tradukoj:
be ca cs de en es fr hu nl pl pt ru sv
*plen/a
*plena
- 1.
-
Enhavanta la tutan enhaveblan kvanton:
glaso plena je vino
[1];
plenblovi ion;
da puntoj, rubandoj, tuloj, atlasoj plene estis en la
ŝrankojB;
ni fariĝos plena de ebrieco kaj malĝojoZ;
(figure)
koro tro plena, buŝo parolas
[2].
Rim.:
La radiko plen estas ofte uzata kiel prefikso kun la
signifo, ke la montrata entenantaĵo estas konsiderata kiel
mezurunuo:
plenbuŝoZ,
plenmano da ioZ;
li prenu plenmanon el la farunoZ;
plenkulero;
plenbrako;
plengorĝo, plenbuŝo da lakto;
24 horoj faras unu plentagonZ.
- 2.
-
Kompleta; al kiu mankas nenia necesa parto aŭ eco:
la pli juna filino ... estis la plena
portreto de sia patro
[3];
plena vortaro;
lumo leviĝanta, kiu ĉiam pli lumas ĝis
plena tagiĝoZ;
malvera pesilo estas abomenaĵo por Dio, sed plena pezo
plaĉas al liZ;
plena mallumeco, malriĉecoZ;
perfekta, en la plena senco de l' vorto;
plenkuiri viandonZ;
plenaĝa;
plenkreska knabinoZ;
mastreco en tuta plenecoZ.
- 3.
-
Enhavanta grandan kvanton:
la haveno estas plena de ŝipoj;
teksto plena de eraroj;
(figure)
kapo plena je ideoj, projektoj;
(figure)
inter plene da kadavrojZ
sata,
saturita,
sufiĉa.
- 4.
- [4]
(p.p. angulo)
Situanta ekster du egalaj lateroj, do ampleksanta la tutan
ebenon;
kies mezuro egalas al 360˚.
pleno
- 1.
-
La tuta, kompleta enhavo de io:
mi ne povas postuli de unu eldonaĵo, ke ĝi prezentu la
plenon de la vivo
[5];
antaŭ ducent-tricent jaroj oni flate nomis la popolon
fonto de potenco, la demagogoj modestmiene petis ĝin
delegi al ili peceton el la pleno de siaj rajtoj
[6].
- 2.
-
Speciale, kunsido aŭ alia aranĝo kiun partoprenas ĉiuj anoj
de organizaĵo aŭ ties supera instanco:
specialaj raportoj de la Komisiono informas la
Plenon pri ĝia agado
[7].
plenigi
(tr)
Fari ion plena:
- 1.
-
plenigi sakon je sablo;
plenigi trezorejonZ;
nubo plenigis la kortonZ;
provi plenigi la barelon de la Danaidinoj (vane
klopodi,
kvazaŭ iu, kiu provas plenigi senfundan barelon);
viaj grenejoj pleniĝosZ;
mi pleniĝis de mirego
saturi,
trasorbigi,
penetri.
spiri.
- 2.
-
plenigi kontingenton;
plenigi malplenon, breĉon;
(figure)
plenigi mankon
manko,
neniigi.
- 3.
-
plenigi sian domon per rabaĵoZ;
la hospitaloj superpleniĝas je malsanuloj.
*plenumi
(tr)
- 1.
-
Plene efektivigi, kion oni devas:
multe komencite, malmulte plenumite
[8];
plenumi sian taskon, oficon;
plenumi ordonon, promeson, komision, devon,
ŝuldonZ;
plenumi (obei, observi) leĝonZ,
instruon, konsilon;
plenumi la peton, la dezironZ,
ian bezonon, la mendon de iuZ;
tio perfekte plenumas ĉiujn miajn revojnB,
tiujn postulojn;
lingvo plenumas sian difinon nur tiam, se tiuj uzas ĝin
severe
egaleZ;
dum la milito esp., malgraŭ tre malfavoraj
kondiĉoj, plenumis
sian grandegan destinon rilate la homaron.
- 2.
-
Fari:
mi volonte plenumis lian deziron
[9];
plenumi laboron, batalon, rolon, kantonZ,
dancon;
sekretario plenumas la korespondadonZ;
la plenumado de plej diversaj gestojZ.
plenumiĝi
(ntr)
-
Realiĝi konforme al plano, intenco, antaŭdiro:
tio okazas, por ke plenumiĝu la vorto skribita en ilia
leĝo
[10].
malplena
-
Enhavanta nenion:
malplena kesto, ĉambro, stomako, monujo;
ŝi neniam foriras kun malplenaj manoj;
malplenigi sian sakonZ;
malplenkapuloZ;
vi timas la malplenon, kiu ĉirkaŭprenos vin,
kiam la karaj
rememoraĵoj estingiĝosB.
malplenumi
(tr)
-
Ne fari tion, kion oni devus:
malplenumi sian promeson, devon;
Miajn decidojn ili malplenumos kaj Miajn ordonojn ili ne
observos
[11].
antaŭplenumi
(tr)
-
Plenumi ies deziron, antaŭ ol ĝi estas esprimita.
plenplena
-
Tro plenigita, ŝtopita:
li ... eliris ... portante paperan
sakon, kiu aspektis plenplena
[12].
tradukoj
anglaj
~a 4.:
perigon, full;
~a:
full;
~igi:
fill;
~umi:
accomplish, fulfil;
mal~a:
empty;
~~a:
crammed, full.
belorusaj
~a:
поўны;
~igi:
напоўніць, запоўніць;
~umi:
выконваць, выканаць, зьдзяйсьняць, зьдзейсьніць;
mal~a:
пусты;
mal~umi:
ня
выканаць.
~aĝa:
паўналетні, дарослы, сталы.
ĉeĥaj
~a 4.:
plný;
~a:
plný.
francaj
~a 2.:
complet, entier;
~a 4.:
plein, total;
~a:
plein;
~igi:
emplir, remplir;
~umi:
accomplir, effectuer;
~umiĝi:
advenir, s'accomplir;
mal~a:
vide;
mal~umi:
omettre (une chose à faire), négliger (une chose à faire);
antaŭ~umi:
devancer;
~~a:
bondé, plein comme un œuf.
germanaj
~a 4.:
Voll-(winkel), voll;
~a:
voll;
~igi:
füllen;
~umi:
erfüllen;
mal~a:
leer;
mal~umi:
nicht erfüllen.
~aĝa:
volljährig.
hispanaj
~a 1.:
lleno;
~a 2.:
completo, entero;
~a 3.:
lleno;
~a 4.:
lleno, perigonal;
~igi:
llenar;
~umi:
cumplir;
~umiĝi:
cumplirse;
mal~a:
vacío;
mal~umi:
incumplir;
~~a:
atestado, atiborrado.
hungaraj
~a 1.:
teli;
~a 2.:
teljes, egész;
~a 3.:
tele;
~a 4.:
teljes (szög);
~igi:
tölt, megtölt, feltölt, kitölt, telít, telerak;
~umi:
teljesít, megcsinál, végrehajt;
~umiĝi:
teljesül, megvalósul;
mal~a:
üres;
mal~umi:
nem teljesít;
antaŭ~umi:
előre teljesít.
~blovi:
felfúj;
~buŝo:
teli száj;
~mano da:
maroknyi;
~brako:
ölnyi;
multe komencite, malmulte ~umite:
sokat akar a szarka, de nem bírja a
farka.
katalunaj
~a 1.:
ple;
~a 2.:
complet, enter;
~a 4.:
ple (angle);
~igi:
emplenar, omplir;
~umi:
complir, dur a terme;
~umiĝi:
complir-se, dur-se a terme;
mal~a:
buit;
mal~umi:
incomplir.
nederlandaj
~a 1.:
vol;
~a 2.:
volledig;
~a 3.:
vol;
~igi:
vullen;
~umi:
vervullen;
mal~a:
leeg.
polaj
~a 4.:
pełny.
portugalaj
~a:
pleno, cheio, completo, total, cabal, inteiro.
rusaj
~a 4.:
полный;
~a:
полный;
~o 1.:
полнота;
~o 2.:
пленум;
~igi:
наполнить, пополнить, заполнить;
~umi:
выполнить, исполнить, выполнять, исполнять;
~umiĝi:
исполниться, выполниться;
mal~a:
пустой;
mal~umi:
не
выполнить;
antaŭ~umi:
предупредить (желание).
~aĝa:
взрослый, совершеннолетний.
svedaj
~a 1.:
full;
~a 2.:
fullständig;
~a 3.:
full;
~igi:
fylla;
mal~a:
tom.
fontoj
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 322.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta3.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 114.
Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana5.
Alen Kris: Redakcie, La Ondo de Esperanto, 2002:16.
Alen Kris: Redakcie, La Ondo de Esperanto, 2004:27.
Statuto de la Akademio de Esperanto, Art. 17a: Komisionoj8.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta9.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 4210.
La Nova Testamento, S. Johano 15:2511.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 89:3112.
Claude Piron: Gerda malaperis, ĉapitro 15a
[^Revo]
[plen.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.30 2011/12/21 12:10:16 ]