gloron: glora poeto, scienculo. VD:fama, prestiĝa.
2.
Donanta gloron, gloriga: glora venko, okazo, laboro, kanto.

glore

Laŭ glora maniero: glore morti; ne glore estas serĉi sian gloron [4].

glorigi

Esti la kaŭzo de la granda fameco, ĉiekonateco de iu aŭ io: la grandaj scienculoj glorigas la naskiĝlandon; lia verko glorigas lin pli ol la laŭdoj.

malglori

(tr)
Misfamigi; diskonigi la malbonan famon de iu aŭ de io: malglori friponon.

malgloro

Malbonfamo, malŝato de la plejmulto por ies morala aŭ intelekta valoro: akiri, meriti malgloron; disanonci ies malgloron.

malglora

Havanta malgloron.

malglorigi, senglorigi

Esti kaŭzo de malbonfamo por iu: lia konduto en tiu okazo tute malglorigis lin.

malgloriga

Donanta malgloron.

glorkrono

RELBELA
=aŭreolo

tradukoj

anglaj

~i: glorify.

belorusaj

~i: славіць, услаўляць, праслаўляць; sin ~i: выхваляцца; ~o: слава; ~a: слаўны, услаўлены; ~e: слаўна; ~igi: услаўляць, праслаўляць; mal~i: ганьбаваць, ганьбіць, зганьбіць, аганьбаваць, няславіць, абняславіць; mal~o: ганьба; mal~a: ганебны; mal~igi, sen~igi: ганьбіць, зганьбіць; mal~iga: ганебны.

francaj

~i: glorifier, rendre gloire (à); sin ~i: se glorifier, s'enorgueillir, se targuer; ~o: gloire, célébrité, fleuron; ~a: glorieux, illustre; ~igi: concourir à la gloire (de); mal~i: décrier, dénoncer, vilipender; mal~o: honte, infamie; mal~igi, sen~igi: déshonorer; mal~iga: déshonorant; ~krono: auréole, nimbe.

germanaj

~i: rühmen, ehren; ~o: Ruhm, Ehre; ~a: rühmlich, glorreich; ~e: rühmlich, glorreich; mal~a: unrühmlich; ~krono: Ruhmeskrone.

hungaraj

~i: dicsőít, magasztal; sin ~i: dicsekszik; ~o: dicsőség; ~a: dicső, dicsőséges; ~e: dicsőségesen, dicső módon; ~igi: dicsőséget szerez; mal~i: ócsárol, szid; mal~o: gyalázat, csúfság; mal~a: dicstelen; mal~igi, sen~igi: gyalázatot hoz rá; mal~iga: gyalázatot hozó; ~krono: dicsfény.

nederlandaj

~i: eren, roemen; sin ~i: pochen; ~o: eer, roem; ~a: eervol, roemrijk; ~e: eervol, roemrijk; ~igi: roemen, eren; mal~i: onteren; mal~o: oneer, infamie; mal~a: eerloos; mal~igi, sen~igi: onteren; mal~iga: onterend; ~krono: aureool.

portugalaj

~i: glorificar, celebrar; sin ~i: ufanar-se; ~o: glória; ~a: glorioso; ~e: gloriosamente; mal~i: desonrar, infamar; mal~o: desonra; mal~a: inglório; ~krono: auréola.

rusaj

~i: славить, прославлять; sin ~i: хвалиться, похваляться, кичиться; ~o: слава; ~a: славный, прославленный; ~e: славно; ~igi: прославить, сделать известным; mal~i: опозорить, обесчестить, обесславить; mal~o: позор, бесчестие, бесславие; mal~a: позорный, бесславный; mal~igi, sen~igi: опозорить; mal~iga: позорящий; ~krono: ореол, нимб.

turkaj

~i: ululamak, yüceltmek.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 25:27

administraj notoj

pri ~i:
    Mi ne komprenas la intencon de la elemento uzo klr "iu".
    [MB]
  

[^Revo] [glor.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.18 2009/08/24 16:32:25 ]