tradukoj: be bg cs de en es hu nl pt ru

*kutim/i

*kutimi

(ntr)
Forte inklini al ia ago, pro ofta ripetado: li kutimas fumi pipon post tagmanĝo; tiu infano kutimas jeZ mensogado; li kutimis al orienta malrapidecoB.

kutimo

1.
Inklino fari ian agon, akirita pro ofta ripetado de tiu ago: la homo estas sklavo de la kutimoZ; kutimo estas dua naturo[1]; la mastro faris al si kutimon ne doni kandelojnZ.
2.
Agmaniero, starigita de longa uzado ĉe iu popolo: la kutimo ludas grandan rolon en la socia vivo; popola kutimo havas valoron de leĝo[2]. SIN:tradicio, moro, rutino. VD:sulko, faldo.

kutima

Bazita sur kutimo; ordinara: kutima okupo, eraro; li perdis sian kutiman trankvilecon; nekutima dirmaniero.

kutimigi

Fari, ke iu akiru kutimon: kutimigi infanon al akurateco; (al)kutimigadi iun, ke li faru...Z.

kutimiĝi

Akiri kutimon: kutimiĝi tre malmulte manĝi; kutimiĝi al sia sorto, al doloro, al dorlotado.

dekutimiĝi, malkutimiĝi

Perdi kutimon: malkutimiĝi de fumado.

tradukoj

anglaj

~i : accustom.

belorusaj

~i : мець звычку; ~o : звычка, звычай; ~a : звыклы, звычайны; ~igi : прывучыць, прызвычаіць; ~iĝi : прывучыцца, звыкнуць, прызвычаіцца; de~iĝi, mal~iĝi : адвучыцца, адвыкнуць, адзвычаіцца.

bulgaraj

~a : обикновен.

ĉeĥaj

~i : být zvyklý; ~o : zvyk.

germanaj

~i : gewöhnt sein, gewohnt sein, gewöhnlich tun, pflegen; ~o 1.: Gewohnheit; ~o 2.: Brauch; ~a : gewöhnlich, üblich, gebräuchlich, normal; ~igi : gewöhnen, vertraut machen; ~iĝi : sich gewöhnen, einüben, sich vertraut machen; de~iĝi, mal~iĝi : sich abgewöhnen.

hispanaj

~i : tener la costumbre de, acostumbrarse a; ~o : costumbre.

hungaraj

~i : szokott, az a szokása; ~o : szokás; ~a : szokásos, megszokott; ~igi : hozzászoktat, rászoktat; ~iĝi : hozzászoktik, rászoktik; de~iĝi, mal~iĝi : leszokik, elszokik.

nederlandaj

~i : gewoon zijn; ~o : gewoonte; ~a : gewoon, gebruikelijk; ~igi : gewoon maken, wennen; ~iĝi : gewoon worden, wennen; de~iĝi, mal~iĝi : afwennen, afleren.

portugalaj

~i : ter o costume de.

rusaj

~i : иметь привычку; ~o 2.: обычай; ~o : привычка; ~a : привычный, обычный; ~igi : приучить; ~iĝi : привыкнуть, приучиться; de~iĝi, mal~iĝi : отвыкнуть, отучиться.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta

[^Revo] [kutim.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.15 2010/08/24 16:30:20 ]