tradukoj: cs de en es fr hu nl pt ru

invest/i Z

investi

(tr)
1.
(arkaismo) (malofte) Investituri, enpostenigi, enoficigi: investi ambasadoronZ.
2.
EKON Elspezi monon, kapitalon por produktodona celo, ekz-e por plibonigi laborejon, alkonstrui novan domon, alaĉeti novajn maŝinojn ktp: se Britio akceptus la eŭron, ĉu kreskus la ekonomio, ĉu kreiĝus laborlokoj, ĉu daŭre investus eksterlandanoj? [1]; (figure) komunika sistemo kiu tutvive privilegias iujn homojn sed postulas de aliaj ke ili investu jarojn da penoj por atingi malpli altan gradon de kapablo, estas fundamente maldemokratia [2]; (figure) sed sian pli grandan enspezon ili povas investi en pli bonkvalitan sonon [3].

investo

1.
(arkaismo) =investituro
2.
EKON Investaĵo1: ĉiu serioza industria entrepreno bezonas investojn [4]; kvankam nuntempe oni povas facile fondi kaj eldoni gazeton per negranda investo, la tradiciaj asociaj gazetoj nun devas konkurenci kun la reta informado [5].
3.
EKON Investado2: siaflanke, Albanio starigis agentejon por stimuli eleksterlandajn investojn [6]; ili do limigas investojn kaj malpligrandigas laborigon [7]; ĉar la Muzikaj Bankoj pagas malaltan aŭ eĉ nenian dividendon ... la homoj ... preferas investojn, kiuj liveros al ili pli konkretan enspezon [8].

investado

1.
(arkaismo) =investituro
2.
EKON Ago investi : tiuj 40 milionoj da eŭroj de investado el Belgio en Kongo, lando kun ĉirkaŭ 50 milionoj da loĝantoj, estas tre eta almozo [9]; ekologieco de atomelektrejoj ne estas tiom elstara pro eksterordinare granda investado dum konstruo kaj poste malkonstruo de la elektrejoj [10].

investaĵo

EKON
1.
[11](plejofte plurale) La kapitalo kiun oni investas2: kun pli ol ok miliardoj da eŭroj en fremdlandaj rektaj investaĵoj en la jaro 2004 sud-orienta Eŭropo sukcesis altiri trionon de la investita kapitalo al la landoj de centra kaj orienta Eŭropo [12].
2.
[13] Aĵo, aĉetita por investi, lokumi monon.

tradukoj

anglaj

~i: invest; ~o: investment; ~ado: investment; ~aĵo: investment.

ĉeĥaj

~i: investovat.

francaj

~i 1.: investir, introniser, donner l'investiture (à); ~i 2.: investir; ~o 1.: investiture; ~o 2.: investissement; ~o 3.: investissement; ~ado 1.: investiture; ~ado 2.: investissement; ~aĵo: investissement.

germanaj

~i 1.: einführen; ~i 2.: investieren, anlegen.

hispanaj

~i 2.: invertir; ~aĵo: inversión.

hungaraj

~i 1.: beiktat; ~i 2.: beruház, invesztál.

nederlandaj

~i 1.: inhuldigen; ~i 2.: investeren.

portugalaj

~i 1.: investir (dar posse solene); ~i 2.: investir (economia, finanças, comércio); ~ado 1.: investidura; ~ado 2.: investimento (ação; economia, finanças, comércio); ~aĵo: investimento (capital; economia, finanças, comércio).

rusaj

~i 1.: наделять полномочиями, облекать властью, возлагать обязанности; ~i 2.: вкладывать капитал, инвестировать; ~o 2.: капиталовложение, инвестиция; ~o 3.: капиталовложение, инвестиция; ~ado 2.: капиталовложение, инвестиция; ~aĵo 1.: капиталовложение, инвестиция; ~aĵo 2.: вложение капитала, инвестиция.

fontoj

1. Paul GUBBINS: Komediistoj senkomediajMonato
2. Manifesto de Prago de la movado por la internacia lingvo Esperanto
3. Thierry SALOMON: La mondolingvoMonato
4. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
5. A. Korĵenkov: Redakcie, La Ondo de Esperanto, 2001. N-ro 11
6. Bardhyl SELIMI: La Oka KoridoroMonato
7. Stanisław ŚMIGIELSKI: Laboro tro multekostaMonato
8. Samuel BUTLER: La muzikaj bankoj, Nica Literatura Revuo, 4:1
9. Miguel VIANNA: Riĉaj landoj kaj KongoMonato
10. Jan WERNER: Nuklea energio: ne fidu la respondeculojnMonato
11. La Nova Plena Ilustrita Vortaro
12. Evgeni GEORGIEV: Sud-orienta Eŭropo: motoro de la nova EŭropoMonato
13. Plena Ilustrita Vortaro

administraj notoj

pri ~aĵo:
        PIV2 havas ankaux trian sencon, kiu sxajne
        samsencas kun la dua, sed en alia kunteksto.
        [MB]
      
pri invest/i :
      Nur la unua senco de ~i aperas en VdE. Malfacilas kompreni kiel la
      dua
      derivigxas de la unua. Eble valorus havis du radikojn.
      Ankaux en la franca, la dua senco estas suficxe malfrua (1922),
      kaj estas
      pruntajxo elde la angla.
      [MB]
    

[^Revo] [invest.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.16 2008/12/11 17:31:17 ]