tradukoj: be bg cs de en es fi fr he hu nl no pl ru sv vo

*se

*se

(dependiga konjunkcio)
1.
En la okazo ke, imagante ke, kondiĉe ke: se li jam venis, petu lin al mi[1]; se oni amos la gaston, oni zorgas la pastonZ; se malriĉulo sukcesas, li ĉion forgesasZ; se Peĉjo ne semos, Petro ne rikoltos [2]; se vi havos okazon, ne forgesu al mi skribiZ; se la projekto estos bona, ĝi ja certe estos akceptitaZ; mi povus sveni, se mi restos solaZ; ĉiuj proklamis, ke ili estas pretaj limigi la armadojn, se la ceteraj nacioj komencos; se mi estus sana, mi estus feliĉaZ; mi ne povus tion kredi, se mi ne vidus ĝin per miaj propraj okulojZ; mi trovos la kernon de la vero, se ĝi sidus eĉ en la plej profunda kaŝitecoZ; se tiu homo ne estus naskita, estus bone por li [3]; ho, se mi havus (kiom deziras havi!) rifuĝejonZ! (optativo) ; ĝi estos al vi, kiel se akra glavo vin tranĉusZ; escepte se; ; laŭ tio, se (konforme al tio, kiel; depende de tio, kiel) la vetero estos bela aŭ malbela, ni iros promeni aŭ ne; tio havas sian se kaj sedZ (medalo, difekto); se eĉ malmulte ni puŝos, la muro tuj falos; mi estus kontenta, se nur mi povus iom ripozi. VD:kvazaŭ
2.
MAT[4] Konjunkcio signifanta, ke la implico de du propozicioj estas vera: se nombro estas dividebla per 4, ĝi estas dividebla per 2 („dividebla per 4“ implicas „dividebla per 2“). VD:sufiĉa kondiĉo.

nur se

MAT[5]
Konjunkcio signifanta, ke la implico de du propozicioj estas vera: nombro estas dividebla per 4, nur se ĝi estas dividebla per 2 („dividebla per 4“ implicas „dividebla per 2“). VD:necesa kondiĉo.
Rim.: La efiko de tiu konjukcio estas simila al tiu de „se“, sed ĝi enkondukas la duan propozicion de la implico, ne la unuan.

se kaj nur se, se... kaj nur tiam (s.n.s.)

MAT[6]
Konjunkcio signifanta, ke la ekvivalento de du propozicioj estas vera: nombro estas dividebla per 6, se kaj nur se ĝi estas dividebla per 2 kaj 3 („dividebla per 6“ estas ekvivalenta al „dividebla per 2 kaj 3“).

tradukoj

anglaj

~: if; nur ~: only if; ~ kaj nur ~, ~... kaj nur tiam: if and only if, iff.

belorusaj

~: калі; nur ~: толькі калі; ~ kaj nur ~, ~... kaj nur tiam: калі і толькі калі.

bulgaraj

~ 1.: ако.

ĉeĥaj

~: jestliže, -li, kdyby.

finnaj

~: jos; ~ kaj nur ~, ~... kaj nur tiam: jos ja vain jos, silloin ja vain silloin, kun. ho, ~ mi havus: olisipa minulla; escepte ~: paitsi jos.

francaj

~: si; nur ~: seulement si; ~ kaj nur ~, ~... kaj nur tiam: si et seulement si, ssi.

germanaj

~ 1.: wenn, falls; ~ 2.: wenn; ~: wenn; nur ~: nur wenn; ~ kaj nur ~, ~... kaj nur tiam: wenn und nur wenn.

hebreaj

~: אם; ~ kaj nur ~, ~... kaj nur tiam: אם ורק אם, אםם.

hispanaj

~: si (condicional).

hungaraj

~ 1.: ha, amennyiben; ~ 2.: ha; nur ~: csak akkor, ha; ~ kaj nur ~, ~... kaj nur tiam: akkor, és csak akkor. ~ malriĉulo sukcesas, li ĉion forgesas: szegényből lett gazdag hamar elhiszi magát; ~ Peĉjo ne semos, Petro ne rikoltos: ha Jancsi nem vet, János nem arat; escepte ~: kivéve, ha.

nederlandaj

~: als, indien; nur ~: enkel als.

norvegaj

~: hvis; nur ~: kun hvis, bare hvis.

polaj

~ 2.: jeśli; nur ~: tylko jeśli, pod warunkiem, że; ~ kaj nur ~, ~... kaj nur tiam: wtedy i tylko wtedy gdy, wtw gdy.

rusaj

~: если; nur ~: только если; ~ kaj nur ~, ~... kaj nur tiam: если и только если.

svedaj

~ 1.: om, ifall; ~ 2.: om; nur ~: endast om; ~ kaj nur ~, ~... kaj nur tiam: om och endast om, omm.

volapukaj

~: if.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 26
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. La Nova Testamento, S. Marko 14:21
4. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, kreskanta
5. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, rilato
6. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, ekvivalento

[^Revo] [se.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.32 2010/07/05 16:30:27 ]