tradukoj: be cs de fr hu nl pt ru sv tp vo

*pro

I.

*pro

Prepozicio montranta:
1.
La kaŭzon, motivon de ago: ni venis pro serioza aferoZ; maro estis griza pro ŝaŭmo; mi ridas pro lia naivecoZ; li amas tiun knabinon pro ŝia belecoZ; mi timas pro la urboZ; mi trinkos pro via sano; restu, pro Dio!Z (per); oni pro provo nur ekspiru sur ĝin kaj la ŝaŭmaj vezikoj krevosZ; pro tio, keZ; pro ke; li demandis ŝin pro kio ŝi plorasZ. VD:de A) 3, pri, kaŭze de, sekve de, danke al.
Rim.: La distingo inter kaŭzo kaj celo de ago ne ĉiam klaras. Tial la prepozicioj por kaj pro povas alterni en iuj frazoj. Oni ne povas diri „morti por nesingardemo“ anstataŭ „morti pro nesingardemo“; sed inter „morti por la patrujo“ kaj „morti pro la patrujo„ ekzistas nur nuanco: la unua esprimas plivole la entuziasmon, la dua la rezignemon. Same pri „pagi monon pro io“ (emfazanta elspezon) kaj „pagi monon por io“ (emfazanta akiron). En „ĉiuj Egiptoj fosis pro akvo por trinki“ Zamenhof ne skribis „por akvo“ nur por eviti ripeton, sed por tie pli konvenus.
2.
La objekton, kiun oni interŝanĝas je alia: kion vi donos pro tio?Z pro viaj komercaĵoj ili alportadis al vi tritikon kaj oleonZ; David aĉetis la bovojn pro 50 siklojZ; manĝaĵon aĉetu de ili pro monoZ; ili vendu la bovon kaj dividu inter si la monon pro ĝiZ; kiu mortigos bruton, tiu pagu pro ĝiZ; ili demandis, kiom li postulas pro la felojZ; okulon pro okulo, denton pro dentoZ; niaj infanoj loĝos en la fortikigitaj urboj pro (anstataŭ) la loĝantoj de la landoZ; vi manĝas grenon malnovan, kaj vi elportos la malnovan pro (anstataŭ) la novaZ; ne prenu elaĉeton pro animo de mortigintoZ. VD:kontraŭ 3, por 3, 4.
II.
Prefikso kun ambaŭ sencoj de la prepozicio:
1.
prokulpa, promemora oferoZ; propeka kapro [1]; promalĉastaj donacojZ (donacoj pro malĉastiĝo); niajn domojn ni donas proprunteZ (pro prunto).
2.
Anĝelo proparolantaZ (parolanta anstataŭ iu, favore por iu); propeti iun (peti iun favore al alia).

tradukoj

belorusaj

~ 1.: праз, дзеля; ~ 2.: за, наўзамен.

ĉeĥaj

pro II: pro, kvůli.

francaj

~ 1.: à cause de; ~ 2.: contre, en échange de.

germanaj

~ 1.: wegen.

hungaraj

~: miatt, -ért; pro II: miatti, érte való. okulon ~ okulo, denton ~ dento: szemet szemért, fogat fogért; ~peka kapro: bűnbak.

nederlandaj

~ 1.: wegens, dank zij; ~ 2.: tegen.

portugalaj

~: por, por causa de, por amor de, em troca de.

rusaj

~ 1.: из-за; ~ 2.: за (о цене), ради.

svedaj

~: på grund av, för.

tokiponaj

~: tan.

volapukaj

~ 1.: dem.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta

[^Revo] [pro.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.23 2009/07/05 16:39:33 ]