tradukoj: ca de en es fr hu nl pl pt ru

1pupitr/o

pupitro

Meblo kies supera parto havas deklivon, sur kiu oni metas libron, kajeron, por pli komforte legi aŭ skribi.
a)
Tia, ĉe kiu oni laboras side: pupitro de lernejano; pupitro de violonisto. VD:konzolo
b)
Alta skribotablo, ĉe kiu oni laboras stare.
c)
Meblo sur kiun direktanto de orkestro metas la partituron.
d)
KRI Tia meblo en kristana preĝejo, staranta antaŭ la altarejo, sur kiun dum la diservo oni metas diservajn librojn aŭ ikonojn.
Rim.: La PIV-oj nomas tion „ĥorpupitro“ ― maltaŭge kaj malkonvene por rusa ortodoksa kirko (fakte, la afero neniel rilatas al ia ajn „ĥoro“). Pli konvena estas „legpupitro“ en [1]; sed jam simpla „pupitro“ ŝajnas sufiĉa. [Sergio Pokrovskij]
VD:tribuno

tradukoj

anglaj

~o d: lectern; ~o: desk.

francaj

~o d: lutrin; ~o: pupitre.

germanaj

~o: Pult.

hispanaj

~o: pupitre.

hungaraj

~o a: pulpitus; ~o b: írópult; ~o c: karmesteri pult; ~o d: olvasóállvány. ~o de lernejano: iskolapad.

katalunaj

~o: pupitre.

nederlandaj

~o: lessenaar.

polaj

~o: pulpit.

portugalaj

~o: carteira (escolar), estante (de música).

rusaj

~o a: пюпитр; ~o b: конторка; ~o c: пульт; ~o d: аналой. ~o de lernejano: парта.

fontoj

1. Peter J. Benson: Comprehensive English-Esperanto Dictionary

[^Revo] [pupitr.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.15 2008/05/19 16:30:38 ]