tradukoj:
be cs de es hu nl pt ru vo
*pri
- I.
*pri
Prepozicio signifanta „koncerne al, rilate al, teme
de“
kaj uzata:
- 1.
-
Post verbo, por montri la objekton, okaze de kiu fariĝas la
ago:
elpensi, memori, paroli, kredi, dubi, sopiri, plori,
zorgi, ĵuri
pri iuZ;
trompi iun pri io;
kunlabori pri la sukceso de;
pri la apero terura ili al mi rakontisZ;
vi aŭdis jam pri la metamorfozo de l'
princidoZ;
sed pri ŝia fratino, mi povas diri, ke...Z.
je,
pro.
- 2.
-
Post adjektivo, por montri la kaŭzon aŭ okazon de la
sento aŭ animstato:
kontenta, certa, ĝoja, konscia pri io;
pri havo najbara oni estas malavara
[1].
pro,
de.
- 3.
-
Post substantivo, por montri la temon koncernatan de la
ideo:
havi neniun ideon pri arto;
la antaŭjuĝo pri rasoj;
la deklaracio pri la rajtoj de homo;
traktato pri paco;
komisiono pri arbitracio;
rajto pri represado;
atesto pri kapableco;
profesoro retoriko;
la problemo pri malarmo;
la eltrovo pri kinino;
la legendo pri Psiĥe;
la demando pri lingvo internacia;
mi havis la senton pri io falanta;
pri la lupo rakonto kaj la lupo renkonte
[2];
la modo pri tio pasis jam de longe.
al,
de.
- II.
-
Prefikso signifanta:
- 1.
-
Ke temas pri la temo indikita de la radiko (precipe ĉe
adjektivoj):
prilingva artikolo;
primora komedio.
- 2.
-
Ke iun el la nerektaj komplementoj de verbo oni faras ties
objekto (tiun el la komplementoj, kiu indikas koncernaton,
do tiun aŭ tion, kion la ago celas aŭ koncernas):
- a)
-
Regule, kiam oni faras el komplemento, enkondukata per la
propozicio „pri“, rektan objekton:
veti pri io ― priveti ion;
plori pri iu ― priplori iun;
kanti kanton pri iu ―
prikanti heroonZ;
dubi pri io ― pridubi ion;
prizorgi, prirespondi ion
(zorgi, respondi je la bezonoj pri io);
tiu kampo ... estos konsekrita al la Eternulo,
kiel kampo priĵuritaZ
(forĵurita, ĵure oferdonita)
[3].
- b)
-
Pli ĝenerale, kiam temas pri alia nerekta komplemento
trafata de la ago; netransitiva verbo iĝas transitiva, ĉe
verbo transitiva okazas komuto de la komplementoj:
priservi
priŝteli
priŝteli la mastron
(kp ŝteli monujon);
prifajfi aktoron;
- 3.
-
Ke la intenso kaj precipe la amplekso de la ago estas
grandaj kaj ĉiuflankaj, ke ili koncernas la tuton de la
koncerna objekto:
- a)
- (malofte)
Sen ŝanĝo de la objekto:
David prikalkulis la popolonZ;
prijuĝi ion (kritiki);
pritrakti ion
(raporti pri);
pritranĉi vinberbranĉonZ
(tondi);
ŝi ne prikalkulis sian agonZ
(ne konsideris ĉiujn konsekvencojn aŭ eblojn);
la pastro pririgardu (esplorekzamenu) la infektaĵon kaj
deklaru, ke ĝi estas malpuraZ;
li ilin bone prifrapu (mallaŭdu) per la
plumoZ.
- b)
-
Kun la ŝanĝo de la objekto, kiel ĉe
pri-2:
priparoli demandon
(paroli pri la demando +
tuŝi ties diversajn aspektojn);
prisilenti temon
(plene, komplete, nenion ajn diri);
priskribi pejzaĝon
(iom detale, pli ol mencii; kp skribi leteron);
pripensi, primeditiZ,
prifriponi la popolonZ;
prilabori teron;
prifalĉi kamponZ
(Kp falĉi grenon);
priplanti ĝardenonZ
(Kp planti rozujon);
priĵeti iun per ŝtonojZ
(Kp ĵeti ŝtonojn);
prikonstrui montonZ
(Kp konstrui domon);
prirabi la vojaĝantojnZ
(Kp rabi brutojn);
priserĉi homonZ
(Kp serĉi ies monon);
prisemi kamponZ
(Kp semi hordeon);
mi ordonos al la lokustoj primanĝi la teronZ
(Kp manĝi rikoltojn);
li pritondis sian kapon
(Kp tondi harojn);
ĉiun nokton mi priverŝas mian litonZ
(Kp verŝi larmojn).
fajra kolono prilumis al ili la
vojonZ;
tian palan vizaĝon la luno prilumis.
Rim.:
Oni vidas per tiuj lastaj ekzemploj, ke la senco de
pri kelkfoje similas, tamen ne egalvaloras tiun
de ig. Prilumi povas nur io, kio
estas mem lumanta; ekz-e „la lampo prilumis la
ĉambron“, sed „mi lumigas la ĉambron per
lampo“ ĉar
mi ne lumas pri io, sed igas ion lumi pri io.
tradukoj
belorusaj
~:
аб, аба, пра, наконт.
~plori:
аплакваць;
~kanti:
апяваць;
~ŝteli:
абкрасьці, абакрасьці;
~fajfi:
асьвістаць;
~paroli:
абмяркоўваць;
~silenti:
замоўчваць;
~skribi:
апісваць;
~pensi:
абдумваць;
~labori:
апрацоўваць;
~serĉi:
абшукваць.
ĉeĥaj
~:
o.
germanaj
~ 1.:
über.
~ŝteli:
bestehlen;
~fajfi:
auspfeifen;
~trakti:
behandeln;
~silenti:
verschweigen;
~skribi:
beschreiben;
~pensi:
überdenken;
~labori:
bestellen.
hispanaj
~:
sobre (respecto de), relativo a.
hungaraj
~:
-ról (képes
helyhatározó), -ről (képes
helyhatározó), -tilletően.
~plori:
megsirat;
~kanti:
megénekel;
~ŝteli:
meglop;
~fajfi:
kifütyül;
~paroli:
megbeszél;
~silenti:
elhallgat;
~skribi:
leír;
~pensi:
meggondol, megfontol;
~labori:
megművel, feldolgoz, megmunkál;
~falĉi:
lekaszál;
~ĵeti:
megdob;
~konstrui:
beépít;
~serĉi:
megmotoz;
~semi kampon:
bevet;
~tondi:
megnyír;
~lumi:
megvilágít.
nederlandaj
~:
over, aangaande, betreffende.
~ŝteli:
bestelen;
~fajfi:
uitfluiten;
~trakti:
behandelen;
~silenti:
verzwijgen;
~skribi:
beschrijven;
~pensi:
overdenken;
~labori:
bewerken.
portugalaj
~:
sobre (a respeito de), a respeito de, acerca de, quanto a, de (a respeito de), em (a respeito de), com (a respeito de).
rusaj
~:
о, об, про, насчёт.
~mora komedio:
комедия
нравов;
~plori:
оплакивать;
~kanti:
воспеть, воспевать;
~ŝteli:
обокрасть;
~fajfi:
освистывать, освистать;
~paroli:
обсуждать, обсудить;
~silenti:
замалчивать;
~skribi:
описывать, описать;
~pensi:
обдумывать, обдумать;
~labori:
обрабатывать, обработать;
~ĵeti:
закидать;
~konstrui:
застроить;
~serĉi:
обыскать;
~semi kampon:
засеять поле;
~lumi:
освещать.
volapukaj
~:
dö.
[^Revo]
[pri.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.22 2010/09/22 16:30:21 ]