tradukoj: be de en es fr hu nl pt ru

*pel/i [1]

*peli

(tr)
1.
Irigi rapide antaŭen, eksciti al rapida kurado aŭ simple al foriro: peli brutojn sur herbejonB; peli bovojn plue; li pelis min eksteren; kvin el vi pelos centonZ; peli siajn piedojnZ (kiel eble plej rapide forkuri); la stratoj bolis per vivo kaj peladoZ (sinpelado); kiu tro pelas, nur malakcelas [2]; sin peliZ (vole rapidi); lacepeli, konsumpeli ĉevalon; (figure) la sorto pelis min en fremdlandonZ; (figure) ne la espero de ia komerca akiro pelis min al via bordoZ; la fluo pelas la boaton al la teroZ; (figure) malvarma pluvo pelata (forblovata) de la ventego; (figure) pelos ilin brueto de falanta folioZ; (figure) ŝi volis iri, kien ŝia kaprico ŝin pelosZ; (figure) peli tagojn sen afero de mateno al vespero [3]; (figure) li faras sian taskon iele trapeleZ (kiel li estas pelata, sen propra volo, blinde, hazarde. trafe). SIN:puŝi 1
2.
Kuri por atingi, persekuti: kaj vi kuros, kiam neniu pelos vin; plej juna katido musojn jam pelas [4]; la sorto pelas (turmentas) lin krueleZ; pli efike ol bato pelas malsato [5]; mortepeli cervon.
3.
Alvenigi iun al iu stato aŭ ago; instigi: la pastroj pelas tiun amason de altranguloj, kien ili volas kaj kiam ili volasB; volupto ŝin pelis al la krimoZ; peli iun en malesperon; enpeli iun en teruron per bruadoZ.. SIN:puŝi 2.
4.
Intensigi ian senton ĝis ia punkto: peli ĝis ekstremo la malamonZ; peladi la singardemon tro malproksimenZ.

pelilo

KOMP Programo, peranta inter la operaciumo aŭ ĉefprogramo kaj disponaĵo (ekzemple klavaro); i.a. ĝi traktas la interrompojn de la disponaĵo, envicigas la mendojn, tradukas la ordonojn en komandojn de la disponaĵo.

pelisto

Ĉashelpanto, kiu pelas bestojn al la kaptantoj: La arbaro de Hvidding enhavis pli ol tricent pelistojn, ĉar ili venis de Viskum kaj Fussingø kun ĉiuj siaj ĉashundoj [6].

ĉirkaŭpeli

(tr)
Peli ĉiuflanken: kiam venis la dek-kvara nokto, kaj ni estis ĉirkaŭpelataj en la Adria maro, la maristoj eksentis ĉirkaŭ noktomezo, ke ili alproksimiĝas al ia lando [7]; (figure) ni jam ne estu infanoj, onde ĵetataj kaj ĉirkaŭpelataj de ĉiu vento de doktrino [8].

dispeli

(tr)
Disigi pelante: dispeli la muŝojn; kantu por dispeli mian ĉagrenonB; kiel dispeliĝas fumo, tiel Vi ilin dispelu [9].

elpeli

(tr)
Elirigi pelante: estis tia vetero, ke oni eĉ hundon ne elpelusZ; elpeli iun el la mondo de la vivuloj [10]; la elpelitoj (ekzilitoj); (figure) Malsaĝeco forte sidas en la koro de knabo; Sed vergo punanta ĝin elpelas el ĝi [11].

elpelisto

Gardisto de drinkejo aŭ amuzejo, kiu okaze de bezono elpelas malbonkondutajn klientojn: [li] la karieron komencis kiel elpelisto en mondfamaj amuzejoj [12].

forpeli

(tr)
Forigi pelante; igi malaperi: forpeli la muŝojn; forpelu blasfemulonZ; la suno forpelas la ombrojn; prunto amikon forpelas [13]; la faktoj forpelis la belan iluzion.

iele-trapele

Malfacile, pene, malglate, ne bonorde: vivi iele-trapele [14]; ĉio okazis kaj plue okazadas iele-trapele, hazarde kaj senplane, laŭ momentaj emoj kaj kapricoj [15].

repeli

Peli malantaŭen, retroirigi, malakcepti: ili estis el ... nedetruebla plasta materialo kiu repelas preskaŭ ĉiun alian substancon [16].

tradukoj

anglaj

~i: drive, propel; ~ilo : (device) driver.

belorusaj

~i: гнаць; ~ilo : драйвэр; dis~i: разагнаць; el~i: выгнаць; for~i: прагнаць.

francaj

~i: chasser (devant soi), pousser (faire aller devant soi); ~ilo : driver, pilote (de périphérique); ~isto : rabatteur; ĉirkaŭ~i: ballotter, pousser, secouer; dis~i: disperser, dissiper; el~i: chasser (hors d'un endroit); el~isto: videur; for~i: chasser (au loin), effaroucher; iele-tra~e: à la va-comme-je-te-pousse, tant bien que mal; re~i: repousser.

germanaj

~i: treiben, antreiben; ~ilo : Treiberprogramm, Treiber; dis~i: auseinander treiben, auseinander jagen; el~i: vertreiben, verjagen, hinausjagen, ausstoßen; for~i: vertreiben, wegjagen, wegscheuchen.

hispanaj

~i: impeler, empujar, perseguir, instigar.

hungaraj

~i 1.: terel, hajt; ~i 2.: kerget, hajszol; ~i 3.: hajt, hajszol; ~i 4.: hajt; ~ilo: meghajtóprogram, driver; dis~i: szétkerget, szétűz, széthajt; el~i: kiterel, kiűz, kihajt, kikerget; for~i: elűz, elhajt, elkerget. ~i siajn piedojn: szedi a lábát; pli efike ol bato ~as malsato: nagy úr az éhség.

nederlandaj

~i: drijven, voortdrijven, opjagen; ~ilo : stuurprogramma; ĉirkaŭ~i: verdrijven; dis~i: verdrijven; el~i: verbannen, naar buiten jagen; el~isto: uitsmijter, buitenwipper; for~i: wegjagen.

portugalaj

~i: impelir; ~ilo : driver.

rusaj

~i: гнать; ~ilo : драйвер; dis~i: разогнать; el~i: выгнать, изгнать; for~i: прогнать.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
5. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
6. S. S. Blicher, trad. H. J. Bulthuis: Taglibro de Vilaĝ-pedelo, 1922
7. La Nova Testamento, La agoj 27:27
8. La Nova Testamento, Al la Efesanoj 4:14
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 68:3
10. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 22:15
12. V. Rybakov, trad. J. Finkel: Gravitavio „Carido“, 5, Simbirsko, 2
13. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
14. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
15. G. Neves: Paroli kaj paroligi, Ideoj por la gepatroj de denaskuloj, 1995
16. J. Francis: Misio sen Alveno, tk-stafeto, 1982

[^Revo] [pel.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.23 2010/08/04 16:30:28 ]