tradukoj:
be ca de en es fr hu nl ru
*kilogram/o
kilogramo
-
Baza mezurunuo de
maso en la Internacia Sistemo de
unuoj;
simb. kg:
unu kilogramo egalas al la maso de prototipa pesilo el
iridia-platena
alojo, konservata en Sèvres apud Parizo (Francujo).
kilogramforto
-
Mezurunuo de
forto, egala al la gravitoforto
estigata de
Tero ĉe korpo kun maso je unu kilogramo, egala al 9,81
neŭtonoj; simb. kgf.
kilogrammetro
-
Mezurunuo, esprimanta la
laboron
necesan por levi unu kilogramon je unu metro,
egala al 9,81 ĵuloj; simb. kgm.
kilogramo en kuba metro
-
Mezurunuo de
volumena maso en la Internacia
Sistemo de
unuoj; simb. kg/m3.
[^Revo]
[kilogr.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.22 2009/09/07 16:31:46 ]