tradukoj:
be br de en fr hu nl pl pt ru
*metr/o
*metro
(m)
- 1.
-
Baza mezurunuo de
longo en la Internacia Sistemo de
unuoj (SI);
ekde 1983 unu metro egalas al longo trairata de lumo en vakuo
dum 299 792 548-ono de sekundo;
antaŭe la metron oni difinis kiel dekmiliononon de
kvarono de
la tera meridiano kaj poste kiel
onon de la ondolongo de iu radiado, emisiata de
kriptono;
la metra sistemo.
- 2.
-
Mezurilo, havanta unumetran longon:
mezuri laŭ sia metro
(ne objektive pritaksi)
[1].
- 3.
-
Aparta aranĝo de piedoj,
konsistiganta
la ritman skeleton de verso.
ritmo,
prozodio,
metriko;
n-amfibraĥo,
n-anapesto,
n-jambo,
n-trokeo,
n-silabo,
heksametro,
pentametro.
kvadrata metro
-
Mezurunuo de
areo en la Internacia Sistemo de
unuoj,
egala al la areo de kvadrato,
kies latero egalas al unu metro; simb. m2:
areo de cirklo kun unumetra radiuso estas π kvadrataj metroj.
kuba metro
-
Mezurunuo de
volumeno en la Internacia Sistemo
de unuoj, egala al la volumeno de
kubo,
kies eĝo egalas al unu metro; simb. m3:
kuba metro da akvo pezas proksimume unu tunon.
metro en sekundo
-
Mezurunuo de
rapido en la Internacia Sistemo de
unuoj; simb. m.s-1 aŭ m/s:
unu metro en sekundo estas la rapido de korpo kun unuforma
movado, kiu trairas unu metron dum unu
sekundo;
la rapido de la lumo estas 3.108 metroj en sekundo
[2].
metro en kvadrata sekundo
-
Mezurunuo de
akcelo en la Internacia Sistemo de
unuoj; simb. m.s-2, m/s2 aŭ m/s/s:
unu metro en kvadrata sekundo estas la akcelo de korpo kun
unuforme
akcelata movado, kies rapido varias je unu metro en sekundo
dum unu sekundo;
la akcelo de la tera gravito egalas proksimume al 9,81 metroj
en kvadrata sekundo.
[^Revo]
[metr.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.28 2007/11/19 17:31:03 ]