tradukoj:
         
          be de en fr hu nl pl pt ru
      imaginar/a
         
      
imaginara
[1]
         
         - 
               Estanta imaginaro, 
               rilata al imaginaro:
               
                  imaginara nombro (imaginaro);
                  
               
                  pure imaginara nombro (kies
                     reela parto estas nula);
                  
                  
                  
                  
                  
                  
                  
                  
                  
               
                  imaginara parto de komplekso.
                  
               
 
      
imaginaro
(arkaismo) [2]
         
         - 
               Komplekso, precipe se ĝi
               ne estas reelo:
               
                  1+2.i, 4.i estas imaginaroj,
                  sed 3+0.i ne estas.
                  
               
Rim.:
               Ĉi tiu termino apartenas al la historio de matematiko, ja
               temas pri la unua nomo de kompleksoj. La malgranda sencnuanco, ke
               reelo estas komplekso, sed ne estas imaginaro, malmulte gravas.
               Nun oni uzas ĉefe la adjektivan formon kaj preskaŭ nur en
               fiksaj esprimoj de la tipo
               
                  pure imaginara
                  
               kaj
               
                  imaginara parto
                  
               .
               Cetere eblas demandi sin, ĉu necesis krei novan radikon por
               ĉi tiu nocio: ja naciaj lingvoj senprobleme uzas vorton
               tradukeblan per „imaga“.
                
      
      
      
         tradukoj
 anglaj
~a:
                imaginary; 
~o:
                complex number, imaginary number. 
pure ~a:
                pure imaginary. 
 belorusaj
~a:
                уяўны (лік); 
~o:
                уяўны лік, комплексны лік. 
 francaj
~a:
                imaginaire; 
~o:
                nombre complexe, nombre imaginaire. 
pure ~a:
                imaginaire pur. 
 germanaj
~a:
                imaginär; 
~o:
                komplexe Zahl, imaginäre Zahl. 
pure ~a:
                rein imaginär. 
 hungaraj
~a:
                képzetes, imaginárius; 
~o:
                képzetes szám, imaginárius szám. 
pure ~a:
                tisztán képzetes. 
 nederlandaj
~a:
                imaginair; 
~o:
                samengesteld getal, imaginair getal. 
pure ~a:
                zuiver imaginair. 
 polaj
~a:
                zespolony; 
~o:
                liczba zespolona. 
pure ~a:
                (liczba) urojona. 
 portugalaj
pure ~a:
                imaginário (mat.). 
 rusaj
~a:
                мнимый; 
~o:
                комплексное
            число, мнимое
            число. 
pure ~a:
                чисто мнимое
             (число). 
      
 
      
      
      
         
         	  [^Revo] 
         [imagin.xml]
         [redakti...]
         [artikolversio:
          1.14 2007/04/20 16:31:02 ]