tradukoj: be cs de en es fr hu nl pl pt ru tp vo

*pov/i

*povi

(tr)
1.TEZ
Havi la forton, lertecon aŭ kapablon necesan por fari ion: kiu devas, tiu povas [1]; kion oni volas, tion oni povas [2]; du homoj povas pli multe fari ol unu[3]; mi neniel povas kompreni, kion vi parolasZ; mi ne povas legi tiun libron, ĉar ĝi estas sigelitaZ; montru al li dankon, se pli oferi vi ne povasZ. SUB:scipovi, povoscii
2.TEZ
Havi la rajton, la aŭtoritaton necesan por fari ion: absoluta reĝo povas fari ĉion, kion li volas; oni ne povas malliberigi homojn, pro tio ke ili aŭskultis muzikonB; tie, kie mi alestas, neniu povas teni nepunate la glavon nudigitanZ; ĝi prezentas simple mian personan opinion, kiun ĉiu el vi povas aprobi aŭ ne aprobiZ. SIN:rajti.
3.TEZ
Havi la permeson, la eblecon fari ion: la personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de l' artikolo, povas en la unua tempo ne uzi ĝinZ; vi povas trovi tiujn ĉi ideojn plenumeblaj aŭ neplenumeblajZ; vi povas diri „obei al la patro“ aŭ „la patron“Z; ĉiu, kiu ŝin vidis povis pensi, ke li vidas la patrinonZ; en malbona vetero oni povas facile malvarmumiZ; tre povas esti, keZ; li povas alveni (estas okazeble, ke li alvenos) en ĉiu horoZ. SIN:eble.

povoTEZ

1.
Kapablo fari ion: ne lasu al iu la povon malutili.
2.
Aŭtoritato, supera estreco: havi povon super iuB.
3.TEZ
FIZTEK Fizika grando, egala al la kvociento de laboro per la infinitezima intervalo de tempo, en kiu tiu laboro efektiviĝas; alidire: skalara produto de forto, aplikita al korpo, per la rapido, kiun ĝia efiko produktas sur la korpo: la dimensioj de povo estas ML2T-3; la povo de motoro estas 500 ĈP (ĉevalpovoj). VD:ĉevalpovo, vato.
4.TEZ
MAT[4] (de aro) =kardinalo

povumoTEZ

Sinonimo de povo (termino fizika) kaj povo (termino matematika).

ĉiopova

Kies povo kapablas ĉion ajn.

sampovaTEZ

MAT
(p.p. du aroj) Tiaj, ke ekzistas bijekcio inter ili: du finiaj aroj kun sama nombro da elementoj estas sampovaj; la aro de ĉiuj entjeroj estas sampova kiel la aro de ĉiuj paraj entjeroj; la aro de reeloj kaj la subaro de ĝiaj elementoj inter 0 kaj 1 estas sampovaj.

Rim.: pov estas uzata sufikse kun la senco „kapabla“: funkcipova, pagipova, parolpova, vidpova , farpovaZ, vivipovaZ

tradukoj

anglaj

~i: to be able to; ~o 4.: cardinal number, cardinality, power; sam~a: equipotent.

belorusaj

~i: магчы; ~o 1.: магчымасьць; ~o 2.: улада, моц, сіла; ~o 3.: магутнасьць; ~umo : магутнасьць; ĉio~a: усемагутны.

ĉeĥaj

~i: moci.

francaj

~i: pouvoir; ~o 4.: cardinal, puissance; ~o: pouvoir, puissance; ĉio~a: tout-puissant; sam~a: équipotent.

germanaj

~i 1.: können, vermögen; ~i 2.: können, dürfen; ~i 3.: können, dürfen, die Gelegenheit haben; ~o 1.: Können, Fähigkeit; ~o 2.: Macht, Autorität; ~o 3.: Leistung; ~o 4.: Kardinalzahl, Mächtigkeit; ~umo : Leistung; ĉio~a: allmächtig; sam~a: gleichmächtig.

hispanaj

~i: poder; ~o: poder, potencia; ĉio~a: omnipotente, todopoderoso; sam~a: equipotente.

hungaraj

~i: tud, képes, -hat, -het; ~o 1.: tudás, képesség; ~o 2.: hatalom; ~o 3.: teljesítmény; ~o 4.: tőszám; ~umo : teljesítmény; ĉio~a : mindenható; sam~a: ekvipotens, egyenlő számosságú.

nederlandaj

~i: kunnen, mogen; ~o 2.: macht, vermogen; ~o 4.: hoofdtelwoord; ~o: vermogen; ~umo : kracht; ĉio~a : almachtig.

polaj

~o 4.: liczba kardynalna, moc; sam~a: równoliczny.

portugalaj

~i: poder; ~o 1.: poder; ~o 3.: potência (física); ~umo : potência (física); ĉio~a : onipotente.

rusaj

~i: мочь; ~o 1.: возможность; ~o 2.: власть, сила; ~o 3.: мощность; ~o 4.: кардинальное число, мощность; ~umo : мощность; ĉio~a : всемогущий, всесильный; sam~a: равномощный.

tokiponaj

~i: ken; ~o: ken.

volapukaj

~i 1.: kanön.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 12
4. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §347

[^Revo] [pov.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.31 2011/08/09 16:10:09 ]