tradukoj:
be cs de en es fr hu nl pl ru tp
*simpl/a
*simpla
- 1.
-
Nekomplikita, facile komprenebla, uzebla, solvebla:
simpla teksto, poemo, problemo;
post unu sola duonhoro li ekposedas la tutan gramatikon kaj al
li restas jam nur la simpla kaj facila akirado de provizo
da vortojZ.
- a)
-
Ĉar ne kunmetita, konsistanta el samspecaj elementoj:
oro kaj fero estas simplaj korpoj;
simpla verbotempo;
la vortojn kun um oni devas lerni kiel simplajn
vortojnZ;
la entjeroj kaj la reeloj estas du simplaj datumtipoj.
malsimpla,
kompleksa
- b)
-
Ĉar konsistanta el malmultaj partoj:
simpla metodo, procedo, maŝino;
miaj rimedoj de solvo aperos al ili eble kiel tro
simplajZ;
mi simpligis ĝis nekredebleco la gramatikonZ;
nia alfabeto estas plej simplaZ;
la simpleco de la angla gramatiko ĵetiĝis en miajn
okulojnZ.
- c)
-
Kaj sekve senornama, senluksa, senafekta:
simpla vesto, manĝo;
simpla (nefesta) tago;
simpla homo;
simpla stilo.
sobra
- 2.
- nura
tio ĉi estis jam ne simpla pluvo, sed pluvego
[1];
simpla (senranga) soldato;
kredi al simpla promeso;
vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de
vortojZ;
verkisto verkas librojn kaj skribisto simple transskribas
paperojnZ;
li simple iros en la najbaran urbon kaj rigardosZ;
ni prenos nur simple kelkajn ekzemplojnZ;
tiam la decido de la kongreso restos simple malviva
literoZ;
ĉiuj tiuj ĉi frazistoj simple ne volas trakontroli tion,
pri kio ili parolas kun tia aŭtoritata tonoZ.
- 3.
-
Simplanima, senartifika, senruza, eventuale naiva:
estu do prudentaj kiel serpentoj, kaj simplaj kiel
kolomboj
[2];
obeu ... en simpleco de via koro
[3].
- 4.
- a)
- [4]
(p.p. grupo
G)
Tia, ke ĝiaj nuraj
invariantaj subgrupoj estas
G kaj {1}:
finia grupo, kies ordo estas primo, estas simpla.
- b)
- simpla funkcio,
simpla grafeo.
simpligi
(tr)
-
Faciligi, senigi je komplikaĵoj, je embarasoj:
mi simpligis ĝis nekredebleco la gramatikon
[5].
simplulo
-
Ordinarulo ne altranga, ne klera, senartifika, eble malruza:
oni enterigis ... la reĝojn en grandegaj
piramidoj..., la simplulojn en terdomoj
[6];
ke ili trompas la simplulojn, pri tio li sciis
[7].
malsimpla
-
Malfacile komprenebla aŭ uzebla:
- a)
-
Konsistanta el pluraj pecoj, elementoj, ingrediencoj:
la romano prezentas tre malsimplajn karakterojn;
tabeloj, strukturoj, aroj dosieroj formas
malsimplajn datumtipojn.
kompleksa 1simpla 1.a
- b)
-
Havanta malklaran, implikitan strukturon:
tiu malkovro de simpla lingvaĵo por esprimi, tre nuance,
malsimplajn faktojn kaj sentojn ŝajnas esti faktoro en
evoluo al stato pli kontentiga
[8];
pli ol unu faktoro rolas en tiu malsimpla procezo.
simpla 1.b
tradukoj
anglaj
~a a:
simple;
~a:
simple;
mal~a:
complex.
belorusaj
~a:
просты;
mal~a:
складаны.
ĉeĥaj
~a:
prostý, jednoduchý.
francaj
~a a:
simple;
~a:
simple;
~igi:
simplifier;
~ulo:
brave homme, gens ordinaires;
mal~a:
complexe.
germanaj
~a a:
einfach;
~a:
einfach.
hispanaj
~a:
simple;
~igi:
simplificar.
hungaraj
~a a:
egyszerű ;
~a:
egyszerű, szimpla;
mal~a:
bonyolult, összetett, komplikált.
nederlandaj
~a:
eenvoudig, simpel.
polaj
~a a:
(grupa) prosta.
rusaj
~a a:
простая
(группа
);
~a:
простой;
~igi:
упростить, упрощать;
~ulo:
простой
человек, простак;
mal~a:
сложный.
tokiponaj
~a:
pona.
fontoj
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 382.
La Nova Testamento, S. Mateo 10:163.
La Nova Testamento, Al la Efesanoj 6:54.
Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 145.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 6, artikoloj pri esperanto, el la unua
libro de la lingvo esperanto, 16.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 24a7.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 3a8.
Claude Piron: La bona lingvo
[^Revo]
[simpl.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.29 2010/05/18 16:31:04 ]