tradukoj: be br ca cs de en es fr hu nl pt ru

*perd/i

*perdiTEZ

(tr)
Nevole seniĝi je posedaĵo:
1.
Ĉesi posedi, ne plu havi: mi volis ŝlosi la pordon, sed mi perdis la ŝlosilon [1]; dum la malsano, li perdis ses kilogramojn de sia pezo; perdi la voĉon, la spiron, la apetiton, la dorman ripozonZ, la vivon, la paciencon, sian feliĉonZ, gajecon, influon, fortonZ, kuraĝonZ, konscionZ; perdi la favoron de iuB, la konfidon de iu; perdi la konfidon al iuZ; tie la bordoj de la rivero perdas sian ridantan mienonZ; tiu argumento perdis nun sian valoron; la lingvo de tiu tempo perdis absolute nenion el sia valoroZ; la entrepreno perdas ĉian sencon kaj celonZ.
2.
Ne gajni ion, kion oni povus ekposedi: vi ne multon perdos per via foresto; perdi la batalon (esti venkita); perdi la ludon.
3.TEZ
Vane uzi: perdi la tempon kantante; vane vi perdis viajn vortojnZ. VD:malŝpari
4.
Ne plu vidi ion aŭ iun malaperantan; ne povi plu retrovi: perdi en la premado sian akompananton; perdi iun el la okulojZ, el la vido; sidi en angulo perdita en ombro; perdi la vojon.
5.TEZ
(uzata nur en pasivo) Ruinigi, malsukcesigi, neniigi: ni estas perditaj (tuj pereontaj) senreveneZ; ĉio estas perditaZ; bono farita ne estos perditaZ; vi estas perditajB (venkitaj). VD:konsumiĝi, malaperi, perei 2

perdiĝi

(ntr)
Malaperi, tiel ke oni ne retrovas ĝin: perdiĝas per pruntedono amiko kaj mono [2]; mia letero perdiĝis; lia voĉo perdiĝis (ne estis aŭdata, rimarkata) en la bruegoZ; elserĉi perdiĝintan ŝafonZ; ili unuope aŭ duope forlasas la universitatan korton kaj perdiĝas en la popolaj amasojZ; li perdiĝas (perdas la vojon, forgesas la celon) en malgravaj flankaj aferoj; ekzistas estonteco kaj via espero ne perdiĝosZ; multaj semoj perdiĝasZ (vane neniiĝas).

disperdi

(tr)
Poiome perdi aĵojn: tie li disperdis sian havon per diboĉa vivado [3].

forperdiĝi

(ntr)
Malproksimiĝi, elgliti kaj malaperi: diru, pro Dio, kien vi forperdiĝis! [4]; niaj kunvenoj forperdiĝas en la amaso da aliaj kunvenoj.

tradukoj

anglaj

~i: lose.

belorusaj

~i: губляць, згубіць, страціць.

bretonaj

~i: koll; ~iĝi: bezañ kollet, en em goll; dis~i: foetañ, foranañ; for~iĝi: steuziañ (kuit).

ĉeĥaj

~i: ztratit.

francaj

~i: perdre; ~iĝi: se perdre; dis~i: dissiper; for~iĝi: disparaître, s'évanouir, se noyer, se perdre, se volatiliser, s'évaporer. kien vi for~iĝis: où étiez-vous passé.

germanaj

~i: verlieren.

hispanaj

~i: perder.

hungaraj

~i 1.: elveszt, elveszít; ~i 2.: veszít, veszt, elveszt; ~i 3.: veszteget; ~i 4.: elveszít, elveszt; ~i 5.: elvész. ~i la tempon: vesztegeti az időt; ~i iun el la okuloj: szem elől veszít; bono farita ne estos ~ita: jótett helyébe jót várj.

katalunaj

~i: perdre; ~iĝi: perdre's; dis~i: dissipar, balafiar; for~iĝi: desaparèixer, esvanir-se.

nederlandaj

~i: verliezen; ~iĝi: verloren gaan; dis~i: verbrassen; for~iĝi: verdwijnen.

portugalaj

~i: perder.

rusaj

~i: терять, потерять, утратить; ~iĝi: теряться, потеряться; dis~i: растерять; for~iĝi: потеряться, затеряться.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 34.
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. La Nova Testamento, S. Luko 15:13
4. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 1a, sceno 5a

[^Revo] [perd.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.22 2012/01/01 13:10:11 ]