tradukoj: be cs de en es fr hu nl pl pt ru tr

*pak/i [1]

*paki

(tr)
1.
Kunaranĝi malvaste iajn objektojn, ĉu ilin ligante per ŝnuro, ĉu envolvante en paperon aŭ ŝtofon, ĉu enŝovante en sakon aŭ alian portilon, ĉu ordigante en kesto: li pakis sian havaĵonZ; la komercaĵoj devas esti pakatajZ; (figure) li estis pakita kun ok aliaj personoj en la interno de poŝta kaleŝoZ; (figure) ni estis prempakitaj en la ĉambro.
2.TEZ
Plenigi per aĵoj kaj pretigi tranportilon: mi senprokraste pakis miajn kofrojn, adiaŭis Brigidon kaj reveturis [2]; Knut iris en sian loĝejon kaj pakis sian tornistron [3].

pakoTEZ

Aro da pakitaj objektoj: pli kostas la sako ol la tuta pako (kandelo) [4]; mi dissigelis la paketon, kiun ili kun si tre garde portis Z.

pakaĵoTEZ

1.TEZ
=pako Jim elprenis pakaĵon el sia surtuta poŝo kaj ĵetis ĝin sur la tablon [5]; legantoj de Monato, kiuj volas helpi forigi malsaton inter la infanoj de la mondo, povas ... aĉeti tiajn pakaĵojn kun 30 kompletaj manĝoj ... kontraŭ po 31 eŭroj [6].
2.TEZ
=bagaĝo kiam mi veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵoZ; forportu vian pakaĵon kaj havaĵon (definitive foriru) [7].

pakaĵujo

AUT
Fermebla (kaj kutime ankaŭ ŝlosebla) parto de veturilo (precipe aŭtomobilo), destinita por transporti pakaĵojn (valizojn, sakojn ktp) aŭ aliajn objektojn kiujn oni malvolas kunpreni en la kabinon: Dirinte tre lakone: „La haŭto taŭgas por bona mansako“, la ŝoforo senhezite ĵetis la serpenton en la pakaĵujon de sia aŭto kaj forveturis [8].

pakumoPIV1TEZ

Entenantaĵo, kovraĵo uzata por paki: kvankam pakumo estas vesto de varo kaj povas beligi ĝin, tamen por simpla varo troa pakumo ne nur pliigas la koston, sed ankaŭ kaŭzas grandan malŝparon de naturaj riĉfontoj [9]. VD:taro

elpakiZ, malpaki

(tr)
Elmeti el pako.

enpakiZ

Meti en pakon.

tradukoj

anglaj

~i: pack; ~aĵujo: boot.

belorusaj

~i: пакаваць, упакаваць, укладаць, цюкаваць; ~o: пакет, упакоўка, цюк; ~aĵo 2.: багаж; el~i, mal~i: распакаваць; en~i: упакаваць.

ĉeĥaj

~i: balit.

francaj

~i: emballer, empaqueter; ~o: paquet; ~aĵo 1.: paquet; ~aĵo 2.: bagage; ~umo: emballage; el~i, mal~i: déballer; en~i: emballer. forportu vian ~aĵon kaj havaĵon: prenez vos cliques et vos claques.

germanaj

~i: packen; ~aĵo 2.: Gepäck; ~aĵujo: Kofferraum; ~umo: Verpackung; el~i, mal~i: auspacken; en~i: einpacken.

hispanaj

~i: empaquetar; ~o: paquete.

hungaraj

~i: csomagol; ~o: csomag; ~aĵo 2.: poggyász; ~umo: csomagolás, csomagolóanyag, göngyöleg; el~i, mal~i: kicsomagol; en~i: becsomagol. pli kostas la sako ol la tuta ~o: többe kerül a hús, mint a leves; ~eto: kis csomag, csomagocska.

nederlandaj

~i: pakken, inpakken; ~o: pak; ~aĵo 1.: pak, verpakking; ~aĵo 2.: bagage; ~umo: verpakking; el~i, mal~i: uitpakken; en~i: inpakken.

polaj

~aĵujo: bagażnik.

portugalaj

~i: embrulhar, empacotar, enfardar, emalar, empalhar.

rusaj

~i: паковать, упаковать; ~o: пакет, упаковка, тюк; ~aĵo 1.: пакет, упаковка, тюк; ~aĵo 2.: багаж; ~aĵujo: багажник; ~umo: упаковка, тара; el~i, mal~i: распаковать; en~i: упаковать. ~eto: пакет.

turkaj

~aĵujo: bagaj yeri.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Rakonto pri Spiritoj
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
5. O. Henry, trad. D. J. Harlow: La donaco de la magoj, La Ondo de Esperanto, 2001, numero 12a
6. P. Peeraerts: Nova haŭto por la aŭto-ĉefo, Monato, numero 2002-11, p.14a
7. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
8. Werner SCHAD: SerpentojMonato
9. Mu Binghua: Arbarego por pakumi ĉemizojn, Monato, numero 2001-09, p. 10a

[^Revo] [pak.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.21 2012/01/25 08:10:11 ]