tradukoj: be bg de en es fr hu nl pt ru

*kviet/a

*kvieta

1.
(io) Ne ekscitanta la sentumojn, senmova, ebliganta facilan ripozon, paciga: la sanktej' kvieta de l' diinoZ; kvieta vetero, nokto, vento, strato (senbrua), urbo, maro, rivero, lumo (nelaciga); kvieta akvo ŝiras la bordojnB; en la kvieta fajro de la diamanto kuŝis mira sortoZ; li marŝis per malrapidaj kvietaj paŝoj; kvieta feliĉo; post krioj fariĝis kviete.
2.
(iu) Ne montranta ekscitecon, havanta nepasian kaj pacan aspekton: kvieta vizaĝo, gajeco (senmalica), malĝojoB (ne senespera); oni rimarkis en ili inteligentecon kaj kvietan energion; longe mi silentis, estis kvieta kaj detenis minZ; leono kuŝis kvieta en la kaĝo; preni kviete la manon de iuZ; bestaro multnombra kviete manĝas sur kampo senombra; dolĉa ripozo, kviete silenta, regas denove en mia koro. VD:dolĉa 3, milda
3.
(iu) Nekolerema, ne facile incitebla, pacema, malsovaĝa: kvieta homo, besto.

kvieto

1.
Stato de io aŭ iu kvieta, paca.
2.
Stato de io aŭ iu kvietaspekta: Fariĝis paco, sed la homaro ankoraŭ ne retrovis sian kvieton.
3.
FIZ Stato de objekto, kiam ĝi havas nulan rapidon rilate al iu bazo: kvietmaso (maso de objekto en stato de kvieto)
SIN:kvieteco

kvieteco

=kvieto La kvieteco de la nokto karesis la animon.

kvietigi

(tr)
A.
Igi iun aŭ ion kvieta:
1.
Kiam tiu kispluvego estis iom kvietigita... kvietiĝas vento, ventego.
2.
kvietigi doloron, soifon, koleron, la skrupulojn de iu; kvietigi la malkonsentojnB; pacienculo kvietigas disputonZ; ŝia spirito, kvietigita de trankvileco kaj vigligita de espero, fortigis la korponZ; la entuziasmo kvietiĝis.
B.
3.
Kutimigi beston al kunvivado kun homo: kvietigi serpentojn, gazelon; kvietigisto de sovaĝaj bestojZ (dresisto).

kvietismo

KRI
Kristana mistikismo, populara precipe en la 17a jarcento, kiu metas la perfekton de homo en neniiĝo de sia volo en Dion, kaj en vivo de pasiva medito.

malkvieta

Ekscitita, moviĝema, malmodera, kolerema: la malpiuloj estas kiel malkvieta maro, kiu ne povas trankviliĝiZ; malkvieta ventoZ; malkvieta pasio.

tradukoj

anglaj

~o 3.: rest. ~maso: rest mass.

belorusaj

~a: спакойны, ціхі, ціхамірны, рахманы; ~o: спакой, супакой; ~igi 1.: супакойваць; ~igi 2.: супакойваць, наталяць, здавальняць; ~igi 3.: утаймоўваць; mal~a: неспакойны, трывожны.

bulgaraj

~a: тих, мирен.

francaj

~a: calme (adj.); ~o 1.: calme (subst.); ~o 2.: calme (subst.); ~o 3.: repos (immobilité); ~igi A: calmer; ~igi 3.: apprivoiser; ~ismo: quiétisme; mal~a: agité, excité.

germanaj

~a 1.: ruhig, friedlich, still; ~a 2.: ruhig, ausgeglichen, gelassen; ~a 3.: sanft, friedfertig; ~o 1.: Ruhe, Gemütsruhe, Gelassenheit; ~o 2.: Ruhe, Gemütsruhe, Gelassenheit; ~o 3.: Ruhe, Bewegungslosigkeit; ~eco: Ruhe, Stille; ~igi 1.: beruhigen; ~igi 2.: besänftigen, befrieden; ~igi 3.: zähmen; ~ismo: Quietismus; mal~a: unruhig, aufgeregt. ~maso: Ruhemasse.

hispanaj

~a: calmado, quieto (adj.); ~o 1.: calmado, quieto (subst.); ~igi A: calmar.

hungaraj

~a 1.: nyugodt, csendes; ~a 2.: nyugodt, kiegyensúlyozott; ~a 3.: nyugodt, békés; ~o: nyugalom, nyugalmi állapot; ~eco: nyugalom, nyugalmi állapot; ~igi 1.: nyugtat; ~igi 2.: nyugtat, csillapít; ~igi 3.: szelidít; ~ismo: kvietizmus; mal~a: nyugtalan, izgatott, háborgó.

nederlandaj

~a: rustig, stil; ~o 1.: rust, kalmte; ~o 2.: rust, kalmte; ~o 3.: rust; ~igi A: kalmeren, stillen; ~igi B: temmen, dresseren; ~ismo: quietisme; mal~a: onrustig.

portugalaj

~a: quieto, calmo, sereno, sossegado, manso, pacato, quedo, calmoso, chão .

rusaj

~a 3.: кроткий; ~a: спокойный, тихий, безмятежный; ~o 1.: спокойствие, покой; ~o 2.: спокойствие, покой; ~o 3.: покой, состояние покоя; ~eco: спокойствие; ~igi 1.: успокоить; ~igi 2.: унять, утолить; ~igi 3.: укротить; ~ismo: квиетизм; mal~a: беспокойный, тревожный. ~maso: масса покоя.

[^Revo] [kviet.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.20 2010/06/08 16:30:23 ]