tradukoj: be de en es fr hu it nl pl pt ru

2kardinal/o

kardinalo

1.
KAT Iu el la konsilistoj kaj elektistoj de la papo, ordinare elektitaj inter la episkopoj kaj pastroj: Paŭlo la 6a decidis, ke la maksimuma nombro da Kardinaloj, kiuj havas la povon elekti la Roman Pontifikon estu 120 [1].
2.
MAT[2] Tia nocio asociita al ĉiu aro, ke du aroj havas la saman kardinalon, se kaj nur se ekzistas inter ili bijekcio; por finia aro: natura entjero egala al la kvanto de ĝiaj elementoj: la kardinalon de aro E oni signas per kard E|E|; 0 (legu: alef-nul) estas la plej malgranda kardinalo malfinia; la kardinalo de kunaĵo de finiaj aroj estas maksimume egala al la sumo de iliaj kardinaloj. SIN:povo.
Rim.: Laŭ nacilingva kutimo oni ankaŭ diras „kardinala nombro“, kiel en [3].

tradukoj

anglaj

~o 1.: cardinal; ~o 2.: cardinal number, cardinality, power.

belorusaj

~o 1.: кардынал.

francaj

~o 1.: cardinal; ~o 2.: cardinal, puissance.

germanaj

~o 1.: Kardinal; ~o 2.: Kardinalzahl, Mächtigkeit.

hispanaj

~o 1.: cardenal (rel.).

hungaraj

~o 1.: bíboros, kardinális; ~o 2.: tőszám.

italaj

~o 1.: cardinale; ~o 2.: cardinale (numero), cardinalità, numero cardinale.

nederlandaj

~o 1.: kardinaal; ~o 2.: hoofdtelwoord.

polaj

~o 1.: kardynał; ~o 2.: liczba kardynalna, moc.

portugalaj

~o 1.: cardinal.

rusaj

~o 1.: кардинал; ~o 2.: кардинальное число , мощность .

fontoj

1. IKUE: La Kardinaloj de Sankta Roma Eklezio, Konklavo 2005
2. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana
3. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 18

[^Revo] [kardin.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.20 2010/10/27 16:30:25 ]