tradukoj: be cs de en es fr hu nl pt ru vo

1koncert/o

koncerto

1.
MUZ Muzika kunveno, dum kiu oni ludas plurajn kantaĵojn aŭ instrumentajn komponaĵojn: ludi, doni koncerton; (figure) eĉ la senprudentaj birdoj muzikas sian ĉielan koncertonZ.
Rim.: Ne konfuzu kun konĉerto.
2.
(figure) Akordo de opinioj aŭ ideoj: oni aŭdas nur koncerton de laŭdoj pri li; la Eŭropa koncerto havas kiel bazon la akordiĝon de Germanujo kaj Francujo; aŭdigi sian voĉon en la Eŭropa koncerto. VD:akordo 2, harmonio 2, interkonsento

koncerti

(ntr)
MUZ
Muziki prezentante koncerton.

koncertejo

ARKIMUZ
Loko por koncertoj, ordinare konstruaĵo kun akustike taŭga salono aŭ amfiteatro. VD:koncertkafejo

tradukoj

anglaj

~o 2.: accord, agreement, harmony; ~o: concert; ~i: give a concert, play a concert; ~ejo: concert hall.

belorusaj

~o: канцэрт; ~i: даваць канцэрт.

ĉeĥaj

~o: koncert.

francaj

~o: concert, récital, chœur; ~i: donner un concert, concerter; ~ejo: salle de concert.

germanaj

~o 1.: Konzert; ~o 2.: Einverständnis, Einklang; ~i: konzertieren, ein Konzert geben, in einem Konzert mitspielen.

hispanaj

~o 1.: concierto.

hungaraj

~o: hangverseny, koncert; ~i: hangversenyez, koncertezik; ~ejo: hangversenyterem.

nederlandaj

~o 1.: concert; ~o 2.: samenspel, harmonie; ~i: een concert geven, concerteren; ~ejo: concertgebouw, concertzaal.

portugalaj

~o 1.: concerto (audição).

rusaj

~o: концерт; ~i: дать концерт; ~ejo: концертный зал.

volapukaj

~o 1.: konzed.

[^Revo] [koncer1.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.23 2009/09/03 16:31:16 ]