(verkon beletran, belartan aŭ alian artaĵon)komponi versojn, romanon, himnon, kanton, pentraĵon,
filmon
[2],
robon
[3];
Nero ludis kaj kantis himnon honore al la Cipra diino, al kiu
li mem komponis versojn kaj muzikon
[4];
bone komponita libro, pentraĵo;
tiu genio nesciis komponi.
kombini 2,
konstrui 2
(malofte) konsistigi Rim.:
Ĉi tiu senco aperas nerekte en [7]
por difini la ĥemian sencon de „komponi“, nome
„konsistigi miksaĵon, kombinaĵon“, kio ne
identas kun la ĉi-supre donita. La sencovastigo de
„kunmeti“ al „konsistigi“ estas verŝajna,
sed apenaŭ troveblas ekzemploj de ĝi por la
verbo „komponi“ (kiu diras, ekz-e, ke sodio kaj kloro
komponas salon?). Plie tiu senco tute ne aperas en
la derivaĵoj „malkomponi“ aŭ
„komponaĵo“, dum ĝi estas nepra por pravigi
la sciencajn sencojn de „komponanto“, t.e. konsistaĵo.
Se al tio oni aldonas, ke la origina senco de „komponi“
ŝajnas esti „verki muzikaĵon“, oni povas
suspekti, ke la nuna situacio fontas el perforta aligo de la
internacia vorto „komponanto“ aŭ „komponento“
al la radiko kompon
(vd rimarkon).
komponaĵo
Muzika verko:
la junaj fraŭlinoj ĉie ludadis „la Prière
d'une vierge“, tiun sentimentalan komponaĵon, kies tonoj
melankolie kunfandiĝadis kun la lunaj radioj
[8].
kompoziciomuzikaĵo Rim.:
Pli vasta difino troveblas en [9],
nome „io komponita“, kio supozigas, ke ne nur
la muzika senco eblas, sed ekzemploj de tio malmultas.
Aliflanke, oni ne uzas „komponaĵo“ en
ĥemio: ĉi-sence oni uzu
„kombinaĵo“.
Iu, kiu komponas muzikaĵon:
la komponantoj trouzas [la trukon konsistantan en tio,
ke] oni konversacias, kantetas, krietas, bruetas kaj
ridegas inter la kanzonoj
[11];
1860 ― naskiĝis barono Menu de Ménil
(la komponinto de la muziko por „La Espero“)
[12].
2.
Io, kio konsistigas esencan parton de substanco, ekipaĵo, ks:
la komponantoj de salo (sodio kaj kloro);
la komponantoj de videbla lumo;
(figure)
la strebo al posedo de libera marnavigado estas unu el la
komponantoj de la rusa politiko
[13].
konsistaĵo
3.
[14](de vektorox
laŭ bazo(ei))
Ĉiu el la koeficientoj
en la nura lineara kombinaĵo
de bazvektoroj, kiu egalas al x;
alternative: la produto de tiu koeficiento per la responda bazvektoro:
la komponanton de x rilate al indico
i (aŭ rilate al bazvektoro
ei) oni kutime signas per
xi, tiel ke
x = ∑
xi∙ei.
koordinato. Rim.:
Eblas diskuti, ĉu la koncerna koeficiento ne estus pli bone
nomata koordinato, lasante al „komponanto“ la sencon, kiun
ni difinis alternativa (vd ekz-e
[15], kiu difinas la
nocion kiel vektoron, sed uzas ĝin kiel skalaron en la difino de
„skalara produto“).
Se la ambigueco iĝas ĝena, eblas paroli pri
„skalara komponanto“ kaj „vektora komponanto“.
4.
Ĉiu el la fortoj en aro da fortoj, kompare kun ilia sumo:
la movo rezultas ne de la efiko de ĉiu aparta komponanto,
sed de ilia sumo.
Rim.:
La formo „komponanto“ estas kritikebla unue
pro la fakto, ke ĝi uzas la substantivan participan sufikson por
signi aĵon kaj ne ulon, kio estas escepta (krom en matematiko),
sed ankaŭ pro la fakto, ke ĝi supozigas la preskaŭ
neekzistantan sencon 3 de la radiko
(vd rimarkon).
Eble tial iuj aŭtoroj uzas apartan radikon komponent:
estas kiel paralelogramo de fortoj, en kiu ambaŭ
komponentoj konsistas el unuflanke egoismo, aliflanke
amo al Dio kaj la homoj
[16].
Sed nova radiko ne estas bezonata: sufiĉus uzi la vorton
„konsistaĵo“.
komponisto
Muzikisto, kiu komponas:
ĉiuj malbonaj poetoj kaj poetinoj, komponistoj, gazetistoj
[...] rajdas en la Novjara nokto tra la aero al la insulo Amager
[17].
malkomponi
(tr)
1.
Disigi la konsistigajn elementojn:
malkomponi la erojn de vorto;
malkomponi la molekulojn.
analizi,
diserigi
2.
[18](fakula ĵargono)
Esprimi ion kiel rezulton de operacio, aplikita al iuj „konsistaj
eroj“ de ĝi:
malkomponi vektoron laŭ bazo (trovi ĝiajn
komponantojn);
neprima entjero estas, unike, malkomponebla
en primojn (prezentebla kiel produto de primaj faktoroj);
kanona malkomponaĵo de bildigo (prezento de
ĝi kiel kunligaĵo de enjekcio, bijekcio kaj
surjekcio).
elvolvi.
malkomponiĝi
Iĝi malkomponita:
per la sankta nomo de Jehovo [...] la maro refluas,
la fajro estingiĝas, la elementoj de la naturo malkomponiĝas
[19];
ĉe la temperaturoj, aperantaj en patoj (ĉirkaŭ
200 gradoj), ĉiuj oleoj malkomponiĝas
[20].