Ĝusta konveneco inter pluraj aferoj:
estas ia mirinda akordo inter la movoj de la astroj
[2];
ili estas en akordo, kiel peto kaj mordo
(ili tute malakordas, vd
kato)[3].
interakordo2harmonio,
kongrueco,
konformeco
2.
[4]
Grupo de almenaŭ tri samtempaj
tonoj, kutime
produktanta agrablan sonon:
akordo maĵora, minora, bemola, diesa;
perfekta akordo;
Sara pinĉ[is] kelke da akordoj sur la harpo
[5];
du aŭ tri liroj kaj sama nombro de kaninstrumentoj
ludiĝis kun akompano de plendaj kaj kortuŝaj harpakordoj
[6].
harmonio
Oficiala interkonsento, ekz-e inter ŝtatoj:
kontrakti akordon;
tiu regularo ne kovras la akordojn kiujn la Komunumo faras kun
triaj landoj
[9];
la 1-an de decembro, la projekto de israel-palestina akordo
devus fine esti subskribita en Ĝenevo
[10].
interakordo3interkonsento,
kontrakto,
traktato Rim.:
Kvankam ĉi tiu signifo oftiĝas, ĝi plu aspektas
iom fremda apud la pli komuna „interkonsento“. Oni
ĉiuokaze evitu vastigi la sencon ĝis sinonimeco kun
„konsento“ (ekz-e
peti ies konsenton,
ne
akordon
).
5.
[11]
Fenomeno, per kiu la formo de iuj vortoj konformiĝas al
tiu de aliaj, kun kiuj ili estas en sintaksa rilato:
akordo de adjektivo kun substantivo
(aŭ: inter adjektivo kaj substantivo)
laŭ kazo kaj nombro;
male al la latina, la Esperanta verbo ne montras
akordon de persono (aŭ: laŭ persono) kun la
subjekto.
Rilata al akordo2:
tiuj ĉi akordaj sinsekvoj ne nepre konsistigas
kadencon
[12].
2.
Paŝanta laŭ unu sama takto:
diskurintaj tonoj kuniĝas, sin akordaj ligas legionoj,
kaj jam laŭtakte marŝas harmoniaj sonoj
[13];
la ĉevaltrio akorde kuris
[14];
Sargonon ja sekvis la plej bonaj asiriaj
batalistoj[...],
sed mi ne vidis eĉ ses soldatojn, sciantajn marŝi
akorde en rekta vico
[15].
3.
Estanta en stato de akordo3:
la familiaj rilatoj estas akordaj kaj virinoj ĝuas
plenajn personajn kaj havaĵajn rajtojn
[16];
la geedzoj vivis akorde kaj trankvile
[17].
4.
Estanta en stato de akordo1:
por ke la ĉinaj leĝoj estu akordaj al la reguloj
de MKO, Ĉinio bonordigis kaj reviziis leĝojn kaj
regulojn pri ekstera ekonomio
[18].
adaptita,
harmonia,
konforma,
kongrua,
laŭa,
taŭga
akordi
(ntr)
Esti en stato de akordo:
a)
akordi kun iu;
li estis la ununura kun kiu mi bone akordis, ĉar
li pretis obei min
[19].
Rim.:
Ĉi tiun sencon oni ne vastigu al sinonimeco kun
konsenti, aŭ
koncedi.
b)
ĉeesto ĉe mistikaj ceremonioj ne akordas kun liaj principoj
[20];
tiuj koloroj bone akordas.
konformi,
kongrui
c)
la substantivo kaj ĝiaj adjektivoj akordas laŭ
kazo, genro, kaj nombro
[21].
akordigi
(tr)
Igi akorda:
kaze akordigi vorton kun aliaZ;
peni por akordigi la naciajn fierecojn
(pacigi);
akordigi horloĝojn.
konformigi
akordigebla
Kiun eblas akordigi:
tiuj postuloj estas inter si malfacile akordigeblaj
[22];
nia streĉa atentado trudis al vi la nimimumon da preseraroj
akordigeblan kun la homa eraremo
[23];
ĉu la aktuala propono por la lingvoreguligo ĉe la
Komunuma Patento estas akordigebla kun la principo de
nediskriminacio de la komunumaj lingvoj?
[24].
akordiĝi
(ntr)
Iĝi akorda:
ili akordiĝas por vin trompiZ;
multaj malvere atestis kontraŭ li, kaj
iliaj atestoj ne akordiĝis
[25];
[ŝi] ofte ridis, kio tute ne akordiĝis
kun ŝia pala kaj konfuzita vizaĝo
[26];
mi deziras eksedziniĝi, ĉar mi ne povas
akordiĝi kun mia edzo
[27];
ili ne laboras kun vera diligenteco[, sed]
kun la tempo ĉio akordiĝos
[28];
la privata intereso tute akordiĝis kun la
ĝenerala;
la adjektivoj akordiĝas (akordas)
laŭ nombro kaj kazo,
kaj ankaŭ laŭ genro
[29];
por limigi la akuzativon aŭ ĉesigi la akordiĝon
(akordon) de la adjektivoj en multnombro, ĉu
taŭgus subfosi la tutan laboron de duonjarcento?
[30];
akordiĝema (konsentema) karaktero.
fleksiĝi,
konformiĝi
akordo4
finiĝis per ekstertribunala interakordo la proceso
de la Antarktika Esperanto-Asocio kontraŭ la
Aŭstralia Asocio
[32].
malakordo
akordo3
juneca aventuramo igis min alpreni [tiun profesion],
kaj malakordo kun parencoj, kiu jam ne ekzistas
[33];
en Vilvoorde [...] ekestis malakordo inter liberaluloj
kaj la kristandemokrata partio
[34].
konflikto,
misakordo
malakordi
(tr)
akordi
via rakonto, profesoro, estas tre interesa, kvankam ĝi
tute malakordas kun la Evangelioj
[35].
konflikti
malakorda
akorda
la elementoj estas kunmiksitaj, la animoj malakordaj kaj
se vi ne savos nin, sinjoro, la horoj de nia vivo estas kalkulitaj
[36];
Ĉinio jam reviziis kaj nuligis serion da leĝoj kaj
reguloj malakordaj al la difinoj de MKO
[37];
la violonoj malakorde pepis, penante agordiĝi
al la mallertaj violonĉeloj
[38].
konflikta
malakordigebla
(malofte)
neakordigebla
tio ja estus malakordigebla kun via reĝina digno
[39].
misakordo
(malofte)
Nekompleta, malbona akordo:
zorgu, ke akraj sonoj ne faru misakordojn
[40];
estas ja kelkaj misakordoj inter la membroŝtatoj pri
la neleĝaj rifuĝintoj
[41].
Rim.:
Ŝajnas, ke tiu ĉi vorto rolas ĉefe kiel evitvorto por
malakordo.
neakordigebla
Kiun ne eblas akordigi:
[la ekologiaj damaĝoj necesigas] politikajn
decidojn neakordigeblajn kun la dominanta novliberalisma modelo
[42].
malakordigebla
akorde kun, akorde al
(prepoziciaĵo)
Laŭ komuna sento, komuna intenco, komuna maniero,
kongrue kun,
konforme al:
ni esperas doni specialan rolon al la teatro,
akorde kun la tradicio de la gastiganta urbo
[43];
dum la dua mondmilito, akorde al la militarisma politiko por
ekspansii suden, Japanio pluapaŝe disvolvis en Taiwan diversajn
industriojn rilatajn al la milito
[44] .
malakorde kun
(prepoziciaĵo)
Malharmonie,
malkongrue kun,
kontraste al:
ne rekonis anabaptistoj, malakorde kun Lutero kaj Swinglio,
la bapton de infanoj
[45].
~o 2.:
акорд; ~o 3.:
суладзьдзе, зладжанасьць, узгодненасьць, згода, угода; ~i:
быць у згодзе, быць у суладзьдзі, адпавядаць (адно аднаму); ~igi :
узгадняць, прыводзіць да згоды; ~iĝi:
прыходзіць да згоды, узгадняцца.
francaj
~o 1.:
accord, adéquation, affinité, concordance, conformité, harmonie; ~o 2.:
accord; ~o 3.:
accord, entente, affinité, concorde, identité de vues; ~o 4.:
accord, convention, traité; ~o 5.:
accord; ~a 1.:
d'accord(s); ~a 2.:
marchant au pas cadencé; ~a 3.:
en accord, en paix, en phase, en harmonie, harmonieux; ~a 4.:
en accord, en adéquation, en harmonie, en phase, cohérent, harmonieux; ~i a:
s'accorder, s'entendre, être en harmonie, être en phase; ~i b:
s'accorder, s'allier, s'assembler, s'associer, s'assortir, s'harmoniser, se marier, aller avec, être en harmonie, être en phase; ~i c:
s'accorder; ~igi :
accorder (harmoniser), accorder (gramm.), mettre d'accord, mettre en accord, faire s'entendre, allier, assembler, assortir, associer, concilier, harmoniser, marier; ~igebla:
conciliable, compatible; ~iĝi:
s'accorder (s'harmoniser, se mettre
d'accord), s'accorder (gramm.), se mettre d'accord, tomber d'accord, parvenir à un accord, se mettre en accord, s'entendre, s'allier, s'assembler, s'associer, s'assortir, s'harmoniser, se marier, se mettre en phase, aller avec; inter~o 1.:
accord, entente, concorde, identité de vues; inter~o 2.:
accord, adéquation, concordance, conformité, harmonie; inter~o 3.:
accord, convention; mal~o :
désaccord, conflit, contradiction, différend, discordance, discorde, dissension, dissentiment, divergence de vues, friction, litige, mésentente, opposition, tiraillement; mal~i:
être en désaccord, être en conflit, être en contradiction, contredire, avoir un différend, avoir un litige; mal~a:
en désaccord, en inadéquation, contraire, contradictoire, décalé, déphasé, divergent, incohérent, inharmonieux, opposé; mal~igebla:
inconciliable, antagonique, antinomique, contradictoire, incompatible, irréconciliable; mis~o:
dissonance, fausse note, désaccord, décalage, discordance, divergence de vues, friction; ne~igebla:
inconciliable, antagonique, antinomique, contradictoire, incompatible, irréconciliable; ~e kun, :
en accord avec; mal~e kun:
en désaccord avec; veni en ~on:
s'accorder (s'harmoniser, se mettre
d'accord), se mettre d'accord, tomber d'accord, parvenir à un accord, se mettre en accord, s'entendre, s'allier, s'assembler, s'associer, s'assortir, s'harmoniser, se marier, se mettre en phase. ili estas en ~o, kiel peto kaj mordo:
ils s'entendent comme chien et
chat; perfekta ~o:
accord parfait; ~e:
d' accord, en accord, en cadence, en harmonie, en paix, en phase, au pas cadencé, à l'unisson; ~iĝema:
conciliant, accommodant, arrangeant, commode, facile, sociable.
~o 2.:
acorde; ~o 3.:
acordo, concordância; ~i:
acordar, estar de acordo; ~igi :
pôr de acordo, concordar; ~iĝi:
entrar em acordo.
rusaj
~o 2.:
аккорд; ~o 3.:
согласие, согласованность; ~i:
быть в согласии, подходить (один к другому), сочетаться, гармонировать; ~igi :
приводить к согласию
(людей), согласовывать (действия); ~iĝi:
приходить к
согласию, согласовываться.