tradukoj: be br cs de en es fr hu nl pt ru sk

*van/a

*vana

1.
Ne produktanta efikan rezulton; senutila: kontraŭ forta mano la leĝo estas vana (senpova) [1]; vana teoria laboro kaj senutila batado de ventoZ; nia voko ne restos vanaZ; al vi klopodojn kaj al mi suferojn vi kaŭzas, tamen ambaŭ estas vanajZ (senfruktaj); servo al Dio vana (senrekompenca) ne restas [2].
2.
Havanta nur ŝajnon sen realeco; neefektiva: vana espero (kano); tiuj profetaĵoj estis vanajZ (ne plenumiĝis); vana ombro, fantomo, sonĝo; mia timo estis vana.

vane

Sen rezulto; senutile: ĉu ĉiuj niaj laboroj pereos vane?Z pri tia intrigo mi jam dufoje vin vane avertisZ; vane vi tentas, mi ne konsentos [3]; el malplena telero vane ĉerpas kulero [4]; vane labori. VD:draŝi, erpi, hirudo, kribrilo, melki, muŝo, plenigi, sciuro, ŝnuro, tordi, vento, verŝi

vaneco

Senrezulteco, senfrukteco: ĉu vi fine konfesos la vanecon de viaj penoj? la pensoj de Adaha sin okupis ne nur ... pri la vaneco de knabinaj revoj [5].

vanigi

(tr)
Senigi je esperita rezulto, senfruktigi, fiaskigi: mi ne vanigas la gracon de Dio [6]. VD:nuligi

tradukoj

anglaj

~a: futile, vain; ~e: in vain, vainly; ~eco: futility; ~igi: frustrate, thwart.

belorusaj

~a: дарэмны, марны, бескарысны, беспасьпяховы; ~e: дарма, дарэмна, марна, бескарысна, беспасьпяхова.

bretonaj

~a: aner; ~e: en aner.

ĉeĥaj

~a: marný, pomíjející; ~e: marně.

francaj

~a: vain; ~e: en vain; ~eco: stérilité (fig.), vanité (inutilité); ~igi: rendre vain, ruiner les espoirs de.

germanaj

~a 1.: zwecklos, fruchtlos, ergebnislos, nutzlos; ~a 2.: vergeblich, umsonst; ~a: zwecklos, fruchtlos, ergebnislos, nutzlos, vergeblich, umsonst; ~e: zwecklos, fruchtlos, ergebnislos, nutzlos, vergeblich, umsonst.

hispanaj

~a 1.: inútil, ineficaz, infructuoso; ~a: vano; ~e: en vano, vanamente, ineficazmente, infructuosamente; ~eco: vanidad (cualidad de vano, no de vanidoso), inutilidad, ineficacia; ~igi: inutilizar, quitar importancia.

hungaraj

~a: hiábavaló, meddő, hiú; ~e: hiába; ~eco: hiábavalóság; ~igi: meghiúsít. kontraŭ forta mano la leĝo estas ~a: a törvény csak a gyámoltalant köti; servo al Dio ~a (senrekompenca) ne restas: az Isten soha nem marad adósunk; ~e vi tentas, mi ne konsentos: még a te két szemedért se; el malplena telero ~e ĉerpas kulero: ahol nincs, ott ne keress.

nederlandaj

~a: vergeefs, ijdel; ~e: tevergeefs.

portugalaj

~a: vão, inútil; ~e: em vão; ~eco: inutilidade, futilidade; ~igi: tornar vão, tornar inútil.

rusaj

~a: напрасный, тщетный; ~e: зря, напрасно, тщетно.

slovakaj

~a: márny; ~e: márne.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
5. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 23a, paca Betraĥ
6. La Nova Testamento, Al la Galatoj 2:21

[^Revo] [van.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.25 2008/07/15 16:30:34 ]