tradukoj: be bg ca cs de en es fr hu nl pl pt ru sv tp tr

*pur/a [1]

*puraTEZ

1.TEZ
Karakterizas ion, kies naturo estas miksita je neniu fremda elemento: pano el pura tritiko; pura vino (senakva); via koro ne hipokritas, ĝi estas pura kaj perfekta kiel pura oro [2]; oni prenas ordinare la purajn radikojn (sen gramatika finaĵo) [3]; pura profito (neta); li estas homo en plej pura senco de l' vorto; ĉiu vorto, kiun mi diras al vi, estas la pura vero [4]; tiuj respondoj havis karakteron pure privatanZ; havi sencon pure pronomanZ; demandoj pure akademiajZ; pure kondiĉa rimedo de interkomunikiĝado [5]. VD:esenca, ĝusta, kerna, senmiksa
2.TEZ
Karakterizas ion, kies naturo estas difektita de neniu malbona elemento: spiri puran aeron; pura (sennuba) ĉielo fulmon ne timas [6]; akvo kura, akvo pura [7]; (figure) pura besto, manĝaĵo (permesita de la religio); esti pura de pekoZ; animo pura ruzon ne bezonasZ; pura konscienco [8]; la pura ĉasta ĝojo de fratinoZ; vesto eluzita, sed pureco spirita [9]. VD:ĉasta, sankta, sendifekta, senmakula, senpeka, virga
3.
Ne makulita de naŭza substanco (polvo, graso, koto, ktp): la mano de Johano estas pura [10]; (figure) tro forta ĵuro, la afero ne pura [11].

*purema

Kutime zorganta pri pureco: li estas tre purema, kaj eĉ unu polveron vi ne trovos sur lia vesto [12].

purigiTEZ

(tr)
Igi pura:
1.
refandi kaj purigi arĝenton [13]; nepurigita arĝento, kiu kovras argilaĵon [14].
2.
purigi ies koronZ.
3.
mi prenis broson kaj purigis la veston [15]; purigi la nazon de infano.

puriĝejoTEZ

Loko aranĝita aŭ taŭga por sinpurigo: tiu ĉambro ... estis ankaŭ puriĝejo, tra kiu pasadis homaj animoj, enirante el ĝi en la ĉielon de akirita laboro, aŭ en la inferon de kontraŭvola senlaboreco [16]. VD:purgatorio

purismoTEZ

Zorgado pri lingva pureco, pli vole prenanta vortojn kaj esprimojn el ĝia provizo, ol depruntanta de aliaj lingvoj.
Rim.: PIV trudas al tiu vorto malaproban nuancon: „Troa zorgado ...“. Tamen tio neniel sekvas el la strukturo de la vorto, kaj estas ekzemplo de fremdlingva misinfluo, kiun vera puristo (kiel mi mem) malakceptas. [Sergio Pokrovskij]

puruma

[17]pri infano
Kiu ne plu bezonas vindaĵojn.

brilpura

Pro pureco reluma, brila: ĉio estis nova, brilpura kaj bela [18]!

frotpurigiTEZ

(tr)
Purigi forigante supran malpuron per frotado: frotpurigita pargeta planko [19].

malpuraTEZ

Tute ne pura: ĉiu, kiu ektuŝos ilian kadavron, estos malpura ĝis la vespero [20]; tolaĵon malpuran lavu en la domo (ne montru al fremduloj familiajn disputojn) [21]; ŝuoj malpuraj de koto. VD:ekskrementa, kota, makulita, ŝlima

malpurigiTEZ

(tr)
Enmeti, enmiksi fremdan, misan aŭ naŭzan substancon: malpurigi pantalonon per saŭco. VD:makuli

*malpuriĝi

(ntr)
Difektiĝi pro almeto de io fremda, malboniga: en la kota vetero mia vesto forte malpuriĝis [22]; en ilia buŝo la sankta vorto amo malpuriĝasZ.

ripozpurigiTEZ

(tr)
Purigi per ripozigo, precipe likvaĵon, kies malpuraĵoj tiel alfundiĝas: mi ripozpurigos iliajn akvojn [23].

viŝpurigi

(tr)
Purigi per viŝado: ni demetis la bluzojn kaj per ili viŝpurigis la plankon [24].

tradukoj

anglaj

~a: pure; ~ema: tidy; ~igi: clean, cleanse; ~iĝejo: purgatory; ~ismo : purism; ~uma : toilet trained, potty trained; bril~a: sparkling clean; frot~igi: polish, scrub; mal~a: dirty; mal~igi: soil; mal~iĝi: get dirty; ripoz~igi: decant.

belorusaj

~a: чысты; ~ema: ахайны; ~igi: чысьціць, ачышчаць, ачысьціць, вычысьціць; ~ismo : пурызм; mal~a: брудны.

bulgaraj

~a: чист, спретнат.

ĉeĥaj

~a: čistý.

francaj

~a: propre, pur; ~ema: propre (aimant la propreté); ~igi: nettoyer, purifier; ~iĝejo: purgatoire; ~ismo : purisme; ~uma : propre; bril~a: reluisant (propre); frot~igi: astiquer, fourbir, récurer; mal~a: impur, sale; mal~igi: salir, souiller; mal~iĝi: se salir, se souiller; ripoz~igi: décanter; viŝ~igi: astiquer, essuyer. tolaĵon mal~an lavu en la domo: il faut laver son linge sale en famille.

germanaj

~a: sauber, rein; ~ema: reinlich; ~igi 1.: reinigen; ~igi 2.: reinigen; ~igi 3.: reinigen; ~igi: reinigen; ~iĝejo: Bad, Waschraum; ~uma : sauber; bril~a: blitzsauber; frot~igi: schrubben; mal~a: schmutzig; mal~igi: beschmutzen, verschmutzen; ripoz~igi: dekantieren.

hispanaj

~a: puro; ~ema: limpio; ~igi: limpiar; ~ismo : purismo; mal~a: sucio; mal~igi: ensuciar; mal~iĝi: ensuciarse.

hungaraj

~a: tiszta; ~ema: tisztaságszerető; ~igi: tisztít; ~iĝejo: tisztálkodóhelyiség, tisztulás helye; ~ismo : purizmus; ~uma : szobatiszta; bril~a: ragyogóan tiszta; frot~igi: sikál, súrol; mal~a: piszkos, szennyes; mal~igi: bepiszkol, beszennyez; mal~iĝi: bepiszkolódik, beszennyeződik; ripoz~igi: derít, ülepít. tolaĵon mal~an lavu en la domo: nem kell a szennyest kiteregetni.

katalunaj

~ismo : purisme; mal~a: brut; mal~igi: embrutar, embrutir.

nederlandaj

~a: schoon, rein, zuiver; ~ema: op reinheid gesteld; ~igi 1.: zuiveren, raffineren, veredelen; ~igi 2.: zuiveren; ~igi 3.: schoonmaken, reinigen, poetsen; ~iĝejo: vagevuur; ~ismo : purisme; ~uma : zindelijk; bril~a: blinkend; frot~igi: schoonwrijven; mal~a: vuil, vies; mal~igi: vuil maken, vervuilen; mal~iĝi: vuil worden, vervuilen; ripoz~igi: decanteren.

polaj

~a: czysty.

portugalaj

~a: puro, limpo, castiço (linguagem), genuíno; ~ema: asseado; ~igi 1.: limpar; ~igi 2.: limpar; ~igi 3.: limpar; ~iĝejo: purgatório; ~ismo : purismo; ~uma : que não mais usa fralda; bril~a: reluzentemente limpo, resplandescente; frot~igi: esfregar; mal~a: sujo, impuro; mal~igi: sujar, emporcalhar; mal~iĝi: sujar-se; ripoz~igi: decantar.

rusaj

~a: чистый; ~ema: опрятный, чистоплотый; ~igi 1.: очистить, очищать; ~igi 2.: очистить, очищать; ~igi 3.: чистить, очищать, очистить; ~ismo : пуризм; ~uma : опрятный, чистоплотный; mal~a: грязный; mal~igi: пачкать, испачкать, запачкать, загрязнять, загрязнить; mal~iĝi: испачкаться, запачкаться; ripoz~igi: отстаивать (жидкость).

svedaj

~a: ren; ~ema: renlig; ~igi: rena, rengöra; frot~igi: skrubba; mal~a: smutsig; mal~igi: smutsa ner.

tokiponaj

mal~a: jaki; mal~igi: jaki.

turkaj

~a: temiz; ~ema: temiz(temizliği seven); ~igi: temizlemek; bril~a: pırıl pırıl.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, dua libro, ĉapitro 44a
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 27
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa Reĝino
5. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, antaŭparolo
6. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
7. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
8. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
9. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
10. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 8
11. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
12. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 41
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Malaĥi 3:3
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 26:23
15. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 39
16. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
17. Jouko Lindstedt: k.a.: Hejma Vortaro
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, „Bela“
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La Vento Rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj Filinoj
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 11:24
21. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
22. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 39
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 32:14
24. S. Lang, trad. G. Berveling: La Talpoĉasisto, 2007

[^Revo] [pur.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.39 2012/01/27 10:10:10 ]