tradukoj: cs de en es fr hu la nl pl pt ru tp

*ord/o

*ordo

A.
Regula aranĝo de aferoj, laŭ kiu ili taŭge kaj oportune rilatas inter si:
1.
En spaco: la paperoj, libroj estas en ordo; marŝi sen ordo; batalordo.
2.
En tempo: alfabeta, kronologia ordo; observi la ordon de sinsekvo.
3.
En spirito: meti ordon en siaj ideoj; la stilo estas nur la ordo kaj la movado, kiun oni metas en la pensoj; havi konsciencon en ordo.
4.
En socia vivo: ordo bezonas ordononZ (neniu ordo sen estro); sen ordo en afero ne ekzistas prospero [1]; tio ne estas laŭ la natura ordo; la publika, tradicia ordo estis konfuzita; meti ordon en la financoj.
5.
MAT[2]=ordo-rilato
Rim.: Ĉi-sence troveblas „ordigo“ en [3].
6.
MAT Rango de matematika objekto, rilate nefake difinitan hierarĥion aŭ ĝia pozicio en tia klasifiko.
a)
[4] (de derivaĵo): la dua derivaĵo de funkcio estas derivaĵo de ordo 2; duaorda diferenciala ekvacio.
b)
(de elemento a en grupo) Tia plej malgranda nenula pozitiva entjero n, ke an egalas al la unuo.
c)
[5] (de finia grupo) Nombro de ĝiaj elementoj: la ordo 6.b de elemento en grupo dividas la ordon de la grupo.
d)
(de polinoma radiko) =obleco.
e)
[6] (de infinitezimo) VD:ĉefinfinitezimo.
f)
(de grafeo) Nombro de ĝiaj verticoj.
B.
Ĉiu el la ĉefaj grupoj, kiujn enhavas klasifiko:
7.
BOTZOO Ŝtupo en la botanika kaj zoologia klasifikoj (ordo).
Rim.: La ordonomoj de la zoologia klasifiko estas plej ofte formitaj per tipa kvalito kaj la sufikso -ul: parhufuloj, skvamuloj; aŭ per tipa genro kaj la elemento -formaj: paseroformaj, strigoformaj. La internacia nomado tendencas al la dua formo. Pli esperanteca nomado, proponita ankaŭ de NBN estus per tipa genro kaj -ord: paserordo, paserordano. TUT:klasoPRT:familio
8.
ARKI la kvin arkitekturaj ordoj.

orda

1.
(io) Aranĝita laŭ taŭga ordo: orda ĉambro, tirkesto; orde (regule) elektitaj delegitojZ.
2.
(iu)=Ordema bonordaj virinoj ... sidas hejme [7].
3.
MATVD:orda aro.

ordema

Kutimanta aranĝi aferojn laŭ ordo: li estas ordema ĝis pedanteco.

ordi

1.
(tr)
=ordigi tie la ideoj kun siaj signoj estis orditaj laŭ specoj [8]; la flamo flagradis en la aerblovo, neniu ordis la longan ruĝan meĉbrulaĵon [9].
2.
(ntr)
Esti en bona ordo: Do ĉio ordas bone kaj kongrue: Nenio nova, krom malnova sperto [10]; „Hm ... trankvilon“, pensis la profesoro ... „Ĉio ordas“ sin persvadis Kuzmin sentante, ke ĉio malordas, kaj precipe pro tiu birdo [11].
3.
(tr)
MAT Difini ordo-rilaton sur aro: ordita (t.e. ordohava) vektora spaco.
Rim.: Oni ne konfuzu ĉi tiun sencon kun ordigi1.a: oni povas ordigi nur orditajn (t.e. ordohavajn, posedantajn ordo-rilaton) strukturojn. Cetere, „difini ordon“ kaj „ordohava“ estas pli klaraj kaj preferindaj esprimmanieroj. [Sergio Pokrovskij]

ordigi

(tr)
Aranĝi laŭ ordo: kiu rompis la glason, ordigu la kason [12]; Feniĉka ordigis ankaŭ siajn harojn kaj surmetis novan tukon [13]; rapide li ordigis siajn pantoflojn, ĉar tio estis ŝuoj, kiujn li estis tretplatiginta [14]; leviĝu, kaj ordigu vian liton [15]; ni devos interrompi la eldonadon ĝis ni tute ordigos la aferonZ; kaj Josuo ... ordigis la popolon, kaj ekiris li kaj la plejaĝuloj de Izrael antaŭ la popolo [16].
a)
KOMP Aranĝi datumstrukturon laŭ ordo difinita super ties anoj: alfabete ordigi nomojn en listo; ordigi liston laŭ la aĝo de la listanoj; kunfandi ordigitajn listojn.

en ordo!

(frazaĵo)
Konsentite, tio bonas, taŭgas, ĝustas.

kunordigi

1.
Aranĝi laŭ difinitaj rilatoj diversajn partojn por formi harmonian tuton: kunordigi la partojn de sistemo.
2.
GRA Kunordigi du samfunkciajn propoziciojn (ambaŭ ĉefajn aŭ ambaŭ same dependajn) por ilin ligi aŭ kontrastigi: la konjunkcioj kaj, sed, nek servas por kunordigi la propoziciojn.

kunordigilo

GRA Kunordiga konjunkcio.

malordo

Manko de ordo: jen la ĉi tiea poŝtestro absolute nenion faras; ĉiuj aferoj estas en granda malordo [17].

malordaĵo

Io kontraŭa al la ordo. ANT:ĥaoso

malordigi

(tr)
Konfuzi, detrui la bonan aranĝon de aferoj: mi ĵus balais kaj metis ĉion en ĝustan lokon, kaj vi ĉion malordigas [18].

reordigi

(tr)
Aranĝi denove laŭ antaŭa ordo: la diplomatoj penas reordigi la rilatojn inter la popolojZ; la virineto de maro ... reordigis liajn malsekajn harojn [19].

senordo

=malordo se li diras, ke tie estas senordo, do tie efektive estas senordo [20]!

subordigi

1.
Igi iun aŭ ion sub ies aŭtoritato: la tribunaloj estas subordigitaj unuj al aliaj; tiu aŭtoritato, suverena aŭ subordigita.
2.
GRA Kunigi du propoziciojn, kies unu dependas de alia: la konjunkcioj ke, kiam, se kaj ceteraj servas por subordigi la propoziciojn.

subordigilo

GRA
Subordiga konjunkcio: ĉar estas jen kunordigilo, jen subordigilo; kelkaj prepozicioj, kiel dum, ĝis, estas ankaŭ subordigiloj.

bona ordo

MAT
Tia ordo-rilato, ke laŭ ĝi ĉiu subaro akceptas minimumon: laŭ aksiomo fare de Zermelo por ĉiu aro eblas trovi bonan ordon. VD:bonorda.

bonorda

1.
Deca, konvena, bone aranĝita, bonmora: sur la planko la floroj dancis tre ĉarme unuj kun la aliaj, formis bonordajn ĉenojn kaj tenis sin reciproke je la longaj verdaj folioj [21]; la tulipoj kaj fajrolilioj estas matronoj, kiuj observas, ke oni bele dancu kaj ke oni kondutu bonorde [22]; mia sola plezuro estas post la tagmanĝo kuŝi pura kaj bonorda sur la kornico kaj prudente babili kun la kamaradoj [23]; mi nun bonorde aerumos vian kranion tiel, ke ... vi ĉion vidos antaŭ vi kiel vivantan [24]; virino bonorda estas muta kaj surda [25]; se vi forigos viajn abomenindaĵojn de antaŭ Mia vizaĝo, kaj ne plu vagados, kaj se vi en vero, bonordo, kaj pieco ĵuros: „Kiel la Eternulo vivas“, tiam ankaŭ la popoloj benos sin per Li [26].
2.
MAT[27] (p.p. orda aro) Tia, ke ĝia ordo estas bona ordo: oni ankoraŭ ne sukcesis trovi ordon, kiu igas la aron de reeloj bonorda; grava eco de la aro de naturaj entjeroj estas ĝia bonordeco.

tagordo

1.
Listo de la demandoj pritraktotaj en iu kunveno; programo: meti (enskribi) ion en la tagordon; super la okazintaj faktoj ni povus silente transiri al la tagordoZ (forpuŝi proponon por reveni al la anoncita tagordo); ĉar la kunveno deflankiĝis de la tagordo, mi fermas ĝin [28]!
2.
Instrukcioj por la hodiaŭa tago sciigataj al soldatoj.

tradukoj

anglaj

~o 5.: order relation; ~o a: order; ~o b: order; ~o c: order; ~o e: order; ~o f: order; ~o: order; ~a 1.: orderly, organized, systematic; ~ema: orderly, methodical, neat, tidy; ~igi a: to sort; kun~igi: coordinate; mal~o: confusion, disorder, mess; mal~igi: disarrange, throw into disorder, upset; sub~igi: subordinate; bona ~o: well-ordering; bon~a 2.: well-ordered; tag~o: agenda, order of the day.

ĉeĥaj

~o: pořádek.

francaj

~o 5.: relation d'ordre; ~o a: ordre; ~o b: ordre; ~o c: ordre; ~o e: ordre; ~o f: ordre; ~o A: ordre; ~o B: ordre; ~igi: ordonner, classer, ranger; en ~o!: d'accord!, OK!; kun~igi: coordonner; kun~igilo: conjonction de coordination; mal~o: désordre; mal~igi: déranger, désorganiser; re~igi: réordonner; sen~o: désordre; sub~igi: subordonner; sub~igilo: conjonction de subordination; bona ~o: bon ordre; bon~a 1.: convenable, rangé, sage, comme il faut; bon~a 2.: bien ordonné; tag~o: ordre du jour.

germanaj

~o 1.: Ordnung, Anordnung; ~o 2.: zeitliche Ordnung, Reihenfolge; ~o 3.: Ordnung, Sinn; ~o 4.: Ordnung, Organisation; ~o 5.: Ordnungsrelation; ~o a: (Ableitungs-)ordnung; ~o b: Ordnung; ~o c: Ordnung; ~o e: Ordnung; ~o f: Ordnung; ~o 7.: Ordnung; ~a 1.: ordentlich; ~ema: ordentlich, ordnungsliebend; ~igi: ordnen, anordnen; en ~o!: in Ordnung!, einverstanden!, OK!, okay!; mal~o: Unordnung; re~igi: neuordnen; sen~o: Unordnung; sub~igi 1.: unterordnen; bona ~o: Wohlordnung; bon~a 2.: wohlgeordnet; tag~o 1.: Tagesordnung; tag~o: Tagesbefehl.

hispanaj

~o A: orden; ~o: orden; ~igi: ordenar; kun~igi: coordinar; kun~igilo: conjunción coordinativa; re~igi: reordenar; sub~igi 2.: subordinar; sub~igilo: subjunción, conjunción subordinante; tag~o 1.: orden del día.

hungaraj

~o 5.: rendezés; ~o a: rend; ~o b: rend; ~o c: rend; ~o e: rend; ~o f: csúcsszám; ~o A: rend; ~o 7.: rend (biológiai osztályozásban); ~o: rend; ~a 1.: rendes; ~a 2.: rendszerető; ~a: rendezett; ~ema: rendszerető; ~igi: rendez, elrendez, rendbe tesz; en ~o!: rendben!, oké!; kun~igi: koordinál, összerendez, összehangol; kun~igilo: mellérendelő kötőszó; mal~o: rendetlenség; mal~aĵo: rendetlen dolog, rendezetlen dolog; mal~igi: összekuszál, felforgat; re~igi: újrarendez, visszarendez; sen~o: rendetlenség; sub~igi: alárendel; sub~igilo: alárendelő kötőszó; bona ~o: jólrendezés; bon~a 1.: rendezett, rendes; bon~a 2.: jólrendezett; tag~o 1.: napirend; tag~o: napiparancs.

latina/sciencaj

~o 7.: ordo.

nederlandaj

~o: orde; ~a: ordelijk; ~ema: ordelievend; ~igi: ordenen; kun~igi 1.: bijeenschikken; kun~igilo: nevenschikkende zin; mal~o: wanorde; re~igi: herschikken; sen~o: wanorde; sub~igi: ondergeschikt maken; sub~igilo: ondergeschikte zin; bon~a 1.: in goede orde; tag~o 1.: agenda; tag~o: dagorder.

polaj

~o 1.: ład, porządek; ~o 2.: ład, porządek; ~o 3.: ład, porządek; ~o 4.: ład, porządek; ~o 5.: relacja porządkowa, relacja porządku, porządek; ~o a: rząd (pochodnej, równania różniczkowego); ~o b: rząd (elementu grupy); ~o c: rząd (grupy); ~o e: rząd (nieskończenie małej); ~o f: rząd (grafu); ~o 7.: rząd; ~o B: porządek; ~a 1.: poukładany, uporządkowany; ~a 2.: poukładany, porządny; ~a 3.: uporządkowany; ~ema: poukładany, porządny; ~i 1.: układać, porządkować, sprzątać; ~i 2.: być poukładanym, być uporządkowanym, być posprzątanym, być w porządku; ~igi a: sortować, uporządkować; ~igi: układać, porządkować, sprzątać; en ~o!: w porządku!, dobra!, OK!, zgoda!; kun~igi 1.: koordynować; mal~o: nieład, nieporządek, bałagan, burdel (pot.); mal~aĵo: nieład, nieporządek, bałagan, chaos; mal~igi: bałaganić, mieszać, dezorganizować, wprowadzać nieład, wprowadzać bałagan, wprowadzać zamieszanie, wprowadzać chaos; sen~o: nieład, nieporządek, bałagan, chaos, burdel (pot.); sub~igi 1.: podporządkowywać (kogoś/coś komuś/czemuś); bona ~o: dobry porządek; bon~a 1.: porządny; bon~a 2.: (zbiór) dobrze uporządkowany; tag~o 1.: porządek dnia, rozkład dnia, dzienny rozkład zajęć, agenda; tag~o 2.: porządek dnia, rozkład dnia.

portugalaj

~o: ordem; ~a 1.: ordenado, organizado; ~ema: organizado; ~igi: ordenar; en ~o!: tudo bem!, o.k.; kun~igi: coordenar; kun~igilo: conjunção coordenada; mal~o: desordem; re~igi: reordenar; sen~o: desordem; sub~igi: subordinar; sub~igilo: conjunção subordinada.

rusaj

~o 5.: отношение порядка; ~o a: порядок; ~o b: порядок; ~o c: порядок; ~o e: порядок; ~o f: порядок; ~o A: порядок; ~o 7.: отряд (в систематике животных), порядок (в систематике растений и бактерий); ~o 8.: ордер (в архитектуре); ~ema: аккуратный, склонный к порядку; ~i 2.: быть в порядке; ~i 3.: упорядочить, определить порядок; ~igi a: сортировать, упорядочить; ~igi: упорядочить, привести в порядок; en ~o!: всё в порядке!, ладно!, хорошо!; kun~igi 1.: согласовать, координировать; kun~igi 2.: сочинять (синтаксически); kun~igilo: сочинительный союз; mal~o: беспорядок; mal~aĵo: беспорядок, хаос; mal~igi: привести в беспорядок, дезорганизовать; re~igi: переупорядочить, привести в порядок, восстановить порядок; sen~o: беспорядок; sub~igi: подчинять; sub~igilo: подчинительный союз; bona ~o: полный порядок; bon~a 1.: благополучный, находящийся в полном порядке; bon~a 2.: вполне упорядоченное (множество); tag~o 1.: повестка дня; tag~o 2.: распорядок дня.

tokiponaj

en ~o!: pona.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
2. La Nova Plena Ilustrita Vortaro
3. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj
4. Plena Ilustrita Vortaro
5. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §309
6. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 18
7. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
8. L. Einstein: Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 6, artikoloj pri esperanto, al la historio de la provoj de lingvoj tutmondaj de Leibnitz ĝis la nuna tempo
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lasta perlo
10. Nick Nicholas: Balado jarresuma, Najlonkorda liro
11. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap.18a
12. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
13. I. Turgenjev, tr. Kabe: Patroj kaj filoj, Inko Tyreso 2001. ― Ĉap. 8a.
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtisto de porkoj
15. La Nova Testamento, La agoj 9:34
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Josuo 8:10
17. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 4a, sceno 6a
18. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, tri oraj haroj de la diablo
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, la virineto de maro
20. V. Varankin: Metropoliteno
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, floroj de la malgranda Ida
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, floroj de la malgranda Ida
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, fluganta kofro
24. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, malnova strata lanterno
25. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 4:1
27. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §52
28. V. Varankin: Metropoliteno

administraj notoj

pri ~o 6.:
            Mi ne trovis apogon por "~o de radiko", "~o de elemento en
            grupo",
            "~o de grafeo" sed MatVort konas: ~o de kurbo/surfaco, ~o de
            cifero
            (en pozicia frakcio), ~o de subdeterminanto, ~o de kontakto.
            [MB]
          
pri ~o 6.:
            Laŭ mi, ĉi tiu senco ne apartenas al la
            ĉefa subdrv, sed
            pli proksimas al la klasifika subdrv (aŭ estas tute
            aparta).
            [Sergio]
          
pri ~i 3.:
          Cxi tiu matematika senco bedauxrinde ne koheras kun la uzo
          en aliaj partoj de REVO. Mi uzis nur "orda", do nek "ordita"
          nek "ordohava".
          [MB]
        
pri bona ~o:
        Mi ne trovis auxtoritatan fonton, sed la formo bon~a nerekte
        pravigas cxi tiun terminon. [MB]
      

[^Revo] [ord.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.56 2010/01/15 17:30:27 ]