tradukoj: be ca cs de es fi fr he hu it nl pl pt ru sv tp

*ja

*jaTEZ

1.
Konjunkcio insiste indikanta jam konatan motivon aŭ kaŭzon: „Tio tute ne estas via afero!“ diris la sorĉistino, „vi ricevis ja monon, nun donu al mi nur la fajrilon.“ [1]; „Tie supre mi povas kuŝi“, diris la malgranda Niko, kiam li ekvidis la tegmenton, „tio estas ja bonega lito“ [2]; ― Kara Mario! ― ŝi diris, ― tiuj homoj ankaŭ bezonas laborenspezon kaj bezonas ĝin multe pli necese, pli forte, ol virinoj... ili ja estas patroj de familioj... [3]; ― Kiu povas scii, neniu ja vidis vin? [4]; Ja nur tio estas fasto, kiu plaĉas al Mi [5]. VD:ĉar, do1
2.
Konceda partikulo kiu, kombinite kun kontraŭigaj konjunkcioj (sed, tamen ktp), plifortigas ilin: li estas ja mia amiko, sed mi ne aprobas lian konduton; li ja estas plene kulpa, tamen oni devas lin kompati.
3.
En buŝa parolo, esprimas emocian atentigon: „Sed li ja estas tute ne vestita!“ subite ekkriis unu malgranda infano [6].

tradukoj

belorusaj

~: ж, жа.

ĉeĥaj

~: přece, vždyť, sice.

finnaj

~ 1.: kyllä (vahvistussana), -han, -hän, toki; ~ 2.: tosin, -han, -hän.

francaj

~: certes, effectivement, il est vrai que, en fait, bien.

germanaj

~ 1.: ja; ~ 2.: zwar.

hebreaj

~ 1.: אכן; ~: אמנם.

hispanaj

~: ciertamente, efectivamente.

hungaraj

~ 1.: hiszen; ~ 2.: ugyan, bár, jóllehet.

italaj

~: certamente (rafforzativo), ovviamente (rafforzativo), de facto (rafforzativo).

katalunaj

~ 2.: certament, de debò, en efecte, en veritat.

nederlandaj

~: wel.

polaj

~: *wszakże, przecież, ależ.

portugalaj

~: certamente, com certeza, de fa(c)to.

rusaj

~: *ведь, же.

svedaj

~ 1.: ju.

tokiponaj

~: kin.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
3. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 11a.
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 28:g
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo

[^Revo] [ja.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.24 2011/06/02 10:10:08 ]