tradukoj:
be cs de en fr hu nl ru sv
*star/i [1]
*stari
(ntr)
- 1.
-
Resti senmove kaj vertikale sur la piedoj:
sur la bordo de la maro staris amaso da homoj
[2];
li staris tutan horon apud la fenestroZ;
stari garde ĉe la pordegoZ;
la gefianĉoj staris apud la altaroZ;
sur la korto staras kokoZ;
li staris kiel se li estus plantita;
ili leviĝis kaj restis stare.
- 2.
-
Daŭre resti, vertikale altiĝante:
antaŭ la domo staras arboZ;
la tablo staras malrekte kaj kredeble baldaŭ
renversiĝosZ;
apud blua lago staris marmora kasteloZ;
la urbon superstaras monto.
- 3.
-
Fortike senŝanĝe resti:
per justeco staras fortike la tronoZ;
nia afero nun staras forteZ;
stari forte kontraŭ ĉiuj forlogojZ;
firme stari ĉe siaj postuloj
teni
- 4.
-
Resti senmove, senire, senflue; stagni:
fluanta akvo estas pli pura ol akvo staranta senmoveZ;
staranta kota akvo;
la pluvo longe staris en la vojsulkoj;
la ŝipo ankoraŭ staras en la golfoZ.
- 5.
-
Resti senage, senprogrese:
ili staras nun sur tiu sama punkto, sur kiu ili staris antaŭ
14 jarojZ;
ne mortos jam nia bravega anaro, ĝin jam ne timigas la vento nek
staroZ.
- 6.
-
Daŭre resti, esti en daŭra stato, esti:
sur la tablo staras diversaj sukeraĵojZ;
sur la kameno staras fera kaldronoZ;
sur la ĉielo staras la bela sunoZ;
la ĉielo staras kiel vitra kloŝo super la maroZ;
antaŭ ni staris granda serio da pafilegojZ;
ni staras unu apud la alia ne kiel fremduloj, sed kiel
fratojZ;
tiam larmoj staras en miaj okulojZ;
vi staras nun antaŭ miaj okuloj, mia kara patrujoZ;
malfacila problemo staras antaŭ ni;
antaŭ la homaro staras pezaj tagoj kaj neniu scias pri morgaŭo;
la ĝeneralaj interesoj de la movado staras super la interesoj de
aparta societo;
sciigu al mi, kiel la afero staras;
aspektis tiel, kvazaŭ la tuta mondo staras en flamoj, tiel forte
fulmasZ;
tiel staras la demandoZ;
tiu vorto staras tie ĉi en akuz. ĉar ni volis esprimi
direktonZ;
en tiaj okazoj ni uzus la finiĝon n tute egale ĉu la prepozicio
starus aŭ neZ
kuŝi 2, 3,
ripozi,
sidi 4
starigi
- 1.
-
Igi firme vertikala.
- 2.
-
Daŭre fondi, daŭre estigi:
starigi kurson, metodon, teorion, komitatonZ;
starigi ligon.
establi,
instali,
krei
- 3.
- (arkaismo) komisii
[ili] starigis la Levidojn, havantajn la aĝon
de dudek jaroj kaj pli, por inspekti la laborojn en la domo de la
Eternulo
[3].
stariĝi
- 1.
-
Vertikale rektiĝi:
stariĝis ŝiaj harojB.
- 2.
-
Estiĝi, naskiĝi:
teknikaj malfacilaĵoj stariĝis.
starema
-
Pro fortikeco kaj firmeco neŝanĝema, stabila.
antaŭstari
(x)
-
Stari antaŭ iu:
mi aliris al unu el la antaŭstarantoj kaj demandis lin
pri la vera signifo de ĉio ĉi tio
[4];
(figure)
al ili antaŭstarus la sekvanta: (1) aŭ elekti ian el
la ekzistantaj lingvoj vivantaj, (2) aŭ elekti [...]
[5].
ĉestari
(malofte)
-
Stari proksime de io okazanta,
ĉeesti starante:
li ĉestaris malafable
[6].
ĉirkaŭstari
(ntr)
-
Stari en ĉirkaŭo:
pro la ĉirkaŭstaranta homamaso mi tion
diris, por ke ili kredu, ke Vi min sendis
[7];
la reĝido denove ricevis la konscion kaj ridetis al
ĉiuj ĉirkaŭstarantoj
[8];
la klientoj kaj dungitoj ĉirkaŭstaris en strangaj
pozoj, ŝajne paralizite pro timo (staris ĉirkaŭe)
[9].
destari
(ntr)
(malofte)
-
Stari pli malproksime:
ĉar li fikse tenis ambaŭ manojn ĉe la koksoj,
[la maldika bambubastoneto] ankaŭ destaris kiel
ponardo
[10].
disstari
(ntr)
-
Stari malkune.
ekstari
(ntr)
-
Meti sin en vertikalan pozicion.
elstari
(ntr)
-
Stari pli alte aŭ pli ekstere ol la cetero:
liaj okuloj elstariĝis senmoveZ.
elstara
- 1.
-
Staranta pli alte aŭ pli ekstere ol la cetero.
- 2.
- (figure)
Eminenta, pli alta ol ceteraj:
plej elstaraj artistoj;
montri elstaran heroecon;
nenio nova elstarigas tiun projekton el la vico de la aliaj.
kontraŭstari
(x)
- 1.
-
Peni por malhelpi:
ne povi kontraŭstari sian scivolon, koleron.
rezisti
- 2.
-
Esti kontraŭa al.
memstara
-
Sendependa, aŭtonoma.
tradukoj
anglaj
~i:
stand.
belorusaj
~i:
стаяць;
~igi 1.:
ставіць, паставіць;
~igi 2.:
усталяваць;
~iĝi 1.:
уставаць, устаць;
~iĝi 2.:
паўставаць, паўстаць, усталявацца;
~ema:
устойлівы;
antaŭ~i:
стаяць (перад кімсьці / чымсьці);
ĉe~i:
стаяць (побач);
ĉirkaŭ~i:
стаяць (вакол);
de~i:
стаяць (воддаль);
dis~i:
стаяць (асобна);
ek~i:
устаць;
el~i:
вытыркацца;
el~a 1.:
які вытыркаецца;
el~a 2.:
выбітны;
kontraŭ~i:
процістаяць, супрацьстаяць;
mem~a:
самастойны.
ĉeĥaj
~i:
stát.
francaj
~i:
être debout;
~igi:
mettre debout, monter (mettre en place);
~iĝi:
se dresser;
~ema:
robuste;
antaŭ~i:
se dresser devant;
ĉe~i:
se tenir debout à côté de;
ĉirkaŭ~i:
se dresser autour de;
dis~i:
se dresser de part et d'autre;
ek~i:
se mettre debout;
el~i:
dépasser (les autres);
el~a:
grand (éminent);
kontraŭ~i:
se dresser contre, s'opposer à;
mem~a:
autonome.
ĉirkaŭ~anto:
témoin, badaud, spectateur.
germanaj
~i:
stehen;
~igi 1.:
aufstellen;
~iĝi 1.:
aufstehen;
ek~i:
aufstehen;
el~i:
hervorstehen;
el~a 1.:
hervorstehend;
el~a:
hervorragend;
kontraŭ~i:
widerstehen;
mem~a:
selbstständig.
hungaraj
~i:
áll;
~igi 1.:
felállít;
~igi 2.:
felállít, létrehoz;
~igi 3.:
megbíz;
~iĝi 1.:
feláll;
~iĝi 2.:
felmerül;
~ema:
szilárd, stabil, állhatatos;
antaŭ~i:
elöl áll, előtte áll;
ĉe~i:
ott áll, mellette áll;
ĉirkaŭ~i:
körbe áll, körbeáll;
de~i:
eláll, messzebb áll;
dis~i:
szétáll;
ek~i:
feláll;
el~i:
kiáll;
el~a 1.:
kiálló;
el~a 2.:
kiváló, kitűnő;
kontraŭ~i 1.:
ellenáll;
kontraŭ~i 2.:
szemben áll;
mem~a:
önálló.
nederlandaj
~i:
staan;
ek~i:
opstaan;
el~a:
uitstekend.
rusaj
~i:
стоять;
~igi 1.:
ставить, поставить;
~igi 2.:
установить;
~iĝi 1.:
вставать, встать;
~iĝi 2.:
установиться;
~ema:
устойчивый;
antaŭ~i:
стоять (перед кем-л., чем-л.);
ĉe~i:
стоять (рядом);
ĉirkaŭ~i:
стоять (вокруг), окружать (стоя);
dis~i:
стоять (отдельно) ;
ek~i:
встать;
el~i:
выдаваться, выступать (о чём-л.);
el~a 1.:
выдающийся, выступающий;
el~a 2.:
выдающийся;
kontraŭ~i:
противостоять;
mem~a:
самостоятельный.
svedaj
~i:
stå;
~igi:
ställa.
fontoj
1.
E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto2.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 323.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ezra 3:84.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 7:165.
L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco6.
Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 4a7.
La Nova Testamento, S. Johano 11:428.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro9.
Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉapitro 1a10.
J. Kafka, trad. V. Lutermano:
La hejtisto
[^Revo]
[star.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.24 2007/05/06 16:30:18 ]