tradukoj: be cs de en es fr hu nl pl pt ru sv

*lok/o [1]

*loko

1.
Parto de spaco okupata de io aŭ destinita por io: meti objekton sur ĝian lokon; serĉi lokon por sidiĝiZ; ricevi lokon en la teatro; elekti bonan lokon por vidi; grimpi ĝis la plej alta loko de la arbo; tiu vorto ne estas en la ĝusta loko; li mezuris la larĝon deloke de la pordego ĝis la interna kortoZ; estas tie ĉi nek loko nek tempo por priparoli la aferon; kiun lokon (paragrafon) mi legu al vi? Z; mi povus citi multajn lokojn pri tio en la verko; (figure) havi varman lokon (bonan postenon) [2].
2.
Difinita etendaĵo de lando, regiono: loĝi en bela, apudmara, montara loko; li vojaĝis en multajn lokojn; senloka vagistoZ.
3.
(figure) Situacio, posteno: kion vi farus se vi estus sur mia loko? atingi altan lokon en sia ofico, en la arto; havi altan lokon en la estimo, en la koro de iu.
4.
MATKOMP Numero aŭ rolnomo de argumento de funkcio, operacio, rilato, predikato ktp: en subtraho la unuan argumentan lokon okupas la malpliigato, kaj la loko de subtrahato estas post minuso. VD:loknombro

loka

1.
Ne ĉiea, ne transiranta la limojn de iu loko, koncernanta nur parton de iu tuto: Taylor asertis ke oni devas koncentri sian klopodon al la venko en lokaj militoj per konvenciaj armiloj [3]; „Ĉi tio nur piketos vin“, avertis ... d-ro Vejkli, donante al Ned lokan anestezilon apud arterio supre de lia dekstra femuro [4]. ANT:malloka
2.
Apartenanta al suba nivelo teritoria, kontraste al io centra, tutlanda, aŭ tutasocia ktp; necentra, periferia: la loka komitato (kontraste al la centra); lokaj gazetoj (kontraste al la tutlandaj); la Ĉeĥa E-Asocio havas 54 lokajn organizojn, 13 sekciojn kaj sume 1169 membrojn [5]; ekstere la IF de UEA prizorgas la informadon (...) per helpo al la informado sur la landa, loka kaj faka niveloj [6]; en la aviaj biletoj la tempoj estas lokaj (tiuj de la koncernaj horzonoj).
3.
Speciala al iu loko: loka kutimo; la loka esperantista movado.
4.
Rilata al situo, spaco, loko: la aktuala mond-evoluo devigas nin pensi tutmondece, preter loka diverseco, direkte al universaleco, ec se ni devas agi loke [7]; tion ni konas en Esperanto nur ĉe la lokaj prepozicioj, kun la nominativo por indiki pozicion (en la ĝardeno) sed kun la akuzativo por indiki almovon (en la ĝardenon) [8].
Rim.: Ofte ĉi tiun sencon pli klare esprimas kunmetaĵo, ekz-e lokadverbo ktp.

loki

(tr)
1.
Meti1: li lokis antaŭ la ĝardeno gardantonZ; loki la invititojn ĉe la tablo; loki infanon sur lian seĝon; oni lokis ilin en la saman ĉambron; loki statuon sur piedestalon; loki librojn sur bretaro, tukojn en ŝranko, barelon en kelo, lampon sur la tablo; vorto malĝuste lokita en la frazo.
2.
Meti iun aŭ ion en difinitan situacion: li estas alte lokita en mia estimo; oni devas loki ilin inter la grandaj filozofoj; oni lokos tiun eltrovaĵon inter la plej utilajn.
3.
Trovi lokon3 kaj aranĝi prizorgon por iu aŭ io: Se vi, sinjorino, povus disiĝi de via filineto, se vi ie ŝin lokus, tiam tre povas esti, ke vi trovus por vi lokon kun cent kvindek spesmiloj por jaro [9]; oni lokis lin sur la tronon de liaj prapatroj; loki iun en superan oficon, rangon.
SIN:enlokigi

lokaro

1.
Aro de lokoj.
2.
MAT[10](arkaismo) Aro de punktoj, verigantaj iun econ: la lokaro de kurbecocentroj de iu kurbo nomiĝas ties elvolvato.
Rim.: Kvankam tiu ĉi termino estas aŭtoritata, bone formita kaj arĥaika, ĉar ĉiam anstataŭigebla per „aro“, oni ial enkondukis por ĝi novan, nerekomendindan formon „lokuso“ [11].

lokumiZ

loki3: la bebon vi povas lokumi en infanvartejon [12]; sin lokumi (dungigi) kiel motoriston; EKON lokumi (procente pruntedoni) monon en bankon investi2.

deloki

Meti en alian lokon.

delokigo

1.
Ago delokigi.
2.
MAT[13] Pozitiva afina izometrio: ĉiu delokigo en eŭklida ebeno estas kunligaĵo de translacio kaj rotacio. VD:koincidigebla.
Rim.: Pluraj naciaj lingvoj sugestas, ke „movo“ povus esti bona anstataŭanto, sed ĝia ebla interpretado per „movado“ aŭ „moviĝo“ (en kinematiko) iom malhelpas, dum „delokigo“ havas aŭtoritatajn fontojn (Bricard, Werner). Plie, en la koncernaj lingvoj, kaj ankaŭ en [14], la termino „movo“ ofte fariĝas nura sinonimo de „afina izometrio“ kaj oni sentas bezonon aldoni precizigan adjektivon de la tipo „pozitiva“, „propra“ aŭ simile.

deloke de

(prepoziciaĵo)
(malofte)
=de 1 li mezuris la larĝon deloke de la malsupra pordego ĝis la ekstera rando de la interna korto, cent ulnojn orienten kaj norden [15].

disloki

(tr)
Meti dise en iun lokon: disloki kelkajn meblojn en la ĉambron; dislokitaj regimentojB

malloka

Ĉiea, rilata al la tuto, al diversaj aŭ ĉiuj lokoj: KOMP malloka variablo, metodo, komputila reto.
ANT:loka1

enlokigi

=loki

transloki

(tr)
Meti transen en alian lokon: transloki siajn meblojn en alian loĝejon.

translokiĝi

Iri en alian lokon: multaj kapitaloj translokiĝis el Eŭropo al Ameriko.

lokaĵo

KOMP Ĉiu el la konvencioj por prezenti datumon, validaj por koncerna kulturo (lando, etno) kaj necesa por ĝuste asimili programaron: la lokaĵoj por tempoindika sintakso, pri la ordo de literoj en la alfabeto, monunua signo ktp.

lokaĵaro

KOMP Grupo da lokaĵoj kolektitaj en dosiero aŭ dosierujo, kies priskribojn oni povas kune aktivigi konforme al la lokaj kutimoj.

loksidiĝi

Restade loĝiĝi.

loknombro

MATKOMP
Nombro indikanta kiom da argumentoj akceptas operacio, funkcio, rilato, predikato, proceduro ktp ― aŭ simbolo indikanta operacion ktp: la operacisignoj pluso kaj minuso havas po du loknombrojn, ili povas esti unulokaj aŭ dulokaj.

duloka

MATKOMP[16]
Kies loknombro estas 2: subtraho estas duloka operacio; „superi“ estas duloka rilato.

unuloka

MATKOMP[17]
Kies loknombro estas 1: signumŝanĝo estas unuloka operacio; „pozitiva“ estas unuloka predikato.

sidloko

TRA Okupebla loko por sido ekzemple en veturilo, en atendejo...: ĉiu pasaĝero rajtas okupi nur unu sidlokon [18].

havi lokon

(arkaismo) (frazaĵo)
=okazi ŝi alproksimiĝis al la tablo, ĉe kiu havis lokon la interparoladoZ; post kelke da tagoj havis lokon la balo ĉe la guberniestro[19].

tradukoj

anglaj

~o: place; ~a: local; ~aro 2.: geometric locus; de~igo 2.: displacement, (proper) motion, (proper) movement; mal~a: global; ~aĵo : locale category; ~aĵaro : locale; ~nombro : arity, adicity; du~a : binary, dyadic; unu~a : unary, monadic.

belorusaj

~o: месца; ~a: мясцовы, лякальны; ~i: мясьціць, зьмясьціць, разьмяшчаць, ставіць; de~i: зрушыць; dis~i: разьмяшчаць, дыслякаваць; mal~a: глябальны; trans~i: перамяшчаць, перасоўваць; trans~iĝi: перамяшчацца, перасоўвацца; ~sidiĝi : асесьці; havi ~on: мець месца, адбывацца, здарацца.

ĉeĥaj

~o: místo.

francaj

~o 1.: emplacement, lieu; ~o 2.: endroit (lieu); ~o 3.: place (à sa place...); ~o 4.: position (d'un argument); ~a: local (adj.); ~i 1.: disposer, placer; ~i: mettre; ~aro 1.: emplacements; ~aro 2.: lieu géométrique; ~umi : placer (dans un emploi, une fonction); de~i: déplacer; de~igo 1.: déplacement (transfert), transfert; de~igo 2.: déplacement, isométrie directe, isométrie positive; dis~i: disséminer, disperser; trans~i: déplacer, transporter; trans~iĝi : se déplacer, se transférer; ~aĵo : paramètre régional (inf.); ~aĵaro : paramètres régionaux; ~sidiĝi : se fixer (pour loger); ~nombro : nombre d'arguments (math., inf.); du~a : à deux arguments, binaire (à deux arguments); unu~a : à un argument, unaire; sid~o: place (siège).

germanaj

~o 1.: Ort, Stelle, Platz; ~o 2.: Stelle, Platz; ~o 3.: Stelle, Platz; ~o 4.: Stelle; ~a: örtlich, lokal; ~i 1.: platzieren; ~i 2.: stellen; ~aro 2.: geometrischer Ort; ~umi : parken, stellen, platzieren; de~igo 2.: (eigentliche) Bewegung; trans~i: umsetzen; trans~iĝi: umziehen, abwandern; ~nombro : Stellenzahl; du~a : dyadisch, zweistellig, zweiwertig; unu~a : einstellig, einwertig.

hispanaj

~o: lugar; trans~i: trasladar.

hungaraj

~o: hely; ~a: helyi, lokális; ~i: helyez, elhelyez, tesz (vhová), mozgat; ~aro 2.: ponthalmaz; ~umi : elhelyez ; de~i: elmozdít, áthelyez; de~igo 1.: elmozdítás, áthelyezés; de~igo 2.: mozgás; de~e de: vminek a helyétől számítva; dis~i: széthelyez, szétrendez, széttesz, diszlokál; mal~a: globális; en~igi: behelyez, betesz; trans~i: áthelyez, áttesz; trans~iĝi : áthelyeződik, átköltözik; ~aĵo : helyi beállítás; ~aĵaro : helyi beállítások; ~sidiĝi : megtelepszik, letelepedik; ~nombro : aritás, argumentumszám, operandusszám; du~a : diadikus, binér, két operandusú; unu~a : unáris, monadikus, egy operandusú; havi ~on: végbemegy, lejátszódik.

nederlandaj

~o: plaats; ~a: plaatselijk; ~i: plaatsen; de~i: verplaatsen; dis~i: verdelen; mal~a: globaal; trans~i: overbrengen; trans~iĝi: verhuizen.

polaj

~aro 2.: miejsce geometryczne; de~igo 2.: izometria parzysta.

portugalaj

~o: lugar; ~a: local; ~i: colocar, pôr; dis~i: deslocar.

rusaj

~o: место; ~a 1.: местный, локальный; ~a 2.: местный, региональный; ~a 3.: местный, туземный; ~a 4.: местный, места (род. пад.); ~i 1.: поместить; ~i 2.: поставить, посадить; ~i 3.: поместить, пристроить; ~aro 2.: геометрическое место; ~umi : поместить, пристроить; de~i : сместить; de~igo 2.: (собственное) движение; dis~i : разместить, дислоцировать; mal~a: глобальный; trans~i: переместить; trans~iĝi : переместиться; ~aĵo : национальная настройка; ~sidiĝi : осесть; ~nombro : местность (операции и т.п.), число аргументов; du~a : двуместный (об операции), бинарный; unu~a : одноместный (об операции), унарный.

svedaj

~o: plats, ställe; ~a 1.: lokal; ~a 2.: lokal; ~a 3.: lokal; ~i: placera; mal~a: global; trans~i: flytta (något), transportera.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. YAMASAKI Seikô: Dek tri tagojMonato
4. David CURTIS: KoratakoMonato
5. Starto
6. Ivo Lapenna: Por pli efika informado, UEA, Rotterdam 1974
7. Gilbert LEDON: Perditaj ŝancoj de l' diversecoMonato
8. Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto
9. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
10. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 32
11. Plena Ilustrita Vortaro
12. I. Ilf, E. Petrov, trad. V. Okc: Unuetaĝa Usono, Ĉap. 9a
13. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 25
14. La Nova Plena Ilustrita Vortaro
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 40:19
16. Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono
17. Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono
18. B. Vaha: Adolesko, 1987
19. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉapitro 14a, p. 73a

[^Revo] [lok.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.41 2010/01/02 17:30:55 ]