tradukoj: be cs de el en es fr hu nl pt ru sk sv tp vo

*neni/o [1]

*nenio

Nea nedifina pronomo montranta foreston, mankon de io: nenio estas preta; pli bona io, ol nenio [2]; li manĝis nenionB; kial vi diras nenion? nenio povas ŝin konsoliB; ni nenion povis vidi; nenion malbonan li faris; por nenio oni faras nenion [3]; via rimedo nenion taŭgas; nenionfaradoZ, neni(o)farado.
Rim.: En la Fundamento nenio aperas kiel regule formita, neradika tabelvorto, aliflanke la derivaĵoj montras, ke neni estas uzata ankaŭ radike.

nenio, neniaĵo

1.
Absoluta foresto de estado de io ajn: la absoluta nenio ne estas pli facile komprenebla ol senfino; ni ĉiuj konfuze dronos en la abismo de la neniaĵo.
2.
Absoluta senvaloraĵo: vi estas neniaĵo kaj via agado estas neniaĵoZ; jen ili ĉiuj estas vantaĵo, neniaĵo estas ilia faro, vento kaj senhavaĵo estas iliaj idolojZ; kiu havas nenion estas nenio [4].

nenieco

Absoluta vanteco kaj venteco: la nenieco de la homa gloro.

neniigi

(tr)
1.
Tute forigi, detrui, pereigi: la tertremo neniigis ok vilaĝojn; la barbaraj invadoj neniigis la romanan potencon; ne sufiĉas neniigi (negativa), necesas plenigi la malplenon; la ĉielo disneniiĝosZ;
2.
Tute senvalorigi, nuligi, senefikigi: neniigi decidon, regulon; niaj klopodoj neniiĝis VD:fumo, ŝaŭmo, vana

tradukoj

anglaj

~o: nothing, naught, none, not any thing.

belorusaj

~o: нішто; ~o, : нішто; ~eco: нікчэмнасьць, марнасьць; ~igi: зьнішчаць.

ĉeĥaj

~o: nic.

francaj

~o: rien; ~o, : néant; ~eco: inanité, nullité; ~igi: anéantir, annihiler.

germanaj

~o: nichts; ~o, 2.: Nichts; ~eco: Nichtigkeit; ~igi: aufheben, annullieren, auflösen, negieren.

grekaj

~o: τίποτα, τίποτε; ~o, : το τίποτα.

hispanaj

~o: nada.

hungaraj

~o: semmi; ~o, 1.: a semmi; ~o, 2.: semmiség; ~eco: semmisség; ~igi: megsemmisít.

nederlandaj

~o: niets; ~o, 1.: het niets; ~o, 2.: waardeloos ding; ~eco: nietigheid; ~igi: vernietigen.

portugalaj

~o: nada; ~o, : nada.

rusaj

~o: ничто; ~o, : ничто; ~eco: ничтожность; ~igi: уничтожить.

slovakaj

~o: nič.

svedaj

~o: ingenting.

tokiponaj

~o: ala.

volapukaj

~o: nos.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta

[^Revo] [neni.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.26 2010/06/30 16:30:41 ]