tradukoj: be br ca de en es fr hu nl pl pt ru

*oval/o [1]

*ovalo

MAT[2]
Ebena kurbo proksimume samforma kiel elipso aŭ konturo de ovo.
SUB:kartezia ovalo.
Rim.: Temas pri malpreciza nocio kaj la difinoj povas varii. Troveblas en [3], ke ovalo konsistas el kvar arkoj de cirklo, sed tio tute ne nepras.

ovala

Ovoforma aŭ elipsa: la tablo, masiva lignaĵo, estis ovala, granda [4].

kartezia ovalo

MAT[5]
Ebena kurbo, konsistanta el ĉiuj tiaj punktoj M, ke ar+br' = c, kie r kaj r' respektive signas la distancojn de M al du fiksaj punktoj (la fokusoj de la kurbo) kaj a, b, c estas fiksaj nombroj: elipsoj kaj hiperboloj estas specoj de kartezia ovalo. VD:Kartezio.
Rim.: Verdire Bricard havas la formon „karteza ovalo“, sed tio respegulas lian heziton inter „karteza“ kaj „kartezia“, kiu ja aperas aliloke.

tradukoj

anglaj

~o: oval; ~a: oval; kartezia ~o: Cartesian oval.

belorusaj

~o: авал; ~a: авальны.

bretonaj

~o: ovalenn; ~a: ovalek; kartezia ~o: ovalenn Descartes.

francaj

~o: ovale; ~a: ovale; kartezia ~o: ovale de Descartes.

germanaj

~o: Oval; ~a: oval; kartezia ~o: Descartessches Oval.

hispanaj

~o: óvalo.

hungaraj

~o: ovális, tojásgörbe; ~a: ovális, tojásdad; kartezia ~o: Descartes-féle ovális.

katalunaj

~o: oval.

nederlandaj

~o: ovaal; ~a: ovaal.

polaj

~o: owal; kartezia ~o: owal Kartezjusza.

portugalaj

~o: oval; ~a: oval.

rusaj

~o: овал; ~a: овальный; kartezia ~o: декартов овал.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
3. Plena Ilustrita Vortaro
4. Raymond Schwartz: Kiel akvo de l' rivero, 1:3
5. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 34

[^Revo] [oval.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.22 2010/01/18 17:31:51 ]