tradukoj: be cs de en es fa fr la nl pl pt ru

*fort/a

*forta

1.
Kapabla venki kontraŭstaron kaj produkti grandajn efikojn materiajn aŭ moralajn: forta homo, luktisto, nacio, motoro, registaro; forta helpo, voloB, esprimo; kontraŭ forta mano la leĝo estas vana [1]; li en ĉio estas fortaZ (multkapabla) ; fortkorulo [2]. SIN:potenca.
2.
Altgrada, intensa2; posedanta en alta grado siajn karakterizajn ecojn: forta sento, kolero, intereso, bezono, dozo, fulmotondro, streko, profito, utilo, diferenco; en plej forta gradoZ; forta malsano, febro, varmo, tuso, koloro, lumo, adoro, voĉo; forta kafo, biero, vino, cigaro.
3.
(arkaismo) = Fortika1firma1: forta muro, fortikaĵo, ŝnuro, teksaĵo, papero; forta sano, pozicio.
4.
FON Kvalifikas la konsonantojn aŭ kvazaŭvokalojn prononcatajn pli intense.
5.
POE Kvalifikas la silabojn prononcatajn pli intense ol la najbaraj.

forte

1.
En forta maniero: forte bati.
2.
Multe, tre: forte malpuraZ; forte ĝoji, dubiZ, deziriZ, voliZ, sin amuziZ; mi forte volus sciiĝi, kielZ.

forto

1.
Kapablo venki kontraŭstaron kaj produkti grandajn efikojn: forto de vivo, voloB, spirito; forto de la esperanta movado; kie regas la forto, tie rajto silentas [3]; fortoj de la naturoB; per ĉiuj fortoj [4], per la tuta forto [5]; per propraj fortojZ; perdi, streĉi la fortojn; kiu havas forton, havas rajton [6]; larmoj kun neretenebla forto verŝiĝis sur ŝiaj vangoj; la malnova dialekto restas en sia plena fortoZ; militaj, maraj fortoj.
2.
Solideco, fortikeco, malfacila rompebleco: forto de ŝnuro, de sano; hodiaŭ forto, morgaŭ morto [7].
3.
Alta grado, intenseco: forto de febroB, de vino.
4.
FIZTEK Fizika grando, esprimanta ĉian kaŭzon kapablan produkti, modifi aŭ nuligi movon: la dimensioj de forto estas MLT-2. VD:neŭtono.

fortega

Malmodere, senbride forta.

malforta

Kontraŭo de forta en ĉiuj sencoj: ĉiuj vortoj estas malfortajZ; en malforta gradoZ; malforta en la kalkuladoZ, en la muzikoZ VD:kaduka, ŝanceliĝa, senradika, pala, malsana, velka.

malfortaĵo

Malforta flanko (precipe f., pri la karaktero): li havis la strangan malfortaĵon ke li ne povis... [8] VD:tikla.

malfortigi

Igi malforta: malsano malfortigis lin; fremdaj elementoj malfortigis la unuecon de la socioB VD:subfosi, frostigi, sensangigi, konsumi.

malfortiĝi

Iĝi malforta: la vento, la entuziasmo malfortiĝas VD:estingiĝi, laciĝi, kvietiĝi.

perforti

(tr)
Per forto devigi, trudi, akiri: vi perfortis virinon dum ŝia monataĵo [9]; perforti infanon.

perforta

Trudita per forto: perforta morto; perforta amo estas plej forta malamo [10]; akiri perforte la regadon; altrudi perforte sian opinionZ; ŝi perforte sin kvietigis kaj aperigis rideton sur siaj lipojZ; kion Dio ne donis, tion perforte ne serĉu [11]; nur al perforto cedas perforto; fari perfortaĵon alZ VD:ŝtata.

perforto

Uzo de fizika forto por trudi sian volon: la deziro de krimuloj estas perforto [12].

perfortetaZ

Malmilda.

seksperforti

Per forto trudi sekskunigon: iun kristnaskvesperon ― nigrigita aro kun lanternoj ... partigis la grandbienulon ... dum ebriuloj seksperfortis lian edzinon [13]; (figure) kaj kiel perdis dignon nun la morto, || la am' aspektas same io besta: || la ambrakumo ŝajnas seksperforto [14].

superforti

(tr)
Esti pli forta ol.

superforto

1.
=avantaĝo ... la timo, ke kiel lingvo internacia estos eble elektita ia el la lingvoj naciaj kaj ke tiam ... unu popolo dispremos kaj englutos ĉiujn aliajn popolojn, dank' al la grandega superforto, kiun ĝi ricevos super ĉiuj aliaj popoloj [15].
2.
=perforto
3.
JUR Neantaŭvidita okazo, ekz-e natura katastrofo aŭ registara decido, kiu malebligas al kontraktanto plenumon de kontrakta devigo, kaj kiu eventuale, pro siaj neantaŭvideblo kaj nesupereblo ne sekvigas sankcion: ĉe superforto, en okazo de superforto ...

elektromova forto

ELE[16][17]
Fizika grando, esprimanta ĉian kaŭzon aŭ procedon, kapablan subteni potencialan diferencon inter du punktoj de malfermita cirkvito, aŭ kurenton en fermita cirkvito: la dimensioj de elektromova forto estas M1L2T-3I-1 . VD:tensio, volto.

inertoforto [18], inercia forto [19]

FIZ
Inerteca forto.

tradukoj

anglaj

~a: strong; ~e: strongly; ~o: strength; mal~a: weak; mal~aĵo: weakness; mal~igi: weaken; mal~iĝi: weaken; per~i: assault, force; per~a: violent; per~o: violence; seksper~i: rape; super~i: overcome, subdue; super~o 3.: act of God.

belorusaj

~a: моцны, дужы; ~e 2.: вельмі, надта; ~e: моцна, дужа; ~o: сіла, моц; mal~a: слабы; mal~aĵo: слабасьць, слабое месца ; mal~igi: аслабіць, зьнясіліць ; mal~iĝi: аслабець, зьнясілець , зьнемагчы; per~i: гвалтаваць, гвалціць; per~a: гвалтоўны, насільны; seksper~i: гвалтаваць, гвалціць; super~i: перасіліць , перадужаць ; elektromova ~o: электрарухаючая сіла; inerto~o , inercia ~o : сіла інэрцыі.

ĉeĥaj

~a: silný.

francaj

~a: fort; ~e: fortement, très; ~o: force; mal~a: faible; mal~aĵo: faiblesse; mal~igi: affaiblir; mal~iĝi: s'affaiblir, baisser, faiblir; per~i: faire violence (à), violenter, violer; per~a: violent; seksper~i: violer; super~i: battre, l'emporter (sur), vaincre; super~o 3.: cas de force majeure; elektromova ~o: force électromotrice; inerto~o , inercia ~o : force d'inertie.

germanaj

~a: stark, kräftig, heftig; ~e 2.: sehr; ~o 1.: Kraft, Stärke; ~o 2.: Festigkeit, Stabilität; ~o 3.: Höhe, Stärke, Intensität; ~o 4.: Kraft; mal~a: schwach; mal~aĵo: Schwäche ; mal~igi: schwächen, entkräften; per~i: gewalttätig sein gegen, vergewaltigen; per~a: mit Gewalt, gewalttätig; inerto~o , inercia ~o : Trägheitskraft.

hispanaj

~a: fuerte; ~o: fuerza; mal~a: débil; mal~aĵo: debilidad; mal~igi: debilitar; mal~iĝi: debilitarse; per~i: forzar; inerto~o , inercia ~o : fuerza de inercia.

latina/sciencaj

super~o 3.: vis major.

nederlandaj

~a: sterk; ~o: sterkte, kracht; mal~a: zwak; per~a: met geweld, gewelddadig; inerto~o , inercia ~o : inertie.

persaj

~a 1.: توانا، توانمند، نیرومند، قدرتمند، قوی; ~a 2.: قوی، شدید; ~a 3.: استوار، محکم، مستحکم; ~e: سخت، شدیداً، قویاً; ~o 1.: نیرو، قدرت، توان; ~o 2.: استواری، استحکام; ~o 3.: شدت، غلظت; ~o 4.: نیرو; mal~a: سست، ناچیز، ناتوان، ضعیف; mal~aĵo: نقطهٔ ضعف، نقص، عیب; mal~igi: ضعیف کردن، تضعیف کردن، سست کردن، از پا انداختن; mal~iĝi: ضعیف شدن، تضعیف شدن، سست شدن، از پا افتادن; per~i: اعمال زور کردن، اعمال خشونت کردن، تجاوز کردن; per~a: به‌زور، خشونت‌آمیز، خشونت‌بار، (مرگ) غیرطبیعی; per~o: خشونت; seksper~i: تجاوز (جنسی) کردن، هتک ناموس کردن; super~i: فائق شدن (به)، پیروز آمدن (به); super~o 3.: قوهٔ قاهره، فورس ماژور; elektromova ~o: نیروی محرکهٔ الکتریکی، محرکهٔ الکتریکی; inerto~o , inercia ~o : نیروی ماند.

polaj

~a 1.: silny, mocny, krzepki; ~a 2.: silny, mocny, duży, tęgi; ~a 3.: mocny, potężny, krzepki; ~e 1.: mocno, silnie; ~e 2.: strasznie, okropnie, bardzo; ~o 1.: siła; ~o 2.: moc, siła; ~o 3.: siła, moc; ~o 4.: siła; ~ega : mocarny, potężny; mal~a: słaby, wątły, wycieńczony; mal~aĵo: słabość, słaba strona, pięta Achillesa; mal~igi: osłabiać, nadwątlać, wycieńczać; mal~iĝi: słabnąć, wątleć; per~i: zmuszać, gwałcić, brać siłą, zniewalać; per~a: przymusowy, z musu (pot.), zgwałcony, brany siłą, zniewolony; per~o: przymus, gwałt, zniewolenie; seksper~i: gwałcić, brać siłą, zniewalać; super~i: być silniejszym, przewyższać siłą , przemóc; super~o 3.: siła wyższa; elektromova ~o: siła elektromotoryczna; inerto~o , inercia ~o : siła inercji, siła bezwładu.

portugalaj

~a 1.: forte, potente, rijo, vigoroso; ~a 2.: forte, potente, intenso; ~a 3.: forte, rijo, resistente; ~a 5.: forte, tônico.

rusaj

~a: сильный; ~e 2.: очень; ~e: сильно; ~o 1.: сила; ~o 2.: крепость (качество); ~o 3.: крепость (качество), сила; ~o 4.: сила; mal~a: слабый; mal~aĵo: слабость, слабое место ; mal~igi: ослабить; mal~iĝi: ослабеть; per~i: насиловать ; per~a: насильный, насильственный; per~o: насилие; seksper~i: изнасиловать; super~i: пересилить , одолеть; super~o 3.: форс-мажор, непреодолимая сила; elektromova ~o: электродвижущая сила, ЭДС; inerto~o , inercia ~o : сила инерции.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 76:5
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 6:14
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 13:8
6. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
7. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 22:10
10. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
11. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj ĉap. 13:2
13. H. Pontoppidan, tr. L.B. Storm: La vaganto, Norda Prismo, 57:2
14. K. Kalocsay: En ĉi murdepoko, Tra la ŝtormo, 1939–1945
15. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 2a
16. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto, artikolo: volto
17. Plena Ilustrita Vortaro, artikolo: forto
18. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
19. La Nova Plena Ilustrita Vortaro

administraj notoj

pri elektromova ~o :
          Mi apenaux adaptis tiun difinacxon, prenitan de PIV1 kaj
          de francaj vortaroj, sed necesus io multe pli klara
          kaj science rigora, klariganta kial tiu grando havas
          la samajn dimensiojn kaj mezurunuojn, kiel "tensio".
          [MB]
        

[^Revo] [fort.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.33 2009/06/14 16:31:26 ]