tradukoj: be br cs de el en es fi fr he hu nl pl pt ro ru vo

*nur[1]

*nur

Adverbo signifanta:
1.
Ne pli ol: en la ĉambro sidis nur kelke da homoj [2]; la bileto kostas nur unu frankon; la forno estas nur varmeta; li estas nur dekjara; ŝi estas ne nur bela, sed ankaŭ bona; Esperanto estas nur lingvoZ; aŭskultu nur; ŝi nur ploris.
2.
Ne alie ol: li povas paroli nur angle; mi tion faris nur por plaĉi al vi; via vino estas nur ia abomena acidaĵo [3]; en nia lando sin ne trovas montoj sed nur montetojZ; rigardadi Esperanton nur de ĝia flanko praktika kaj uzadi ĝin nur por sia utiloZ
3.
Ne pli frue ol: li revenos nur morgaŭ; oni komprenos nur iam posteZ
4.
Ne pli malfrue ol: mi atendos vin nur ĝis la 6a.

Rim. 1: Same kiel ne, la adverbo nur devas ĉiam senpere stari antaŭ la vorto, kiun ĝi koncernas kaj limigas: mi deziras nur iom promeni kun vi; mi deziras promeni nur kun vi; ni diros nur kelkajn vortojn pri la lingvoj artaj; ni diros tial kelke da vortoj nur pri la lingvoj artajZ; tio estas batalilo nur de pseŭdoinstruitaj sofistojZ; ni scias, ke vi kutimas rilati kun estimo nur al tiaj argumentoj, kiuj...Z; al laborado por Esperanto instigas nin nur la penso pri la granda ideo, kiun lingvo internacia en si enhavasZ; ni povos venki nur se ni zorgeme konservos al nia lingvo ĝian simplecon kaj facileconZ; per reformado ni nur perdos ĉion akiritanZ; li rapidis, kiel li nur povisZ; nur post longa serĉado ni trovis ilin.
Rim. 2: En multaj okazoj la vortoj „nur“ kaj „sole“ estas samvaloraj: nur li (aŭ li sole) estas kulpa. Sed ambaŭ ne estas ĉiuokaze samsignifaj kaj indiferente uzeblaj: li nur promenis signifas: li ne faris alion ol promeni; li sole promenis povas signifi: li promenis izole, estante sola aŭ: li, inter la ceteraj, estis la sola, kiu promenis. En tiu ĉi lasta senco la frazeto egalvaloras kiel: nur li promenis. Tamen estas konsilinde, pro klareco, uzi la esprimon li sole promenis nur en la unua signifo. Zamenhof uzis ofte la esprimon „sole nur“.

nura

Ne plia ol, ne alia ol, tute apartenanta al unu speco, unukaraktera, simpla 2, pura 1: tio estas nura eraro (nenio alia ol eraro); tio estas nura hazardo (ne pli ol hazardo); la nura bleko de leono timigas ĉiujn bestojn; lia nura alproksimiĝo kompromitis virinon [4].
Rim.: Ne konfuzu „nura“ kaj sola: li estas nura fiulo (nenio alia ol fiulo); li estas (la) sola fiulo (ununura, senkomplica).

nurnura

Vere nura, sen io kroma: tiu ĉi triopo estas nurnuraj amikoj, kiujn la komunumestro havas [5].

ununura

=unika ŝia ununura filo; ekzistas ununura Dio, rekonata kaj adorata de ĉiuj religioj [6]. ununura kaj perfekte komuna lingvo prezentas, laŭ Komenio, plej bonan solvon de homaj problemoj [7] estas io sklaveca, humiliga en tio ... ke la ununura penso, estu ĝi eĉ treege grava, elpremis el li ĉiujn aliajn, ŝirmis la vivajn kolorojn kaj sonojn de la mondo [8].

tradukoj

anglaj

~a: mere.

belorusaj

~: толькі; ~a: адзіны, просты; unu~a: адзіны, адзін-адзіны, адзін-адзінюткі, унікальны.

bretonaj

~: ne ... ket nemet, hepken, nemetken; ~a: hep mui ken, ha netra ken; unu~a: nemetañ (-don, -dout, -ti).

ĉeĥaj

~: teprv; ~a: pouhý.

finnaj

~ 1.: vain, ainoastaan; ~ 2.: vain, pelkästään; ~ 3.: vasta; ~a: pelkkä, silkka, jo (pelkkä); unu~a: yksi ainoa.

francaj

~: ne ... que, seulement; ~a: simple (pur et simple); ~~a: pur et simple, seul et unique; unu~a: unique.

germanaj

~ 1.: nur, bloß; ~ 2.: nur, bloß, ausschließlich, lediglich; ~ 3.: erst; ~ 4.: nur bis, nicht später als; ~a: bloß, rein; unu~a: einzig.

grekaj

~: μόνο.

hebreaj

~ 1.: בסך הכל; ~: רק; ~a: גרידא; unu~a: יחודי. : בנה יחידה.

hispanaj

~: sólo, solamente; ~a: único.

hungaraj

~: csak, csupán; ~a: csupa, merő; unu~a: egyedüli, egyetlen.

nederlandaj

~ 1.: slechts, maar; ~ 2.: enkel, maar, slechts, alleen; ~ 3.: pas, maar; ~ 4.: maar, enkel, slechts; ~a: zuiver, louter; unu~a: uniek, enig.

polaj

~: dopiero, tylko; unu~a: jedyny.

portugalaj

~: só, somente, apenas; ~a: mero.

rumanaj

~: de-abia, doar; unu~a: unic.

rusaj

~: только, лишь; ~a: один только, простой; unu~a: единственный, один-единственный, уникальный.

volapukaj

~ 1.: te; ~ 2.: te.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 32
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 35
4. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta, p. 168a
5. E. Kumičić, trad. S. Rukelj: Surprizitaj nuptofestantoj, inko, 2001
6. V. K. Barandovská-Frank: Komenio kaj internacia lingvo, Internacia Seminario pri Komenio, Prelegaro. - Prago: ĈEA, 1992
7. Giordano Formizzi: Filozofio kaj teologio en la verkoj de J.A. Komenský, Internacia Seminario pri Komenio, Prelegaro. - Prago: ĈEA, 1992.
8. V. N. Tretjakov: Konsiloj al la enlumiĝinto, Survoje

[^Revo] [nur.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.27 2007/07/26 16:30:35 ]