tradukoj: be cs de en es fr hu nl pl pt ru

*kondiĉ/o

*kondiĉoTEZ

1.TEZ
Cirkonstanco, fakto, de kiu dependas la efektiviĝo de io: la unueco estas la ĉefa kondiĉo de nia sukceso; fari el io la unuan kondiĉon de ioZ; la kondiĉoj de bona regado; plenumi la kondiĉojn postulatajn por konkursi; la kondiĉoj (donitaĵoj) de problemo. VD:premiso
2.
Deviga interkonsentita aranĝo, de kies respekto dependas la valideco de kontrakto: diskuti la kondiĉojn de afero, de kapitulaco; trudi, suferi severajn kondiĉojn; meti siajn kondiĉojn al io; meti la kondiĉon, ke ...uZ.
3.TEZ
(plurale plejofte) Ekstera cirkonstanco, al kiu persono aŭ objekto estas submetata, kaj de kiu dependas lia aŭ ĝia stato: la ekonomiaj kondiĉoj ludas grandan rolon en la sociaj rilatoj; esti en bonaj, malbonaj kondiĉoj por labori, verki, instruiĝi; vegetaĵo metita al favoraj kondiĉoj de temperaturo; la vivkondiĉoj multe pliboniĝis.

kondiĉaTEZ

1.
Dependanta de kondiĉo: kondiĉa promesoB, aĉeto.
2.
Esprimanta kondiĉon: GRA kondiĉa modo (kondicionalo).
3.TEZ
(arkaismo) Interkonsentita, konvencia: la oferoj estu enportataj ne sub ilia nomo, sed sub iaj kondiĉaj literoj aŭ signojZ; la lingvo internacia prezentas pure kondiĉan rimedon de reciproka komunikiĝadoZ.

kondiĉe, keTEZ

Kun tiu kondiĉo, ke...: mi venos, kondiĉe ke la vetero estos belaB; kondiĉe ke ...uZ. VD:se, supoze, ke

kondiĉi

(tr)
1.
(iu) Meti kiel kondiĉon en kontrakto, trudi kiel kondiĉon: la arbitracio povas esti petata, aŭ kondiĉita per antaŭa traktato.
2.
(io) Kuntreni, sekvigi kiel kondiĉon: la aliĝo al la societo kondiĉas la akcepton de ĝiaj statutoj.
3.
(io) Esti kondiĉo por: konvinki niajn K-dojn, ke iliaj volo, persisto kaj sindonemo kondiĉas grandparte la sukceson de nia movado [1].

senkondiĉa

Nepra, absoluta.

necesa kondiĉoTEZ

MAT[2]
(p.p. propozicioj P kaj Q) Diri, ke Q estas necesa kondiĉo por P, signifas, ke P implicas Q: necesa kondiĉo, por ke entjero estu dividebla per 4, estas, ke ĝi estu dividebla per 2. VD:nur se.

sufiĉa kondiĉoTEZ

MAT[3]
(p.p. propozicioj P kaj Q) Diri, ke P estas sufiĉa kondiĉo por Q, signifas, ke P implicas Q: sufiĉa kondiĉo, por ke entjero estu dividebla per 2, estas, ke ĝi estu dividebla per 4 (tamen tiu kondiĉo ne estas necesa, ĉar 6 estas dividebla per 2, kvankam ne per 4). VD:se.

tradukoj

anglaj

~o: terms; necesa ~o: necessary condition; sufiĉa ~o: sufficient condition.

belorusaj

~o 1.: умова, перадумова; ~o 2.: умова; ~o 3.: умова; ~a: умоўны; ~e, ke: пры ўмове, што; ~i: абумоўліваць, абумовіць, вызначыць; sen~a: безумоўны; necesa ~o: неабходная ўмова; sufiĉa ~o: дастатковая ўмова.

ĉeĥaj

~o: podmínka.

francaj

~o 1.: condition, hypothèse, préalable, prérequis; ~o 2.: condition, clause, convention, modalité, disposition, stipulation; ~o 3.: condition, circonstance, climat, contexte; ~a: conditionnel, conditionné, conventionnel, hypothétique; ~e, ke: à condition que, pourvu que, si; ~i 1.: mettre comme condition; ~i 2.: entraîner, impliquer, présupposer; ~i 3.: constituer un préalable, conditionner, déterminer; sen~a: inconditionnel; necesa ~o: condition nécessaire; sufiĉa ~o: condition suffisante. viv~o: condition de vie; ~a modo: conditionnel.

germanaj

~o 1.: Voraussetzung; ~o 3.: Umstand; ~o: Bedingung; ~a 1.: bedingt; ~a 2.: Bedingungs-; ~a 3.: gesetzt; ~e, ke: vorausgesetzt dass; ~i 1.: bedingen; ~i 2.: voraussetzen; sen~a: bedingungslos; necesa ~o: notwendige Bedingung; sufiĉa ~o: hinreichende Bedingung.

hispanaj

~o: condición; ~a: condicional; ~e, ke: a condición que; ~i: condicionar, estipular; sen~a: incondicional; necesa ~o: condición necesaria; sufiĉa ~o: condición suficiente.

hungaraj

~o 1.: előfeltétel; ~o 2.: feltétel; ~o 3.: körülmény; ~a: feltételes; ~e, ke: feltéve, hogy; ~i 1.: kiköt (feltételül); ~i 2.: előfeltételez; sen~a: feltétlen; necesa ~o: szükséges feltétel; sufiĉa ~o: elégséges feltétel.

nederlandaj

~o: voorwaarde; ~a: voorwaardelijk; ~e, ke: op voorwaarde dat; ~i: conditioneren; sen~a: onvoorwaardelijk.

polaj

necesa ~o: warunek konieczny; sufiĉa ~o: warunek dostateczny, warunek wystarczający.

portugalaj

~o: condição, cláusula.

rusaj

~o: условие; ~a: условный; ~e, ke: при условии, что...; ~i: обусловить, обуславливать; sen~a: безусловный; necesa ~o: необходимое условие; sufiĉa ~o: достаточное условие.

fontoj

1. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Ĉu kreo aŭ nur iniciato?
2. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana
3. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana

administraj notoj

pri ~i 3.:
      Cxi tiu senco respegulas la sencon de la franca "conditionner".
      Gxi ne aperas en PV kaj PIV-oj, do indus kontroli, cxu gxi estas
      efektive uzata de nefrancparolantoj.
      [MB]
    

[^Revo] [kondic1.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.25 2011/12/30 18:10:07 ]