tradukoj: be bg br cs de en es fa fr nl pl pt ru tp

*mol/a [1]

*molaTEZ

1.TEZ
Ne kontraŭstaranta al premo, facile cedanta: mola kiel pasto; mola viando, mole kuirita ovo; mola pano, argilo, lano, kuseno, kanapetoZ; karaktero mola kiel vaksoZ (kp olea); ŝvelmola tapiŝoZ. SUB:fleksebla, knedebla
2.
Ne akra, milda: mola karaktero, voĉo; molaj (neprecizaj) konturoj.
3.TEZ
FON (Parolsono) karakterizata per levo de la langodorso al la palato; palata.

molaĵoTEZ

Io mola aŭ mola parto de io: la molaĵo de panoB, molaĵo de frukto [2].

moligiTEZ

Igi mola: moligi vakson per varmo; moligi (kompatigi, mildigi) la koron de iu; lia koro moliĝisZ; FON la sono j ordinare moligas la konsonanton, kiu staras antaŭ ĝi [3].

malmolaTEZ

1.TEZ
Kiu sentiĝas ĉe palpado kiel kompakta, malcedema, kontraŭstaranta al premo: malmola viando, pano, ligno, ŝtono; malmole kuirita ovo; malmola seĝo; malmolaj haroj. ANT:mola 1, fleksebla, knedebla
2.TEZ
(figure) Senindulda, senkompata, maldelikata, rezista: malmola koro; neceseco kontraŭvola estas leĝo malmola [4]. VD:bronza, fera, kruela, rigida, severa, ŝtona

molmatura

(pri frukto)
KUI Moliĝinta kaj duone putriĝanta pro tromatureco.

tradukoj

anglaj

~a: soft; mal~a: hard; ~matura: overripe. ~aĵo de frukto: pulp.

belorusaj

~a: мяккі; ~aĵo: мякаць; ~igi: зьмякчаць; mal~a: цьвёрды.

bretonaj

~a 1.: blot, bouk, gwak; ~a 3.: glebiet; ~igi: boukaat, gwakaat; mal~a: kalet; ~matura: pezhell.

bulgaraj

~a: мек; mal~a: твърд.

ĉeĥaj

~a: měkký.

francaj

~a 3.: mouillé (phonologie); ~a: mou; ~aĵo: mou (subst., partie molle); ~igi: amollir; mal~a: dur; ~matura: blet.

germanaj

~a: weich; mal~a: hart.

hispanaj

~a 1.: blando; ~a 2.: suave; ~igi: ablandar; mal~a: duro.

nederlandaj

~a: zacht; mal~a: hard; ~matura: overrijp.

persaj

~a: نرم; ~igi: نرم کردن; mal~a: سخت، سفت; ~matura: زیادرسیده، لهیده.

polaj

~a: miękki; ~aĵo: miąższ, miękisz, słabizna; ~igi: zmiękczać; mal~a: twardy; ~matura: przejrzały. ~aĵo de frukto: miąższ.

portugalaj

~a: mole, fofo, suave, macio, brando, frouxo.

rusaj

~a: мягкий; ~aĵo: мягкая часть, мякоть; ~igi: смягчить, размягчить; mal~a: твёрдый, жёсткий, чёрствый. ~aĵo de pano: мякиш; ~aĵo de frukto: мякоть.

tokiponaj

mal~a: kiwen.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
3. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj,
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta

[^Revo] [mol.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.34 2012/06/01 04:10:11 ]