tradukoj: be bg de en es fa fr hu nl pt ru

1metod/o [1]

metodo

Sisteme pripensita maniero procedi por atingi difinitan celon: la rekta metodо (instrui lingvojn), la Cseh-metodо (legu „Ĉe-metodo“, laŭ la nomo de la inventinto); indukta, dedukta metodo; praktika, logika, scienca metodo. SUP:manieroTUT:sistemoSUB:algoritmoVD:rimedo

metoda

1.
Aganta laŭ metodo: metoda spirito.
2.
Konforma al difinita metodo: metoda gramatiko, parolado.

metodaro

Kolekto da metodoj, reguloj kaj kutimoj praktikataj en iu fako: metodaro de scienca esploro; metodaro de instruado. VD:skolo

metodismo

KRI Doktrino kaj praktiko de metodistoj; branĉo de protestantismo disiĝinta de anglikanismo en la 18a jarcento, tiel kromnomata pro la metodema tempoplanado de la fondintoj: en 2007 oni solenos ... la tricentjaran jubileon de la naskiĝo de Charles Wesley, la pli juna frato el la paro de fondintoj de metodismo [2]

metodisto

KRI Ano de metodismo: ili iris al la haleluja-kantistoj de la metodistoj, de la baptistoj kaj de la Episkopa Eklezio kaj ĵetis sin antaŭ ili sur la polvon de la preĝeja sojlo [3].

tradukoj

anglaj

~o: method; ~aro: methodology.

belorusaj

~o: мэтад; ~a: мэтадычны; ~aro: мэтодыка.

bulgaraj

~o: метод.

francaj

~o: méthode; ~a: méthodique; ~aro: méthodologie; ~ismo : méthodisme (rel.); ~isto : méthodiste (subst., rel.).

germanaj

~o: Methode, Verfahren, Verfahrensweise; ~a: methodisch, planmäßig.

hispanaj

~o: método; ~a: metódico; ~aro: metodología.

hungaraj

~o: módszer, eljárásmód; ~a: módszeres, tervszerű, metodikus; ~aro: módszertan, metodika.

nederlandaj

~o: methode; ~a: methodisch.

persaj

~o: روش، متُد; ~a: روشمند; ~aro: روش‌شناسی.

portugalaj

~o: método.

rusaj

~o: метод; ~a 1.: методичный; ~a 2.: методический; ~aro: методика.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. Haruo: La plej gravaj himnoj de Charles Wesley, 2006-09-13
3. B. Traven, trad. Donjo kaj Cezaro: Rozo Blanka, 2010

[^Revo] [metod.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.18 2010/11/11 17:30:43 ]