tradukoj: be cs de en es fr nl pt ru

*konsent/i

*konsenti

1.
(x)
Samopinii pri vereco, praveco aŭ taŭgeco de io; havi komunan manieron senti aŭ pensi pri io: konsenti ionZ, pri io; ĉiuj homoj konsentas, ke du kaj du estas kvar; de ĉiuj konsentita veraĵo; mi prenas kiel konsentite, ke la spaco estas senfina; mi konsentas, ke vi estas pravaZ; ili konsentiĝis inter si ke ...uZ SIN:akordi 1, aprobi.
2.
(x)
Malrifuzi fari ion: vane vi tentos, mi ne konsentosZ; li konsentis loĝi ĉe tiu homoZ, sin submeti al kuracadoB; ĉar ni zorgas pri la feliĉo de nia infano, ni konsentas doni ŝin al viB; mi konsentus tian pagon, se oni akceptus min kune kun mia filinetoZ; ŝi senpripense konsentis la perfidan peton; „tiel estu“, konsentis li fine; li ne konsentas tro suferi pro siaj ideoj SIN:obei, cedi.
3.
(tr)
Akcepti doni, volonte doni: konsenti donacon, petonZ, favoronZ al iu; konsenti prunton, krediton SIN:cedi, jesi.

konsento

1.
Akordo inter pluraj personoj aŭ aĵoj pri io: veraĵo akceptita de la universala konsento; tiuj ĉi horloĝoj iras en preciza konsentoZ SIN:paco.
2.
Volonta jeso pri deziro aŭ opinio de iu: silento estas konsento[1]; kontrakto supozas la konsenton de la du partioj; doni sian konsenton al edziĝo.
3.
Volonta malrifuzo: la konsento pri tiu privilegio estas tute provizora.

konsenta

Karakterizata per konsento: eĉ ses homoj ne havas hodiaŭ konsentan opinion pri tio; la nekonsentaj homaj preĝojZ; konsente gesti (montri per gesto, ke oni konsentas).

konsentebla

Karakterizas ion, kion oni povas facile kaj racie konsenti: tiu konkludo estas la sola konsentebla.

antaŭkonsenti

Akcepti estontan sintenon, akordiĝi pri venonta afero: antaŭkonsentita dato [2]. VD:plani

forkonsenti

(tr)
Rezigni.

interkonsenti

1.
(ntr)
Esti en akordo; akorde agi: perfide, sekrete interkonsentiZ.
2.
(x)
Aranĝi kontrakton kun iu pri difinita punkto; interakcepti: ili interkonsentis la prezon, pri la prezo; interkonsentita signo SIN:kondiĉa.

interkonsento

Ago interkonsenti, rezulto de tiu ago: esti en interkonsento kun iuZ; pli valoras interkonsento ol juĝa dokumento [3].

malkonsentiZ

1.
(ntr)
Havi diferencajn, kontraŭajn opiniojn aŭ dezirojn: okazas ofte ke fratoj malkonsentas inter si; internacia malkonsento SIN:diskuto, konflikto.
2.
(x)
Malakcepti, rifuzi proponon aŭ peton: li malkonsentis, ke oni lin esploru; ni esperas, ke ili ne malkonsentos, se mi hodiaŭ sciigos publike, ke...Z; malkonsenti kun iu pri io SIN:malpaci, kvereli, ĉikani, procesi, protesti, batali.
Rim.: Akordi esprimas naturan kutiman komunecon de opinioj; konsenti signifas saman komunecon, sed pri speciala punkto, kaj akirita nur post hezito aŭ diskutado.

tradukoj

anglaj

~i 1.: admit (that), agree (with), approve (of), concur (with), consent, be in accord (with), be in harmony with, share common opinion with; ~i 2.: accede to, acquiesce in, comply (fall in) with, permit; ~i 3.: agree to, consent to; ~o 1.: accord, approval, assent, concurrence; ~o 2.: acquiesence, approval; ~o 3.: acceptance; ~ebla : admissible, that one can agree with; inter~i: come to terms with, come to an understanding with; mal~i 1.: disagree, disssent; mal~i 2.: deny, refuse.

belorusaj

~i: пагадзіцца, пагаджацца, згадзіцца, згаджацца; ~o: згода, угода; ~a: згодны; ~ebla : прымальны; for~i: адмаўляцца, адмовіцца; inter~i 1.: пагадзіцца, дамовіцца, паразумецца; inter~i 2.: узгадняць, узгадніць; mal~i 1.: не згаджацца, не пагаджацца; mal~i 2.: адмаўляць, адмаўляцца, адхіляць, адрынаць, адкідаць.

ĉeĥaj

~i: souhlasit.

francaj

antaŭ~i: s'accorder pour.

germanaj

~i 1.: zustimmen, der gleichen Meinung sein; ~i 2.: einwilligen, zustimmen; ~i 3.: bewilligen, gewähren, genehmigen; ~o 1.: Zustimmung, Konsens; ~o 2.: Zustimmung, Einwilligung; ~o 3.: Bewilligung, Gewährung, Genehmigung; ~a: zustimmend, beipflichtend; ~ebla : annehmbar; for~i: hinnehmen; inter~i: übereinstimmen, einer Meinung sein; mal~i 1.: nicht übereinstimmen, unterschiedlicher Meinung sein; mal~i 2.: ablehnen, zurückweisen.

hispanaj

~i 1.: estar de acuerdo; ~i 3.: consentir; ~o: acuerdo, consentimiento.

nederlandaj

~i 1.: akkoord gaan; ~i 2.: toestemmen; ~i 3.: inwilligen; ~o 1.: eensgezindheid; ~o 2.: instemming; ~o 3.: instemming; ~a: toestemmend, instemmend; ~ebla: toelaatbaar, waarmee je kan instemmen; antaŭ~i: afspreken; for~i: accepteren, voor lief nemen, zich laten welgevallen; inter~i: afspreken; inter~o: instemming, overeenstemming; mal~i 1.: het oneens zijn; mal~i 2.: weigeren.

portugalaj

~i: concordar, consentir, estar de acordo, aceder, admitir, deferir, aquiescer, assentir, anuir, conceder, estar pelos autos.

rusaj

~i: согласиться, соглашаться; ~o: согласие; ~a: согласный; ~ebla: с которым можно согласиться; for~i: отказаться; inter~i 1.: договориться; inter~i 2.: согласовать; mal~i 1.: быть не согласным, разойтись во мнениях; mal~i 2.: отказать.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
2. A. Löwenstein: La ŝtona urbo, FEL, 1999
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta

[^Revo] [konsen.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.18 2010/08/16 16:30:18 ]