tradukoj: be de en es fr hu pl pt ru sv

entjer/o

entjero

MAT[1]
Nombro el la sinsekvo 0, 1, 2, 3... aŭ el la sinsekvo -1, -2, -3...: la aron de entjeroj oni signas per Z. SUP:racionalo;VD:aritmetiko, kardinalo.

entjera

MAT[2]
Rilata al entjero, estanta entjero: entjera nombro (entjero), variablo, funkcio (kies valoroj estas entjeraj); entjera parto de reelo.

gaŭsa entjero

MAT[3]
Komplekso, kies entjera kaj imaginara partoj estas entjeroj. VD:Gaŭso.

natura entjero

MAT[4]
Nenegativa entjero (t.e. 0, 1, 2, 3...): la aron de naturaj entjeroj oni signas per N, kaj tiun de strikte pozitivaj entjeroj per N*. SIN:natura nombro.
Rim.: En elementa aritmetiko, oni ofte lasas la nombron 0 ekster la aro de naturaj entjeroj.

tradukoj

anglaj

~o: integer, integral number; ~a: integer, integral, integer-valued; gaŭsa ~o: gaussian integer; natura ~o: natural number.

belorusaj

~o: цэлы лік; ~a: цэлы, цэлалікавы; gaŭsa ~o: гаўсаў лік; natura ~o: натуральны лік.

francaj

~o: entier, nombre entier, entier relatif, entier rationnel; ~a: entier; gaŭsa ~o: entier de Gauss; natura ~o: entier naturel.

germanaj

~o: ganze Zahl; ~a: ganz, ganzwertig, ganzzahlig; gaŭsa ~o: ganze Gaußsche Zahl; natura ~o: natürliche Zahl.

hispanaj

~o: entero.

hungaraj

~o: egész szám; ~a: egész; gaŭsa ~o: Gauss-egész; natura ~o: természetes szám.

polaj

~o: liczba całkowita; ~a: całkowity; gaŭsa ~o: liczba Gaussa; natura ~o: liczba naturalna.

portugalaj

~o: inteiro.

rusaj

~o: целое число; ~a: целый, целочисленный; gaŭsa ~o: гауссово число; natura ~o: натуральное число.

svedaj

~o: heltal; ~a: heltals-; natura ~o: naturligt tal.

fontoj

1. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 7
2. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 7
3. La Nova Plena Ilustrita Vortaro
4. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 7

[^Revo] [entjer.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.20 2007/10/20 18:54:25 ]