tradukoj: de en fr nl pl pt ru


simpla;
konfuza.

[2]
(p.p. nombro)
De la tipo a+i.b, kie
a, b estas reeloj
kaj i2 = -1; rilata al tia nombro:
la aro C de ĉiuj kompleksaj nombroj konsistigas
korpon, kiu samtempe estas
dudimensia reela
vektora spaco;
kompleksa funkcio (kies valoroj estas kompleksaj), ebeno
(eŭklida afina ebeno, uzata por doni geometrian
prezenton de la kompleksaj nombroj), vektora spaco (super la korpo de
kompleksaj nombroj).

Tuto de interrilataj pensoj kaj
sentoj,
konscie aŭ nekonscie premaj,
eventuala kaŭzo de neŭrozo:
oni ekmalkovras, kial propra komplekso, propra problemo, propra
karaktera trajto ludas rolon en la maniero pritrakti la kazon,
kaj fojfoje ĝene enŝoviĝas
[3].

Kompleksa 2
nombro.
Preskaŭa sinonimo:
imaginaro;
Atributoj de komplekso:
reela parto,
imaginara parto,
modulo,
argumento;
Rilatantaj nocioj:
konjugito.

(arkaismo) (elementa aritmetiko)[8]
Nombro, kunmetita el pluraj
partoj, kiujn necesas pritrakti aparte dum kalkuloj.

[9]
Aro da rektoj, kiuj dependas de tri
parametroj.

Laŭ psiĥanalizo
komplekso aperanta ĉe
infano inter la 3a kaj la 6a jaraĝo, pro kiu ĝi deziras kaj
ĵaluzas la aliseksan el la gepatroj:
Freud nomis tion la edipa komplekso, laŭ la antikva helena
dramtemo pri Princo Edipo, kiu estis destinita de la dioj murdi
sian patron kaj amori kun sia patrino
[10].

Sento pri propra malpli granda valoro
kompare kun aliaj homoj:
rompiĝas la interna harmonio inter la individuo kaj la ekstera
mondo, kiam la individuo eliras el la kadroj de siaj kapabloj
kaj, penante leviĝi supren, ricevas komplekson de malplivaloreco
kaj falas en kruelecon kaj bigotecon
[11];
laŭ mia opinio, de iom da tempo, Esperanton hantas la
minuskomplekso kaj la masoĥismo
[12];
la mankosenton de homa bebo, kiu perceptas sin senhelpa, Adler
komprenis kiel fortega pozitiva motivigo por kresko kaj evoluo.
Nur postaj negativaj faktoroj en la homa evoluo bremsas tiun
motivigon kaj kreas komplekson pri malsupereco
[13].
memestimo
Mi dubas, cxu Tupel estas gxusta traduko, kvankam cxi tiuj nombroj
ja estas opoj, kun specifaj reguloj pri aritmetikaj operacioj. Sed
ankaux la dekumaj nombroj estas opoj.
[MB]