tradukoj: be de en fr hu nl pl ru

reel/o

reelo

1.
MAT[1] Ĉia nombro prezentebla per sumo de entjero kaj pozicia frakcio: ĉiu racionalo estas ankaŭ reelo; √2 (la kvadrata radiko de 2) estas reelo neracionala; la nombro π estas reelo, prezentebla per la sumo de 3 kaj de senfina dekuma frakcio komenciĝanta per 0,14159... VD: Atributoj de reelo: entjera parto, frakcia parto.
Rim.: Ankoraŭ troveblas „reala nombro“ en [2], sed „reelo“ anstataŭis ĝin. Eblas difini la reelojn pli rigore, kiel ekvivalento-klasojn de racionalaj koŝiaj vicoj rilate konverĝon al nulo de ilia diferenco.
2.
KOMP En programlingvoj, raciono uzata por aproksimi reelan grandon. SUP:datumtipo

reela

MAT[3]KOMP
Rilata al reelo, estanta reelo: reela nombro (reelo), variablo, funkcio (kies valoroj estas reelaj), rekto (rekto en la kompleksa ebeno, figuranta la reelajn nombrojn), vektora spaco (super la korpo de reeloj); reela parto de komplekso.

tradukoj

anglaj

~o 1.: real number; ~a: real.

belorusaj

~o 1.: рэчаісны лік, сапраўдны лік; ~o 2.: рэчаісны лік; ~a: рэчаісны, сапраўдны.

francaj

~o 1.: réel, nombre réel; ~o 2.: réel; ~a: réel.

germanaj

~o 1.: reelle Zahl; ~a: reell.

hungaraj

~o 1.: valós szám; ~o 2.: valós szám; ~a: valós, valódi.

nederlandaj

~o 1.: reëel getal; ~a: reëel.

polaj

~o 1.: liczba rzeczywista; ~a: rzeczywisty.

rusaj

~o 1.: вещественное число, действительное число; ~o 2.: вещественное число; ~a: вещественный, действительный.

fontoj

1. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, Suplemento
2. Plena Ilustrita Vortaro
3. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, Suplemento

[^Revo] [reel.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.23 2004/09/02 16:32:14 ]