tradukoj: be bg de en es fr hu it nl ru

*sen

I.

*sen

Prep. esprimanta iel nenormalan, neatenditan foreston, aŭ iom esceptan, penigan mankon:
1.
De objekto aŭ persono: li donis al mi teon kun sukero sed sen kremoZ; oni povas uzi akuzativon sen prep.Z; vi tute ne estas ĝentila, diris la feino sen koleroZ; la generalo venis sen adjutantoB; sen gutoj malgrandaj maro ne ekzistus [1]; esti sen pano, mono, armiloj.
2.
De stato aŭ ago: ne venas honoro sen laboro [2]; tiuj fortoj devis resti por ŝi sen uzoZ; sen bezono tro multe serĉadi en la vortaroZ; li tion ne povas sen elmeti sin al ia danĝeroZ; la suno neniam leviĝas sen rigardi batalojnZ; li restis du tagojn sen manĝi; i nenion volis decidi sen demandi min; vi ne permesas vin ofendi sen postuli kontentigonB; via patro neniam povis ekrigardi vin sen tio, ke li batus sin en la brustonZ.
Rim.: Kvankam la uzado de sen antaŭ infinitivo estas neofta, ĝi estas tute korekta, ĉar logika kaj utila. La kutima dirmaniero ne ...-ante ne estas ĝuste samsenca, ĉar ĝi ne esprimas la neatenditecon aŭ la esceptecon de la foresto. Ekz.: ne parolante (ĉar mia temo ne estas) pri la versarto, mi do ne analizos la ritmon; sen paroli (eĉ se oni ne volas paroli) pri la versarto, la tie esprimita ideo estas admirinda.
II.
Vortero kun sama signifo: seneco, manko, malabundeco, senhaveco.

senigi

Fari, ke iu aŭ io iĝu sen io, malhavu ion: li estis senigita de sia mono; arboj senigitaj je folioj de la vento; senigi iun je la vivo.

seniĝi

Liberigi sin de io; forigi ion, tiel ke ĝi manku al ni: ŝi seniĝis je siaj vestoj; por aŭskulti nin, li seniĝis je sia kolero.
III.

sen-

Prefikso uzata:
A.
Por derivi el substantivoj adjektivojn signifantajn iel nenormalan foreston aŭ mankon de la ideo esprimata en la substantivo: senhoma, senvoja dezertoZ; senkarnaj fingrojZ; senambicia, senbarba, senekzempla, senfrukta, senfunda, sengusta, senkorpa, senlima, senmakula, senmateria, senpartia, senpasia, sensenca. El tiaj adjektivoj regule deriviĝas adverboj kaj substantivoj: senlime etendiĝi; sensencaĵo, senpartieco, ktp.
1.
(verb.) senago, senatende, senbrila, sencela, senĉesa, sendanka (nedankema), sendefenda infanoZ, senefika, senekzerca, senfina, senhonta, senkompata, senmorta, senmova (nemovebla), senokupa (neokupita), senpeka (nepekema), senprepara, senprofita (neprofitiga), senprokraste, senpuna, sensignifa, senzorga, sendependa, seninterrompa (neinterrompita), senpartoprena; sensciecoZ.
2.
(adj.) senfortaZ, senkulpa, senlaca, senpera, senprudentaZ, sensperta, sensprita, senutila.
Rim.: Pri tiu lasta klaso, la prefikso ne estas preferinda, precipe kiam oni almetas sufiksojn al tiuj kunmetitaj adjektivoj: prefere al senerarema, sengraveco, senklerecoZ, sentaŭgeco estas konsilinde uzi neerarema, malgraveco, malklereco, netaŭgeco.

Rim.: La prefikso sen- povas esti uzata nur antaŭ substantiva radiko kaj tial ĝi neniam troviĝas en la sama vorto kune kun la sufiksoj adjektivaj ebl, em, ind. Por adjektivaj aŭ verbaj radikoj oni uzas la prefiksojn nemal, laŭ la senco. Kp. senmantela kaj nevestita, senkora kaj malmilda.
Rim.: Pro tio ke la neado per sen ŝajnas pli drasta kaj energia ol tiu per ne, kiu ofte konfuziĝas por la orelo kun la simpla nea adverbo, oni kutimiĝis almeti sen al substantivo senpere derivitaj de verbaj aŭ adjektivaj radikoj, tiom pli facile, ĉar la verbeco aŭ adjektiveco de radiko ne estas ĉiam unuavide evidenta:
B.
Por derivi el substantivoj, helpe de la sufiksoj ig kaj , verbojn signifantajn senigon de la ideo esprimata en la substantivo: senarbigiZ (senigi je arboj), senhomigiZ, senhaŭtigiZ, senmebligiZ (ig I-, D) b) senmovigiZ, senheredigiZ, senkulpigiZ, senkuraĝigiZ (ig I-, D) Rim. 1 kaj 2), senbriliĝiZ, senkoloriĝiZ (iĝ I-, D) b kaj Rim.).

tradukoj

anglaj

~: without.

belorusaj

~: без; ~igi: пазбаўляць; ~iĝi: пазбыцца. ~homa: бязьлюдны; ~barba: безбароды; ~ekzempla: беспрыкладны; ~frukta: бясплодны; ~funda: бяздонны; ~gusta: безгустоўны; ~korpa: бесьцялесны; ~lima: бязьмежны; ~partia: беспартыйны; ~senca: бессэнсоўны, бязглузды; ~lime: бязьмежна; ~sencaĵo: бязглузьдзіца; ~partieco: беспартыйны; ~ago: бязьдзеяньне; ~cela: бязмэтны; ~ĉesa: бесьперапынны, безупынны; ~danka: няўдзячны; ~defenda: безабаронны; ~efika: марны; ~fina: бясконцы; ~honta: бессаромны; ~kompata: бязьлітасны; ~morta: неўміручы; ~mova: нерухомы; ~peka: бязгрэшны; ~profita: беспрыбытковы; ~prokraste: неадкладна; ~puna: беспакараны; ~signifa: бессэнсоўны; ~zorga: бесклапотны; ~dependa: незалежны; ~interrompa: бесьперапынны, безупынны; ~forta: бясьсільны; ~kulpa: бязьвінны; ~laca: нястомны; ~pera: беспасярэдні; ~prudenta: безразважны, бязглузды, шалёны; ~sperta: недасьведчаны; ~utila: бескарысны.

bulgaraj

~: без.

francaj

~: sans.

germanaj

~: ohne. ~lime: grenzenlos; ~sencaĵo: Unsinn; ~partieco: Ungeduld; ~cela: ziellos; ~danka: undankbar; ~defenda: wehrlos; ~fina: endlos; ~honta: schamlos.

hispanaj

~: sin.

hungaraj

~: nélkül; ~igi: megfoszt, mentesít, megszabadít; ~iĝi: megfosztódik, mentesül, megszabadul; ~-: -mentes, -tlen, -tlan, -telen, -talan. ~homa: néptelen; ~barba: csupasz állú; ~ekzempla: példátlan; ~frukta: terméketlen; ~funda: feneketlen; ~gusta: ízléstelen, ízetlen; ~korpa: testetlen; ~lima: határtalan; ~partia: pártatlan; ~pasia: szenvtelen; ~senca: értelmetlen; ~lime: vételenül; ~sencaĵo: értelmetlenség, ostobaság; ~partieco: pártatlanság; ~ago: tétlenség; ~cela: céltalan; ~ĉesa: szakadatlan, szüntelen; ~danka: hálátlan; ~defenda: védtelen; ~efika: hatástalan; ~fina: végtelen; ~honta: szégyentelen; ~kompata: könyörtelen; ~morta: hallhatatlan; ~mova: mozdulatlan; ~peka: bűntelen; ~profita: profitmentes; ~prokraste: haladéktalanul; ~puna: büntetlen; ~signifa: jelentéktelen; ~zorga: gondtalan; ~dependa: független; ~interrompa: szakadatlan, szüntelen; ~forta: erőtlen; ~kulpa: ártatlan; ~laca: fáradhatatlan; ~pera: közvetlen; ~prudenta: óvatlan, vigyázatlan, hebehurgya; ~sperta: tapasztalatlan; ~utila: haszontalan.

italaj

~: senza; ~igi: privare, togliere; ~iĝi: privarsi, togliersi, liberarsi (togliersi). ~homa: spopolato, deserto (senza persone); ~karnaj: emaciato, scarno, scheletrico (fig.), scheletrito; ~barba: glabro, imberbe, sbarbato; ~frukta: infruttifero, infruttuoso, sterile (infruttuoso); ~gusta: insapore, insipido (senza sapore), sciapido; ~korpa: immateriale, incorporale; ~lima: illimitato, infinito, immenso, sconfinato, sterminato (senza limiti); ~makula: immacolato; ~materia: immateriale, impalpabile (immateriale); ~partia: imparziale; ~pasia: spassionato; ~senca: insensato; ~partieco: imparzialità; ~ago: quiescenza; ~brila: smorto; ~ĉesa: continuo, costante, ininterrotto, perpetuo; ~danka: irriconoscente, ingrato; ~defenda: indifeso, inerme; ~efika: inefficace; ~fina: infinito, interminabile, perpetuo; ~honta: impudente, sfacciato, spudorato, sfrontato; ~kompata: spietato, inesorabile, implacabile, impietoso; ~morta: immortale, imperituro; ~mova: immobile, inanimato, statico; ~peka: innocente (senza peccato), puro (morale); ~profita: disinteressato (senza lucro); ~prokraste: immediatamente; ~puna: impune; ~signifa: insignificante; ~zorga: disattento, incurante, noncurante, spensierato; ~dependa: indipendente; ~interrompa: ininterrotto; : distaccato (fig.), distante (fig.); ~scieco: inconsapevolezza; ~forta: gracile (debole), debole (senza forze), spossato, accasciato (avvilito); ~kulpa: incolpevole, innocente; ~laca: instancabile; ~pera: diretto, immediato; ~prudenta: avventato; ~sperta: inesperto (novellino); ~sprita: insulso; ~utila: inutile.

nederlandaj

~: zonder; ~igi: ontdoen, beroven. ~sencaĵo: onzin; ~partieco: onpartijdigheid.

rusaj

~: без; ~igi: лишить; ~iĝi: лишиться; ~- B: обез-, обес-; ~-: без-, бес-. ~homa: безлюдный; ~barba: безбородый; ~ekzempla: беспримерный; ~frukta: бесплодный; ~funda: бездонный; ~gusta: безвкусный; ~korpa: бестелесный; ~lima: безграничный; ~partia: беспартийный; ~pasia: бесстрастный; ~senca: бессмысленный; ~lime: безгранично; ~sencaĵo: бессмыслица; ~partieco: беспартийность; ~ago: бездействие; ~cela: бесцельный; ~ĉesa: беспрерывный, беспрестанный, безостановочный, непрерывный; ~danka: неблагодарный; ~defenda: беззащитный; ~fina: бесконечный; ~honta: бесстыдный; ~kompata: безжалостный; ~morta: бессмертный; ~mova: неподвижный; ~peka: безгрешный; ~prokraste: незамедлительно; ~signifa: бессмысленный; ~zorga: беззаботный; ~dependa: независимый; ~interrompa: беспрерывный, беспрестанный, безостановочный, непрерывный; ~forta: бессильный; ~kulpa: безвинный; ~laca: неустанный; ~pera: непосредственный; ~prudenta: безрассудный; ~utila: бесполезный.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta

[^Revo] [sen.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.19 2009/10/24 16:32:44 ]