tradukoj: de en it ru sv

jet/o

jeti

(ntr)
Sin movi per elĵeto de fluaĵo (gaso aŭ likvo) en la direkto kontraŭa al la estigata movo; sin movi per jetavio: la malamika piloto jetas rekte al li, ŝajne pro kolero pri tio, kio okazis al lia amiko [1].

jeto

1.
La movo aŭ forto estigata per elĵeto de fluaĵo (precipe en raketo aŭ jetavio). SIN:reakcio2.c
Rim.:laŭ la vortaro de Minnaja estas pli bone uzi la vorton „jetpuŝo“ por la movo aŭ la forto kaj „jeto“ por la flama eljetaĵo mem
2.
=jetavio do forfalis la renovigo de la ekssovetiaj jetoj MIG (la plej bonaj maŝinoj, sed kun aĉaj elektronikaĵoj) [2].

jetavio, jetaviadilo

Avio pelata per jetmotoro.
SIN:reakcia aviadilo, jeto2

jetmotoro

Motoro aŭ movilo, estiganta la pelforton per elĵeto de fluaĵo: en pli kaj pli perfekta formo ili (la helicoj) regis duonjarcenton, ĝis momento, kiam estis anstatŭigitaj per jetmotoroj [3]

tradukoj

anglaj

~i: to jet; ~o 1.: jet propulsion; ~avio, : jet plane; ~motoro: jet engine.

germanaj

~avio, : Strahlflugzeug, Düsenflugzeug, Jet, Düsenjet; ~motoro: Strahltriebwerk, Düsentriebwerk.

italaj

~i: propellere (di jet); ~o 1.: getto, aviogetto; ~avio, : jet, aereo a reazione.

rusaj

~i: двигаться на реактивной тяге ; ~o 1.: реактивная тяга, реактивное движение; ~avio, : реактивный самолёт; ~motoro: реактивный двигатель, двигатель прямой реакции.

svedaj

~avio, : jetflygplan, reaplan; ~motoro: jetmotor, reamotor.

fontoj

1. Ŭalter Ĝan Ŭiljamz: Dratizitaj, Ĉap. 3a
2. Karlo JUHÁSZ: Hungario: Sveda impeto!Monato
3. Jaroslav Kubat: Nova erao de helicoj ― ĉu helic-feno aŭ fen-helico? SAEST-82

[^Revo] [jet.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.4 2009/03/18 17:32:24 ]